The Project Gutenberg EBook of Ce la koro de la tero, by Edgar Rice Burroughs

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org


Title: Ce la koro de la tero

Author: Edgar Rice Burroughs

Translator: Gary Mickle

Release Date: March 12, 2007 [EBook #20802]

Language: Esperanto

Character set encoding: ASCII

*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK CE LA KORO DE LA TERO ***











Edgar Rice Burroughs

Cxe la koro de la Tero

Tradukita de Gary Mickle

Originala anglalingva titolo: At the Earth's Core.




Traduko kopirajtita 2001 de Gary Mickle.

Cxi tiu elektronika teksto estas nur por privata uzo. Oni ne rajtas
republikigi gxin profitcele en presita aux alia formo sen la eksplicita
konsento de la kopirajto-posedanto. Permespetojn oni adresu al:
Gary Mickle, Bruesseler Str. 6, DE-13353 Berlin, Germanio aux
gmickle[@]nexgo.de.

Translation Copyright 2001 by Gary Mickle.

This Etext is for private use only. No republication for profit in
print or other media may be made without the express consent of
the Copyright Holder. Requests for permission should be addressed
to: Gary Mickle, Bruesseler Str. 6, DE-13353 Berlin, Germany or
gmickle[@]nexgo.de.


Enhavo

      Noto de la tradukanto
      Antauxparolo
   1. Al la Eternaj Fajroj
   2. Stranga Mondo
   3. Novaj Mastroj
   4. Dian la Bela
   5. Sklavoj
   6. Komenco de Hororo
   7. Liberigxo
   8. La Templo de la Maharoj
   9. La Vizagxo de la Morto
  10. En Futra Denove
  11. Kvar Mortaj Maharoj
  12. Postcxaso
  13. La Ruzulo
  14. En la Gxardeno Edena
  15. Reiro al la Tero




Noto de la tradukanto


Cxi tiu Interreta eldono estas reviziita versio de la traduko, kiu
disponeblis rete ekde 2001. La antauxa teksto estis nur parte
reviziita Esperanta traduko en tiu stato de relativa kompletigxo,
kiun gxi atingis gxis 1997. Partoj de la teksto estis lingve kaj
stile mankohavaj.

Mi komencis mian tradukon de cxi tiu romano (kiu eldonigxis unuafoje
anglalingve en 1922) en 1968, eklerninte Esperanton du jarojn
antauxe. Tuj komence, mi intencis nur ekzerci la lingvon. La decido
traduki gxuste cxi tiun tekston estis la frukto de maksimume
kvinminuta pripensado. Nur post iometa progreso mi igxis pli kaj pli
ambicia kaj finfine persistis gxis la fino.

Tiam mi flankenmetis la manuskripton, kaj gxi ripozis sur mia
librobreto 25 jarojn. Acxetinte komputilon antaux jaroj, mi rememoris
gxian ekziston kaj pripensis, ke gxi povus interesi kelkajn homojn,
do mi retajpis la tuton sen gxeni min per duma korektado aux
reviziado. Iom poste mi tamen zorge reviziis kelkajn partojn, sed
tute ne cxion. Sed nun mi faris la plenan revizian laboron, por kiu
mi ne havis suficxe da tempo antaux kelkaj jaroj.

La romano povus tre placxi al tiuj, kiuj sxatas rapidmovajn
aventurrakontojn sen gxisnubaj literaturaj pretendoj, tipaj por tiu
gxenro de frutempa sciencfikcio. Ankaux Esperanto-komencantoj povus
sxati gxin pro gxuste tiuj kvalitoj.


Edgar Rice Burroughs kaj la Pelucidaro-serio

La nomo de Edgar Rice Burroughs (1875-1950) estas malpli konata ol
tiu de la plej fama figuro de lia literatura kreado, Tarzan, la
rolulo de granda romanserio, poste de filmaj kaj komiksaj adaptoj.
Liaj tri aliaj grandaj romanserioj estas la marsa, la venusa kaj la
pelucidara. _Cxe la koro de la Tero_ estas la unua romano de la
pelucidara serio. Lia verkaro sumigxis je 68 romantitoloj.

Burroughs naskigxis en ricxa familio en Cxikago kaj trapasis
mallongan armean karieron. Geedzigxinte en 1900, lia edzino Emma kaj
li havis du filojn kaj unu filinon. Dum la unuaj jaroj la familio
vivis preskaux en malricxeco. Burroughs ofte sxangxis la laborlokon.
Lia vivstato plibonigxis, kiam li 35-jara komencis verki por
popularaj fikcigazetoj. Lia unua publikigita verko estis _Sub la
lunoj de Marso_, ekaperinta felietone en 1912. Samjare li eldonis la
faman _Tarzan de la simioj_, kaj jam en la posta jaro li povis fondi
propran eldonejon. Komence de la 20-aj jaroj li verkis mezume tri
romanojn jare por povi pagi sian luksan vivstilon kaj por kompensi
siajn malbonajn financajn investojn. Dum la 2-a mondmilito li laboris
kiel militraportisto en la suda Pacifiko. Li mortis de kormalsano en
1950.

Kvankam la literatura kritiko ofte taksas la verkojn de Burroughs
krude verkitaj kaj sxablonecaj--li ja mem diris iam al intervjuanto,
ke li ne trompas sin pri la "beletraj" kvalitoj de sia verkaro--ili
facile ensorcxas legantojn per sia rapidmoveco kaj fantazipleno, kiun
aklamis verkistoj kiel Ray Bradbury kaj Arthur C. Clarke. Jane
Goodall, zoologino, kiu esploris la grandajn simiojn de Afriko,
atribuis sian unuan junagxan fascinon pri sia estonta esplortemo al
la Tarzan-libroj. La "simiohomo" Tarzan efektive igxis parto de la
populara kulturo de la 20-a jarcento, kies maleston oni malfacile
povus imagi.

La leganto ne povas pretervidi en la verkoj de Burroughs elementojn,
kiuj laux la hodiauxa jugxo estas ne tre "politike gxustaj" kaj foje
rasismaj. Neblankuloj ne cxiam, sed ofte rolas kiel maliculoj, la
kolonianto-rolo de la blankuloj estas kvazaux memkompreneblajxo, kaj
la prezentata rilato inter viroj kaj virinoj sekvas la normkomprenojn
de antaux kelkaj generacioj. Burroughs plene dividis la regantan
mondrigardon kaj la socitipajn antauxjugxojn de siaj usonaj
samtempuloj--kaj tiuj antauxjugxoj estas multloke kvazaux palpeblaj
por legantoj.

En la Pelucidaro-serio, al kiu apartenas _Cxe la koro de la Tero_, la
maljuna sciencisto Abner Perry kaj juna akompananto, la romanheroo
David Innes, tratunelas la Teron 800 kilometrojn per unika
borveturilo gxis la kava spaco en la mezo de la planedo. Tie ili
renkontas vivoformojn, kiuj formortis sur nia Tero antaux milionoj da
jaroj, sed ankaux civilize sxtonepokan homaron, sklavigitan de
drakosimilaj reptilioj, la potencaj maharoj, mastroj de la interna
mondo. Pelucidaron, la landon de eterna tagmezo, lumigas miniatura
suno, kiun la gravita forto tenas pendanta en la centro de la
kavajxo. La du novalvenintoj baldaux rekonas sian mision: alporti al
la pelucidara homaro kulturon kaj civilizon, kaj liberigi gxin elsub
la maharoj, venigante gxin al gxia lauxrajta loko pinte de la
specioj.




ANTAUxPAROLO


Unue, bonvolu memori, ke mi ne supozas, ke vi kredos cxi tiun
historion. Do vi ne mirus pri lastatempa travivajxo mia, en kiu,
kirasite per naiva fido, mi sengxene rakontis gxian esencon al membro
de la Regxa Geologia Societo okaze de mia lasta vojagxo al Londono.

Certe sxajnus al vi, kvazaux oni kaptis min cxe tiel abomena krimo
kiel la sxtelo de la Juveloj de la Krono el la Turo[1] aux la
venenado de la kafo de lia Mosxto la Regxo.

La erudiciulo, al kiu mi konfidis, glaciigxis antaux ol mi atingis la
duonon--nur tio savis lin de eksplodigxo--kaj miaj revoj pri honora
membreco en la Societo, oraj medaloj kaj nicxo en la Glorhalo
forvaporigxis en la maldensan, fridan aeron de lia arkta tenigxo.

Sed mi kredas la historion, kaj ankaux vi kredus, kaj ankaux la
klerulo de la Regxa Geologia Societo kredus, se vi ambaux povus auxdi
gxin el la busxo de tiu viro, kiu rakontis gxin al mi. Se vi estus
vidinta, kiel mi, la fajron de veremo en tiuj grizaj okuloj,
auxdinta la tonon de sincero en tiu mallauxta vocxo, sentinta la
kortusxecon--ankaux vi kredus. Vi ne bezonus la definitivan pruvon,
kiun mi vidis: la bizaran ramforinko-similan beston, kiun li
kunportis el la interna mondo.

Mi trovis lin tute subite kaj ne malpli neatendite, cxe la rando de
la granda Sahara Dezerto. Li staris antaux kaprofela tendo meze de
areto da daktilpalmoj cxe eta oazo. Araba tendaro kun ok aux dek
tendoj staris proksime.

Mi estis en Afriko por cxasi leonojn. Mia trupo konsistis el dek du
dezertidoj; mi estis la sola "blankulo". Dum ni proksimigxis al la
punkto de verdajxo, mi vidis la viron eliri el sia tendo kaj
scivoleme rigardadi al ni, ombrante siajn okulojn per levita mano.
Ekvidinte min, li rapidis antauxen por renkonti nin.

"Blankulo!" li ekkriis. "Lauxdon al la Sinjoro! Jam de horoj mi vin
rigardas, esperante, sed ankaux dubante, ke cxi-foje venas blankulo.
Diru al mi la daton. Kiun jaron ni havas?"

Kaj kiam mi respondis, li sxanceligxis kvazaux batite rekte sur la
vizagxon, kaj li devis ekkapti la ledrimenon de mia piedingo por sin
apogi.

"Ne povas esti!" li kriis post momento. "Ne povas esti! Diru, ke vi
malpravas aux ke vi nur sxercas."

"Mi diras al vi la veron, mia amiko," mi respondis. "Kial mi trompus
aux provus trompi nekonaton pri tia banalajxo kiel la dato?"

Dum longa tempo li staris silenta kaj kun klinita kapo.

"Dek jaroj!" li murmuris finfine. "Dek jaroj, kaj mi kredis, ke pasis
apenaux pli ol unu!"

Dum tiu nokto li rakontis al mi sian historion--tiun, kiun mi kiel
eble plej fidele ripetas, laux mia memoro, al vi.


Subnoto

[1] la Turo de Londono.




1-a cxapitro

AL LA ETERNAJ FAJROJ


Mi naskigxis en Connecticut[2] antaux proksimume tridek jaroj. Mia
nomo estas David Innes. Mia patro estis ricxa minejposedanto. Li
mortis, kiam mi estis deknauxjara. Laux lia testamento mi post la
plenagxigxo ricevos lian tutan havajxon, kondicxe ke dum la antauxaj
du jaroj mi diligente dedicxu min al la heredota granda firmao.

Mi faris cxion, kion mi kapablis, por plenumi la lastajn dezirojn de
mia patro--ne pro la heredajxo, sed cxar mi amis kaj honoris mian
patron. Ses monatojn mi laboregis en la minejo kaj en la kontoroj,
cxar mi volis ekkoni cxiun detalon de la negoco.

Tiam Perry interesis min pri sia inventajxo. Li estis maljunulo, kiu
dedicxis la plej longan parton el sia longa vivo al la perfektigo de
mehxanika subtera borveturilo. Kiel distrajxon li studis
paleontologion. Mi studis liajn planojn, auxskultis liajn
argumentojn, ekzamenis lian funkciantan prototipon--kaj, konvinkite,
mi disponigis la necesajn monrimedojn por konstrui plenampleksan,
praktikan borveturilon.

Mi ne klarigos nun la detalojn de gxia konstruo; gxi kusxas en la
dezerto, proksimume du mejlojn[3] for. Morgaux vi eble volos rajdi
tien por vidi gxin. Simple dirite, gxi estas sxtala cilindro cent
futojn[4] longa, artikizita, por ke gxi tordigxu kaj turnigxu tra
solida roko, se necese. Cxe unu ekstremo estas potenca borilo
funkciigita de motoro, kiu laux Perry produktas pli da potenco je la
kuba colo[5] ol iu ajn alia motoro produktas je la kuba futo. Mi
memoras liajn pretendojn, ke la motoro sola povus enorme ricxigi
nin--ni intencis publike konatigi la tutan aferon post la sukceso de
nia unua sekreta elprovo--sed Perry neniam revenis de tiu prova
vojagxo, kaj mi revenis nur post dek jaroj.

Mi memoras la sortodecidan nokton, kvazaux gxi estus la hierauxa, en
kiu ni intencis elprovi la praktikecon de tiu mirinda inventajxo.
Estis preskaux noktomeze, kiam ni iris al la alta turo, en kiu Perry
estis konstruinta sian "feran talpon", kiel li sxatis nomi gxin. Gxia
granda nazo ripozis sur la nuda tero. Ni trapasis la pordojn de la
ekstera blendo, sekure fermis ilin, trapasis al la kajuto en la
interna cilindro, kiu entenis la regadmehxanismon, kaj sxaltis la
elektrajn lampojn.

Perry rigardis al sia generatoro; al la grandaj rezervujoj, kiuj
tenis la vivdonajn hxemiajxojn, per kiuj li produktos fresxan
aeron por anstatauxi tiun, kiun ni foruzos spirante; al siaj
mezurinstrumentoj, kiuj registros temperaturojn, rapidecon,
distancon, kaj kiuj analizos la trapasatajn rokajxojn.

Li provis la stirilon kaj superrigardis la fortajn dentradojn, kiuj
transdonos mirindan rapidecon al la giganta borilo cxe la nazo de lia
stranga veturilo.

Niaj segxoj, en kiujn ni zonis nin, estis tiel fiksitaj sur
transversaj stangoj, ke ni sidus ekvilibre, egale cxu la masxino
plugus vojon malsupren en la internajxon de la Tero, cxu gxi movigxus
horizontale lauxlonge de granda karbvejno, aux cxu gxi suprenirus
vertikale al la suprajxo.

Finfine cxio pretis. Perry klinis sian kapon kaj pregxis. Dum momento
ni silentis, kaj tiam la mano de la maljunulo ekkaptis la
sxaltostangon. Eksonis timiga mugxego sub ni--la giganta framo tremis
kaj vibris--auxdigxis ekbruego, kiam la mola grundo ekpasis tra la
kavajxo inter la interna kaj ekstera blendoj kaj deponigxis malantaux
ni. Ni ekiris!

La bruo estis surdiga. Estis terura sento. Dum plena minuto nek li
nek mi povis fari ion alian ol krocxigxi per la proverba malespero de
dronanto al la teniloj de niaj balancantaj segxoj. Tiam Perry jxetis
rigardon al la termometro.

"Aj!" li kriis, "ne povas esti--rapide! Kion montras la
distancometro?"

Tio kaj la rapidometro estis cxe mia flanko de la kajuto, kaj dum mi
turnigxis por kontroli, mi povis vidi Perry murmuranta.

"Altigxo je ses gradoj[6]--ne eblas!" kaj poste mi vidis lin timplene
tiregi je la stirilo.

Kiam mi fine trovis la etan montrilon en la obskuro, mi ekkomprenis
la videblan eksciton de Perry, kaj mia koro sinkis. Sed kiam mi
parolis, mi kasxis la timon, kiu hantis min.

"Estos jam sepcent futoj, Perry," mi diris, "antaux ol vi povos turni
gxin horizontalen."

"Vi devos helpi min, knabo," li respondis, "cxar mi mem ne povas ecx
moveti gxin el la vertikala pozicio. Dio permesu, ke nia kuna forteco
estu egala al la tasko, cxar alie ni certe pereos."

Mi serpentumis al la flanko de la maljunulo, ne dubante, ke la granda
rado tuj cedos al la potenco de miaj junaj kaj viglaj muskoloj. Kaj
mia kredo ne estis nura egoismo, cxar miaj kamaradoj cxiam trovis
mian korpon tre enviinda. Kaj gxuste tial gxi fortigxis pli ol la
naturo intencis, cxar mia komprenebla fiero pri mia granda forteco
igis min prizorgi kaj fortigi miajn muskolojn kaj korpon per cxiu
ebla rimedo. Per boksado, futbalo kaj bazopilko mi trejnis min ek de
la infaneco.

Do kun la plej granda memfido mi ekkaptis la grandan feran radrondon;
sed kvankam mi uzis cxiun uncon de mia forto, mia plej granda peno
estis tiel senefika kiel tiu de Perry--la ilo tute ne movigxis--la
malvarma kaj senesperiga terurajxo, kiu tenis nin rekte sur la vojo
al la morto!

Fine mi cxesigis la senefikan lukton kaj sen parolo reiris al mia
sidloko. Ne necesis vortoj--almenaux al mi nenio sxajnis direnda,
kvankam Perry eble dezirus pregxi. Kaj mi estis tute certa, ke li
deziros, cxar li neniam preterlasis okazon fari pregxon. Li pregxis,
kiam li vekigxis, li pregxis antaux ol mangxi, li pregxis post la
mangxo kaj nokte, antaux ol enlitigxi, li pregxis denove. Intertempe
li ofte trovis aliajn okazojn pregxi, ecx kiam la motivo sxajnis iom
dubinda laux mia mondeca vidpunkto--nun, kiam li estis baldaux
mortonta, mi antauxvidis kun granda certeco veran orgion de pregxado,
se decas per tia metaforo aludi agon tiel solenan.

Sed je mia mirego mi malkovris, ke, kiam la morto rigardacxis en lian
vizagxon, Abner Perry transformigxis en novan personon. El lia busxo
eliris ne pregxoj, sed klara rivero de nemoderigitaj blasfemoj, cxiuj
direktitaj kontraux tiu kviete obstina mehxanismo.

"Sxajnas al mi, Perry," mi riprocxis, "ke viro de via pretendita
pieco preferus pregxi ol blasfemi, kiam la morto proksimigxas."

"Morto!" li kriis. "Cxu tio cxagrenas vin? Nia morto estas
sensignifa, kompare kun la perdo, kiun la mondo devos suferi. Sciu,
David, ke per tiu cxi fera cilindro ni elmontris eblecojn, pri kiuj
la scienco apenaux ecx revis. Ni utiligis novan principon, kaj per
gxi ni donis al masiva peco de sxtalo la potencon de dekmil viroj. La
estingigxo de du homaj vivoj interne de la Tero tute ne estas
komparebla kun la mondotragedio, kiu entombigos en la interno de la
Tero la eltrovajxojn, kiujn mi faris kaj elprovis en la sukcesa
konstruo de la masxino, kiu portas nin pli kaj pli proksimen al la
eternaj fajroj de la centro de la Tero."

Mi ne hezitas konfesi, ke mi pli multe maltrankviligxis pri nia
propra sorto ol pri ia eventuala perdo suferota de la mondo. La mondo
almenaux nenion scius pri sia perdo, dum al mi la afero estis reala
kaj terura.

"Kion ni faru?" mi demandis, maskante mian cxagrenon per malalta kaj
firma vocxo.

"Ni povus halti cxi tie kaj morti de sufokigxo, kiam malplenigxos
niaj aer-rezervujoj," respondis Perry, "aux ni povus dauxrigi
antauxen kun la eta espero, ke ni baldaux suficxe devojigos la
borveturilon el gxia vertikala pozicio, por ke ni iru laux la arko de
granda cirklo, kio finfine revenigus nin al la tersuprajxo. Se ni
sukcesos je tio antaux ol atingi la tre altan temperaturon de la
interno, ni eble savigxos. Laux mia opinio, povas esti unu sxanco de
sukceso kontraux kelkaj milionoj, ke ni malsukcesos--se ni dauxrigos
antauxen, ni mortos pli rapide, sed ne malpli certe ol se ni sidos
senfare, atendante la torturon de malrapida kaj terura morto."

Mi ekrigardis la termometron. Gxi montris 110 gradojn. Kaj dum ni
parolis, la fortega fera talpo boris pli ol mejlon plu en la rokon de
la Tera krusto.

"Ni dauxrigu, do," mi respondis. "Kun cxi tiu rapideco baldaux venos
la fino. Vi neniam informis min, ke la rapideco de la masxino estos
tiel alta, Perry. Cxu vi sciis?"

"Ne," li respondis. "Mi ne povis precize kalkuli la rapidecon, cxar
mi ne havis instrumenton, kiu povus mezuri la egan potencon de mia
generatoro. Sed mi kredis, ke ni movigxos po proksimume kvincent
jardojn[7] hore."

"Kaj ni movigxas po sep mejlojn hore," mi konkludis por li,
rigardante la distancometron. "Kiel dika estas la krusto de la Tero,
Perry?" mi demandis.

"Ekzistas preskaux tiom da konjektoj, kiom geologoj," li respondis.
"Oni taksas gxin je tridek mejloj, cxar la interna varmeco, kiu
pliigxas po proksimume unu gradon je cxiu sesdek- aux sepdekfuta
profundigxo, suficxus por fandi la plej fandimunajn substancojn je
tiu distanco sub la tersuprajxo. Sed alia supozas, ke la fenomenoj de
precesio kaj nutacio postulas, ke la Tero, se gxi ne estas tute
solida, devas havi kruston dikan je pli ol okcent mejloj. Do jen. Vi
povas elekti."

"Kaj se gxi montrigxos solida?" mi demandis.

"Estos al ni finfine egale, David," respondis Perry. "En la plej bona
okazo suficxos nia fuelo por tri- aux kvartaga veturado, dum ne
restos aero pli ol tri tagojn. Ambaux, do, ne suficxos por
sendangxere travojagxi okmil mejlojn da roko al la antipodo."

"Se la krusto estas suficxe dika, ni fine haltos inter sescent kaj
sepcent mejloj sub la tersuprajxo; sed dum la lastaj cent kvindek
mejloj ni estos kadavroj. Cxu gxuste?" mi demandis.

"Tute, David. Cxu vi timas?"

"Mi ne scias. Cxio okazis tiel subite, ke sxajne nek vi nek mi
komprenas la veran terurecon de nia situacio. Mi devus esti timigita
gxis paniko; tamen mi ne estas. Kredeble, la sxoko estis tiel granda,
ke gxi multe obtuzigis niaj sentojn."

Denove mi turnis min al la termometro. La hidrargo altigxis pli
malrapide. Nun la temperaturo estis nur 140-grada, kvankam ni jam
penetris gxis preskaux kvarmejla profundeco. Mi informis Perry, kaj
li ridetis.

"Almenaux ni frakasis unu teorion," li diris nur, kaj tiam li denove
komencis blasfemi per pitoreskaj vortoj pri la stirilo. Unufoje mi
auxdis piraton blasfemi, sed ties plej bonaj klopodoj estis tiuj de
amatoro kompare kun la science majstreca fiparolo de Perry.

Denove mi penis movi la stirilon, sed estis kvazaux mi provus svingi
la Teron mem. Je mia propono Perry malsxaltis la generatoron, kaj
kiam ni haltis, mi denove supermezure elversxis mian tutan forton por
movi la ilon ecx la dikecon de haro--sed la klopodo estis tiel
senfrukta kiel tiu farita dum nia plenrapideca veturo.

Mi malgaje balancis la kapon kaj montris la funkciigilon. Perry tiris
kaj ni denove ekplongxis malsupren en la eternecon po sep mejlojn
hore. Ni sidadis kun la okuloj kvazaux gluitaj al la termometro kaj
la distancometro. La hidrargo nun tre malrapide altigxis, kvankam la
145-grada temperaturo estis preskaux neeltenebla en la mallargxaj
limoj de nia metala malliberejo.

Proksimume tagmeze, alie dirite, dekdu horojn post la komenco de tiu
bedauxrinda vojagxo, ni jam boris gxis profundeco de 84 mejloj, kie
la hidrargo montris 153 gradojn.

Perry komencis denove esperi, kvankam el kiu fonto li povis cxerpi
ian ajn optimismon, mi ne povis konjekti. Anstataux blasfemi, li nun
kantis--mi ekkredis, ke la premo de la situacio fine damagxas lian
psikon. Dum la lastaj horoj ni ne parolis, krom kiam li foje petis de
mi ciferojn, kiujn montris la metroj, kaj kiam mi respondis. Mia
cerbo plenigxis de vanaj bedauxroj. Mi rememoris plurajn farojn el
mia pasinteco, pro kiuj mi felicxus havi kelkajn jarojn pli por
regajni mian honoron. Ekzemple, mi rememoris la okazajxon en la Latin
Commons cxe Andover[8], kiam Calhoun kaj mi metis pulvon en la
fornon--kio preskaux mortigis unu el la mastroj. Kaj ankaux--sed kial
maltrankviligxi? Mi estis baldaux mortonta kaj pagonta por tiaj
aferoj kaj por kelkaj aliaj. La varmeco jam suficxis, por ke mi
anticipu tion, kio venos. Se plialtigxus la temperaturo kelkajn
gradojn, mi sentis, ke mi perdos la konscion.

"Kion montras la metroj nun, David?" la vocxo de Perry interrompis
miajn malgajajn pensojn.

"90 mejlojn kaj 153 gradojn," mi respondis.

"Ha! Ni bone disbatis tiun teorion pri la tridekmejla krusto, cxu
ne?"

"Kaj cxu tio iel helpos nin?" mi regrumblis.

"Sed mia amiko," li dauxrigis, "cxu tiu temperaturo nenion signifas
al vi? Gxi ne altigxis dum ses mejloj. Pripensu tion, junulo!"

"Jes, mi pripensas," mi respondis, "sed kiam nia aerprovizo
elcxerpigxos, cxu gravos, cxu la temperaturo estas 153-grada aux
153.000-grada? Ni estos same mortaj, kaj krome, neniu scios." Sed mi
devas konfesi, ke pro iu neklarigebla kialo la sensxangxa temperaturo
ja fakte renovigis mian velkantan esperon. Kion mi esperis, estas
neklarigebla. Kiel Perry penis klarigi, la malpruvo de pluraj tre
precizaj kaj kleraj sciencaj hipotezoj montris, ke ni ne povas
antauxvidi, kio atendos nin en la interno de la Tero; do kial ne
esperi pri io bona, almenaux gxis nia morto--kiam ni ne plu bezonus
esperon por esti felicxaj. Tio estis tre bona kaj logika rezonado, do
mi gxin akceptis.

Cent mejlojn subtere la temperaturo _jam falis al 152,5 gradoj_. Kiam
mi tion anoncis, Perry etendis siajn brakojn por min cxirkauxpremi.

Ek de tiam, gxis la tagmezo de la dua tago, la temperaturo konstante
malpliigxis. Baldaux gxenis min la malvarmeco, kiu igxis same
netolerebla kiel la antauxa varmego. Kiam ni atingis la profundecon
de ducent kvardek mejloj, preskaux sveniga amoniaka haladzo atakis
niajn nazojn, kaj la termometro registris -10 gradojn. Preskaux du
horojn ni suferis tiun morde intensan malvarmon, gxis proksimume 245
mejloj sub la tersuprajxo, kiam ni eniris tavolon de solida glacio,
kie la hidrargo rapide altigxis gxis nulo. Dum la postaj tri horoj ni
trapasis 10 mejlojn da glacio, finfine enirante alian serion de
amoniakozaj tavoloj, kie la hidrargo denove falis al -10 gradoj.

Malrapide gxi altigxis denove, gxis ni konvinkigxis, ke ni fine
proksimigxas al la fandita terinterno. Je 400 mejloj la temperaturo
atingis 153 gradojn. Febre mi rigardadis la termometron. Malrapide la
hidrargo altigxis. Perry jam cxesis kanti kaj nun pregxis.

Niaj esperoj jam ricevis tian mortfrapon, ke la malrapide pliigxanta
varmeco sxajnis al niaj skuitaj mensoj multe pli granda ol gxi vere
estis. Dum la posta horo mi atentis la supreniron de tiu senkompata
kolono de hidrargo, gxis je 410 mejloj gxi montris 153 gradojn. En
preskaux senspira strecxeco ni nun komencis rigardadi la ciferojn.

153 gradoj estis la maksimuma temperaturo renkontita super la glacia
tavolo. Cxu nun gxi denove haltos, aux cxu dauxros la senkompata
altigxo? Ni sciis, ke estas nenia espero; tamen, plenaj de energia
vivpersisto, ni malcedeme esperadis, kvankam ni sciis, ke nia espero
estas vana. La aer-rezervujoj jam estis preskaux malplenaj. Kio
restis el la karega oksigeno, apenaux suficxis por vivteni nin dum 12
horoj. Sed cxu tiam ni ecx vivos? Cxio sxajnis al mi nekredebla.

Je 420 mejloj mi denove faris kontrolon.

"Perry!" mi vokis. "Perry! Gxi falas! Gxi falas! Estas 152 gradoj
denove!"

"Ahx!" li kriis. "Kion gxi povus signifi? Cxu eble la kerno de la
Tero estas malvarma?"

"Mi ne scias, Perry," mi respondis, "sed dank' al Dio, se mi devas
morti, mi ne mortos per fajro--nur tion mi timis. Mi povas fronti
kian ajn morton, nur ne tian."

Malsupren, malsupren falis la hidrargo, gxis gxi indikis la saman
temperaturon kiel sep mejlojn sub la tersuprajxo, kaj tiam ni subite
eksciis, ke la morto estas tre proksima. Perry eltrovis tion la unua.
Mi vidis lin manipulanta la valvojn, kiuj regis la aerprovizon.
Samtempe mi spertis malfacilan spiradon. Mi sentis kapturnigxon, kaj
miaj membroj igxis pezaj. Mi vidis Perry kolapsi en sia segxo. Li
skuis sin kaj denove rektigxis. Tiam li turnigxis al mi.

"Adiaux, David," li diris, "jam venis la fino," kaj tiam li ridetis
kaj fermis la okulojn.

"Adiaux, Perry, kaj bonsxancon!" mi respondis, ridetante al li. Sed
mi luktis kontraux tiu terura dormemo. Mi estis tre juna--mi ne volis
morti.

Unu horon mi batalis kontraux la kruele proksimigxanta morto, kiu
atakis min de cxiu flanko. Komence mi trovis, ke grimpinte en la
trabaron super mi, mi povis trovi pli grandan kvanton da oksigeno,
kaj dum iom da tempo tio vivtenis min. Versxajne unu horon post la
senkonsciigxo de Perry mi fine eksciis, ke mi ne plu povos dauxrigi
la neegalan lukton kontraux la neeviteblo.

Per mia lasta flagretanta konscio mi mehxanike turnigxis al la
distancometro. Gxi montris veturitan distancon de precize kvincent
mejloj--kaj tiam la granda masxino subite ekhaltis. Cxesis la tondra
klakado de la rokajxo retrojxetata tra la spaco inter la ekstera
blendo kaj la interna cilindro. La furioza turnigxado de la giganta
borilo evidentigis, ke gxi libere funkciadas en _aero_--kaj tiam min
fulmobatis alia ekscio. La nazo de la borveturilo estis _super_ ni.
Tiam mi ekmemoris, ke gxi direktigxis supren, de kiam ni trapasis la
glacian tavolon. Ni turnigxis en la glacio kaj poste kuris supren al
la terkrusto. Dank' al Dio! Ni estis ekster dangxero!

Mi metis mian nazon al la tubo, tra kiu ni intencis preni specimenojn
dum la paso de la borveturilo tra la Tero, kaj mia plej granda sopiro
realigxis--fluego da fresxa aero versxigxis en la feran kajuton. Tiu
ago lasis min en stato de kolapso, kaj mi perdis la konscion.


Subnotoj

[2] sxtato en la nord-oriento de Usono.

[3] 1 mejlo = 1,61 km.

[4] 1 futo = 0,304 m.

[5] 1 colo = 2,54 cm.

[6] [farenhejta] grado: 32 F. = 0 C.; 212 F. = 100 C.

[7] jardo: 0,917 m.

[8] Andover: urbeto en la nordorienta usona sxtato Massachusetts
havanta plurajn konatajn superajn lernejojn kaj kolegiojn.




2-a cxapitro

STRANGA MONDO


Mi estis senkonscia apenaux pli ol momenton, cxar kiam mi
plongxofalis de la trabo, al kiu mi krocxigxis, mi koliziis kun la
planko de la kajuto, kaj la frapego rekonsciigis min.

Mi zorgis unue pri Perry. Mi abomenis pensi, ke li povus morti tuj
antaux la sojlo al savigxo. Desxirante lian cxemizon, mi metis mian
orelon al lia brusto. Mi preskaux ekploris pro trankviligxo--lia koro
batis tute konstante.

Cxe la akvorezervujo mi trempis mian posxtukon kaj vigle frapis gxin
kelkfoje kontraux liaj frunto kaj vizagxo. Post momento li min
rekompencis per la levo de siaj palpebroj. Dum iom da tempo li kusxis
grandokula kaj senkomprena. Tiam lia skuita menso malrapide
reordigxis, kaj li eksidis, flarante la aeron kun mirega mieno.

"David," li kriis fine, "jen aero, tiel certe kiel mia vivo. Sed kion
signifas tio? Kie en la mondo ni estas? Kio okazis?"

"Gxi signifas ja, ke ni reatingis la suprajxon de la Tero, Perry," mi
kriis, "sed mi ne scias gxuste kie. Mi ankoraux ne malfermis la
pordon. Mi estis tro okupita per via revivigo. Je Dio, homo, vi
preskaux maltrafis vian savigxon!"

"Vi diris, ke ni reatingis la suprajxon, David? Kiel tio povas esti?
Dum kiom da tempo mi estis senkonscia?"

"Ne longe. Ni turnigxis en la glacia tavolo. Cxu vi ne memoras la
subitan turnigxon de niaj segxoj? Ek de tiam la borilo estis super ni
anstataux sub ni. Ni ne rimarkis gxin tiam, sed nun mi gxin memoras."

"Cxu vi diras, ke ni turnigxis en la glacia tavolo, David? Ne eblas.
La borveturilo ne povas turnigxi, se io ne devojigas la nazon. Se io
devojigus la nazon--iu ekstera forto aux rezisto--la stirilo movigxus
reage. La stirilo tute ne movigxis ek de nia starto, David. Vi scias
tion."

Mi ja sciis tion; sed jen la borilo hurlante turnigxadis en la aero,
kaj ampleksaj kvantoj da aero versxigxis en la kajuton.

"Ne eblas, ke ni turnigxis en la glacia tavolo, Perry, tion ni ambaux
scias," mi respondis; "sed restas la fakto, ke ni faris gxin, cxar
jen ni estas, denove sur la suprajxo de la Tero, kaj nun mi eliros
por eltrovi gxuste kie."

"Prefere atendu gxis la mateno, David--versxajne estas noktomezo
nun."

Mi ekrigardis la kronometron.

"La dekdua horo kaj duono. Sepdek du horojn ni vojagxis, do estus
noktomeze nun. Sed malgraux tio mi intencas rigardi la benitan
cxielon, kiun revidi mi ne plu auxdacis esperi," kaj tion dirinte, mi
levis la riglostangojn de la interna pordo kaj svingis gxin malferme.
La interblendejo entenis grandan kvanton da loza grundo, kiun mi
devis forsxoveli por povi atingi la duan pordon en la ekstera blendo.

Post mallonga tempo mi forigis suficxe da grundo kaj rokajxo al la
planko de la kajuto por malkovri la eksteran pordon. Perry staris tuj
malantaux mi, kiam mi jxetis gxin malferme. Gxia supra duono estis
super la tersuprajxo. Kun surprizita mieno mi turnigxis kaj
alrigardis Perry--hela taglumo estis ekstere!

"Sxajnas, ke iel fusxigxis aux niaj kalkuloj aux la kronometro," mi
diris. Perry kapneis--strange mienis liaj okuloj.

"Ni rigardu tra la pordon, David," li kriis.

Kune ni elpasxis kaj ekstaris, silente rigardante pejzagxon samtempe
groteskan kaj belan. Antaux ni malalta kaj ebena strando etendigxis
al silenta maro. Tiel malproksime kiel ni kapablis vidi, sennombraj
insuletoj punktis la akvosuprajxon--kelkaj el ture altega, nuda,
granita rokajxo--aliaj ornamitaj per splenda garnajxo de tropikaj
plantoj, miriade stelumitaj per la majesta bunteco de brilkoloraj
floroj.

Malantaux ni kreskis tenebra kaj neloga arbaro el gigantaj arbecaj
filikoj intermiksitaj kun plantspecoj pli tipaj je tropika praarbaro.
Grandegaj grimpoplantoj pendis kurbitaj inter la arboj, kaj densaj
subkreskajxoj kovris implikitan amason da falintaj trunkoj kaj
brancxoj. Cxe la rando de la arbaro ni vidis tiun saman splendoran
buntecon de sennombraj floroj, kiuj ornamis la insulojn, sed en la
ombroj cxio sxajnis funebre malluma kaj malgaja.

Kaj sur cxion la tagmeza suno disjxetis tra la sennuba cxielo siajn
varmradiojn.

"Kie sur la Tero ni estas?" mi demandis, turnante min al Perry.

Dum kelkaj sekundoj la maljunulo ne respondis. Li staris kun la kapo
klinita, en profunda pensado. Sed fine li ekparolis.

"David," li diris, "Mi ne estas tute certa, ke ni estas _sur_ la
Tero."

"Kion vi diras, Perry?" mi kriis. "Cxu eble ni mortis kaj eniris la
paradizon?"

Turnigxante kun rideto, li fingromontris la nazon de la borveturilo,
kiu elstaris el la tero malantaux ni.

"Sen tio, David, mi povus kredi, ke ni vere venis al la lando trans
la Stikso. Sed la borveturilo malpruvas tiun teorion--gxi certe ne
povus iri en la cxielon. Tamen, mi pretas allasi, ke ni vere atingis
alian mondon ol tiun de nia gxisnuna vivo. Se ni ne estas _sur_ la
Tero, ni ja povas kredi, ke ni estas _en_ gxi."

"Eble ni revenis tra la terkrusto kaj elvenis sur iun tropikan
insulon de la Antiloj," mi sugestis.

Perry denove skuis sian kapon.

"Ni scios pli poste, David," li respondis, "kaj intertempe, ni
esploru la marbordon--ni eble trovos indigxenon, kiu informos nin."

Dum ni marsxis laux la strando, Perry penseme rigardadis la akvon.
Estis evidente, ke li luktas kontraux grandega enigmo.

"David," li diris subite, "Cxu vi rimarkas ion strangan pri la
horizonto?"

Dum mi rigardis, mi ekkomprenis, kial la pejzagxo hantis min ek de la
unua vido per aludo de strangeco kaj nenatureco--_tute mankis
horizonto_! Tiel malproksimen kiel ni kapablis vidi, etendigxis la
maro, kaj el la akvo videbligxis etaj insuloj, el kiuj la
malproksimaj etis kiel makuletoj; sed cxiam fone de tiuj estis la
maro, tiel ke, lauxsxajne, ni rigardas _supren_ al la plej
malproksima per la okulo videbla punkto. Fine, cxio nebuligxis en la
foreco. Videbla estis neniu klara horizontala linio, kiu montris la
kurbigxon de la terglobo for de la vidlinio.

"Mi ekkomprenas gravan aferon," dauxrigis Perry, elposxigante sian
horlogxon. "Mi kredas, ke mi parte solvis la enigmon. Estas nun la
dua horo. Kiam ni eliris de la borveturilo, la suno estis rekte super
ni. Kaj kie gxi estas nun?"

Mi rigardis supren kaj trovis la brilegan sferon ankoraux en la sama
loko--en la centro de la cxielo. Kaj kia suno! Mi apenaux rimarkis
gxin antauxe. Gxi estis almenaux trioble pli granda ol la suno, kiun
mi gxis tiam konis, kaj gxi sxajnis tiel proksima, ke vidante gxin,
oni kredis sin kapabla tusxi gxin per etendo de la brako.

"Je Dio, Perry, kie ni estas?" mi demandis. "Cxio cxi incitas miajn
nervojn."

"Mi kredas povi diri kun plena certeco, David," li ekparolis, "ke ni
estas--" sed li ne parolis plu. De malantaux ni cxe la borveturilo,
venis la plej tondra teruriga mugxo, kiu iam trafis miajn orelojn.
Unumense, ni turnigxis por vidi tion, kio eligis tiun timigan
bruegon.

Se ankoraux restis en mia kapo la ideo, ke ni estas sur la Tero, la
vidajxo, kiu trafis miajn okulojn, tute forvaporigis gxin. El la
arbaro venis kolosa bestego, kiu multe similis urson. Gxi estis
gxuste tiel granda kiel la plej granda elefanto, kaj gxiaj
antauxpiedoj estis armitaj per fortikaj ungegoj. Gxia nazego pendis
preskaux futon sub gxia malsupra makzelo, kiel rudimenta rostro.
Densaj, hirtaj haroj kovris la gigantan korpon.

Terure mugxante, gxi trenis sin al ni per peza, malrapida troto. Mi
turnigxis al Perry por proponi, ke ni eble sercxu pli agrablan
restadejon--evidente Perry jam ekhavis tiun ideon, cxar li estis jam
cent pasxojn for, kaj cxiusekunde liaj mirindaj saltoj pliigis la
distancon. Neniam antauxe mi sciis, kian neuzitan kurkapablon la
maljuna sinjoro posedas.

Mi vidis, ke li celas parton de la arbaro, kiu disbrancxigxis al la
maro, ne malproksime de la loko, kie ni antauxe staris, kaj cxar la
fortega besto, kiu tiom ekvigligis Perry, dauxre proksimigxis al mi,
mi postsekvis Perry, kvankam per malpli peniga rapideco. Estis
evidente, ke la enorma besto, kiu nin ekcxasis, ne posedas korpon
tauxgan por rapida kurado, do sxajnis al mi necese nur atingi la
arbojn suficxe malproksime antaux gxi por povi forgrimpi de la
dangxero sur iun grandan brancxon, antaux ol gxi alvenos.

Malgraux nia dangxera situacio, mi ne povis ne ridi pri la freneze
rapidaj penadoj de Perry, kiu klopodis rifugxi en la malsuprajn
brancxojn de la jam atingitaj arboj. La unuaj dekkvin futoj de la
arbotrunkoj estis nudaj--almenaux cxe tiuj arboj, kiujn Perry provis
suprengrimpi, cxar la azildona aspekto de la pli grandaj el tiuj
arbgigantoj evidente logis lin. Dekfoje li ekgrimpis supren, tiel
rapide kiel granda kato, sed cxiufoje li refalis de la trunko teren,
kaj post cxiu tia malsukceso li terurigite ekrigardis super sian
sxultron al la proksimigxanta bestego, samtempe eligante timplenajn
kriojn, kiuj ehxis tra la morna arbaro.

Fine li ekvidis grimpoplanton same dikan kiel manradikon, kaj kiam mi
atingis la arbaron, li jam rapidege suprengrimpis sur gxi, manon
super mano. Li jam preskaux atingis la plej malaltan brancxon de la
arbo, el kiu pendis la grimpoplanto, kiam gxi sxirigxis pro lia pezo,
kaj li barakte falis antaux miajn piedojn.

Lia malbona sxanco ne plu amuzis min, cxar la besto jam tro proksimis
al ni. Kaptante Perry je la sxultro, mi starigis lin per unu tiro,
kaj rapidante al pli malgranda arbo, kiun Perry povis facile
cxirkauxteni per siaj brakoj kaj kruroj, mi levis lin tiel alten kiel
eble, kaj tiam mi lasis lin al sia sorto, cxar ekrigardo super mian
sxultron montris, ke la terura besto jam preskaux atingis min.

Mi savigxis nur pro la grandeco de la besto. Gxia grandegeco faris
gxin tro lanta por povi konkuri kontraux la viglo de miaj junaj
muskoloj, do mi kapablis salti flanken, antaux ol la malvigla menso
de la besto povis redirekti gxin al mia postsekvo.

La tiel akiritaj kelkaj sekundoj ebligis, ke mi sendifekte rifugxu en
la brancxojn de arbo kelkajn pasxojn for de tiu, en kiu Perry trovis
havenon.

Cxu mi diris, ke mi sendifekte rifugxis? Tiam mi kredis, ke ni estas
tute ekster dangxero, kaj ankaux Perry tion kredis. Li levis sian
vocxon pregxe, por danki Dion pri nia savigxo, kaj li jxus finis ian
peanon de danko, ke la besto ne kapablas grimpi en arbojn, kiam sen
averto gxi bauxmis malantaux li sur la vostego kaj la postpiedoj kaj
etendis siajn timinde armitajn piedojn gxis la brancxo, sur kiu li
kusxis.

Gxian samtempan mugxon preskaux tute dronis la timokrio de Perry, kiu
preskaux enfalis la fauxkan busxegon sub si, cxar li tiel subite
ekimpetis por foriri de la dangxera brancxo. Kun profunda sopiro de
trankviligxo mi vidis lin sendifekte atingi pli altan brancxon.

Kaj tiam la besto faris ion, kio denove glaciigis min pro teruro.
Kaptante la arbotrunkon per siaj potencaj antauxpiedoj, gxi tiris
tiun malsupren per la tuta pezego de sia granda masiveco kaj per la
tuta nerezistebla potenco de siaj fortegaj muskoloj. Malrapide, sed
konstante, la trunko komencis kurbigxi al la bestego. Colon post
colo, li suprenmetis la piedojn, dum la arbo pli kaj pli forklinigxis
de sia vertikala pozicio. Perry alkrocxigxis, klakigante siajn
dentojn pro teruro. Pli kaj pli alten en la klinigxantan kaj
svingigxantan arbon li grimpis. Pli kaj pli rapide la arbopinto
ekklinigxis teren.

Tiam mi vidis, kial la bestego estas armita per tiaj kolosaj piedoj.
Jen gxi uzis ilin por gxuste tiu celo, por kiu la naturo destinis
ilin. La bradipsimila estajxo estis plantmangxulo, kaj por nutri sian
korpegon gxi bezonis forsxiri la foliaron de tutaj arboj. Kial gxi
atakis nin, estis facile klarigeble, se oni premisis temperamenton
tiel malbelan kiel cxe la feroca kaj stulta afrika rinocero. Sed
cxion cxi ni pensis nur poste. En tiu momento mi tro timegis pro
Perry por pensi pri io alia ol rimedo por savi lin de la jam tiel
proksima morto.

Mi sciis, ke sur la Tero mi povus kuri pli rapide ol la mallerta
besto, do mi faligis min el mia folioza rifugxejo, celante nur unu
aferon: logi la atenton de la estajxo for de Perry suficxe longe por
ebligi, ke la maljunulo atingu la havenon de pli granda arbo. Apude
staris multaj, kiujn ecx la grandega forto de tiu giganta monstro ne
povus klini.

Kiam mi alterigxis, mi prenis falintan brancxon el la implikita
amaso, kiu kovris la teron en tiu gxangaleca arbaro, kaj saltinte
nevidita malantaux la vilan dorson, donis al la bestacxo grandegan
baton. Mia plano efikis kiel magio. Pro la antauxa malrapideco de la
besto mi neniel antauxvidis la mirindan lertecon, kiun gxi nun
montris. Gxi cxesis teni la arbon kaj ekstaris sur siaj kvar piedoj,
samtempe svingante sian grandan, malican voston tiel forte, ke gxi
rompus cxiun oston de mia korpo, se gxi frapus min: sed bonsxance, mi
turnigxis kaj fugxis tuj, kiam mi sentis la trafon de mia bato sur la
ture altan dorson.

Kiam gxi komencis postsekvi min, mi erare decidis ekkuri laux la
rando de la arbaro anstataux al la senobstakla strando. Post momento
mi trovigxis gxisgenue profunda en putrantaj plantoj, kaj la terura
kreitajxo rapide proksimigxis, dum mi baraktadis kaj faladis,
klopodante liberigi min.

Falinta arbotrunko donis al mi pormomentan avantagxon, cxar
surgrimpante gxin, mi saltis al alia kelkajn pasxojn antauxe, kaj
tiumaniere mi sukcesis resti super la implikajxo, kiu tapisxis la
teron cxirkauxe. Sed la zigzaga vojo, kiun tio postulis, tiel severe
handikapis min, ke la postcxasanta besto konstante proksimigxis al
mi.

De malantauxe mi subite ekauxdis tumulton de hurloj kaj akraj,
oreltrancxaj bojoj--kiel la sono, kiun farus aro da plene kriantaj
lupoj. Nevole mi rigardis malantauxen por eltrovi, de kie venas tiu
nova kaj minaca sono, kaj pro tio, mi mispasxis kaj denove
baraktofalis sur mian ventron en la profundan implikajxon de plantoj.

Mia mamute granda adversulo estis jam tiel proksima, ke mi anticipis
certe senti la pezon de unu el liaj teruraj piedoj, antaux ol povi
restarigxi, sed surprize, la bato ne trafis min. La hurlado kaj
dentklakado kaj bojado de la novuloj enirintaj la tumulton nun
sxajnis esti tuj malantaux mi, kaj dum mi levis min per la brakoj kaj
ekrigardis cxirkauxen, mi vidis tion, kio forlogis de mi la atenton
de la _dirito_, kio estas la nomo, kiun mi poste lernis, de la
estajxo.

Cxirkauxis gxin kelkcent lupsimilaj bestoj--lauxsxajne sovagxaj
hundoj--kiuj hurlante kaj mordante atakis gxin de cxiu flanko kaj
profundigis siajn blankajn dentegojn en la karnon de la malrapida
besto kaj forkuris, antaux ol gxi povis trafi ilin per siaj piedegoj
aux balae svingigxanta vosto.

Sed miaj mirantaj okuloj vidis ion plian. Tra la malsupraj
arbobrancxoj venis blekanta bando da homecaj estajxoj, kiuj evidente
kurigis la hundaron antauxen. Laux cxiuj aspektoj ili okulfrape
similis la negrojn de Afriko. Ili havis tre nigran hauxton, kaj iliaj
trajtoj multe similis tiujn de negroj, krom cxe la kapo, kiu
klinigxis malantauxen tuj super la okuloj, lasante preskaux neniun
frunton. Proporcie kun iliaj torsoj, iliaj brakoj estis iom pli
longaj kaj iliaj kruroj pli mallongaj ol cxe homoj, kaj pli poste mi
rimarkis, ke iliaj haluksoj elstaras de la piedoj ortangule--cxar ili
kutimis logxi en arboj, kredeble. Malantauxe ili trenis longan,
maldikan voston, kiun ili uzis por grimpi, same kiel la manojn kaj
piedojn.

Mi stumblante starigxis, tuj kiam mi eltrovis, ke la luphundoj tenas
la diriton for. Vidinte min, kelkaj el la sovagxaj kreitajxoj cxesis
timigi la bestegon kaj avide venis al mi kun la dentegoj malkovritaj
kaj kiam mi turnigxis por forkuri al la arboj por denove rifugxi
inter la malsupraj brancxoj, mi vidis kelkajn el la simiohomoj
saltadi kaj babilbleki en la foliaro de la plej proksima arbo.

Inter ili kaj la bestoj malantaux mi estis neniu vere elektinda
alternativo, sed dum mi povis almenaux dubi pri la bonvenigo ricevota
de tiuj groteskaj homparodioj, mi ne povis dubi pri la sorto, kiu
atendus min sub la avidaj dentegoj de miaj ferocaj postcxasantoj.

Do mi kuregis al la arboj, intencante pasi sub tiu, kiu entenas la
simiohomojn, kaj rifugxi en alian pli malproksiman; sed la luphundoj
estis tre proksimaj malantaux mi--tiel proksimaj, ke mi cxesis esperi
savigxon de ili, sed jen unu el la estajxoj en la arbo super mi
svingigxis malsupren, metante la kapon antauxen kaj tenante la voston
ligita cxirkaux granda brancxo, kaj kaptante min sub la akseloj,
svingis min supren inter siajn kunulojn kaj ekster dangxeron.

Tie ili komencis ekzameni min kun multe da ekscitita scivolemo. Ili
esploris miajn vestajxojn, hararon kaj karnon. Ili turnis min por
eltrovi, cxu mi havas voston, kaj kiam ili trovis min ne tiel
ekipita, ili freneze ekridegis. Ili havis dentojn tre grandajn kaj
blankajn kaj ebenajn, kvankam la supraj kojnodentoj estis iom pli
longaj ol la aliaj kaj elstaris iomete cxe fermita busxo.

Ekzameninte min dum kelkaj momentoj, unu el ili eltrovis, ke miaj
vestajxoj ne estas parto de mi, kaj tiam ili eksxiris de sur mi la
vestajxojn, pecon post peco, freneze ridegante. Simiece, ili klopodis
mem surmeti la vestajxojn, sed ili ne estis suficxe lertaj por la
tasko, do ili rezignis.

Intertempe, mi strecxis la okulojn por ekvidi Perry, sed nenie mi
povis vidi lin, kvankam estis plene videbla la aro de arboj, en kiun
li unue rifugxis. Premis min la timo, ke io okazis al li, kaj kvankam
mi kriis lian nomon kelkfoje, ne venis respondo.

Fine, lacaj de sia ludado kun miaj vestajxoj, la kreitajxoj jxetis
ilin teren, kaj havante po unu el ili ambauxflanke, kiu tenis min je
la brako, ni ekmovigxis per tre timiga rapideco tra la arbosuproj.
Neniam antauxe aux poste mi spertis tian vojagxon--ecx nun mi ofte
vekigxas el profunda dormo hantita de la abomena rememoro pri tiu
acxa travivajxo.

De arbo al arbo la lertaj estajxoj saltis kiel sciuropteroj, dum
malvarma sxvito ekkovris mian frunton, kiam mi vidis la abismojn
sube, en kiujn mi jxetigxus, se ecx nur unu el miaj portantoj
mispasxus. Dum ili portadis min, mil konfuzaj pensoj plenigis mian
kapon. Kio okazis al Perry? Cxu mi iam revidos lin? Kion planas la
duonhomaj estajxoj, en kies manojn mi falis? Cxu ili estas logxantoj
de la sama mondo, en kiu mi naskigxis? Ne! Ne povis esti. Sed kie mi
do estis? Mi ne forlasis la Teron--pri tio mi certis. Tamen, mi
ankaux ne povis akordigi la viditajxojn kun la kredo, ke mi ankoraux
estas en la mondo de mia naskigxo. Suspirante, mi cxesis pripensi la
aferon.




3-a cxapitro

NOVAJ MASTROJ


Ni vojagxis sxajne plurajn mejlojn tra la malluma kaj morna arbaro,
antaux ol ni subite alvenis densan vilagxon, konstruitan en la
superaj brancxoj de la arboj. Dum ni proksimigxis al gxi, mia
eskortanto komencis sovagxe kriadi, kio tuj eligis respondon el la
interno, kaj post momento, svarmo de estajxoj de la sama raso kiel
niaj kaptintoj alrapidis por renkonti nin. Denove mi estis en la mezo
de freneze babilanta amaso. Mi estis sxovita tien kaj reen. Ili
pincxis kaj frapis min, gxis mia hauxto kontuzigxis, sed mi kredas,
ke ili traktis min tiel ne pro krueleco aux malico--mi estis por ili
kuriozajxo, strangajxo, nova ludajxo, kaj iliaj infanecaj mensoj
bezonis la aldonan atestadon de cxiuj sentumoj por kredebligi tion,
kion ili vidis per la okuloj.

Post iom da tempo ili trenis min en la vilagxon, kiu konsistis el
kelkcent krudaj logxejoj el brancxoj kaj folioj subtenitaj de la
arbobrancxoj. Inter la dometoj sternigxis mortaj brancxoj kaj trunkoj
de malgrandaj arboj, kiuj kunligis la logxejojn en unu arbo kun tiuj
en apudaj arboj, kaj tiel kelkfoje formigxis serpentumaj stratoj. La
tuta reto de logxejoj kaj vojoj formis preskaux senbrecxan plankon 50
futojn super la tero.

Komence mi scivolis, kial tiuj lertmovaj estajxoj bezonis kunligi la
arbojn per tiaj pontoj, sed pli poste, kiam mi vidis la diversajn
duonsovagxajn bestojn, kiujn ili tenadis interne de la vilagxo, mi
ekkomprenis la neceson de la vojoj. Estis kelkaj sovagxaj luphundoj
samspecaj, kiajn mi laste vidis gxenantajn la diriton, kaj multaj
kapro-similaj bestoj, kies plenplenaj mamoj evidentigis la kialon de
ilia tenado.

Mia gardanto haltis antaux unu el la dometoj, en kiun li pusxis min,
kaj tiam du el tiuj estajxoj ekkauxris antaux la pordo--sendube por
malebligi al mi forfugxi, kvankam mi apenaux sciis, kien fugxi.

Mi jxus eniris la malluman internon, kiam mi ekauxdis konatan vocxon,
pregxantan.

"Perry!" mi kriis. "Kara Perry! Dank' al Dio, ke vi savigxis."

"David! Cxu povas esti, ke vi travivis?" Kaj la maljunulo stumble
proksimigxis al mi kaj forte cxirkauxpremis min.

Li vidis mian falon antaux la dirito, kaj tiam lin kaptis pluraj el
la simiohomoj, kiuj portis lin tra la arbosuproj al la vilagxo. Liaj
kaptintoj tiel scivolis pri liaj vestajxoj kiel pri miaj, kun la sama
rezulto. Kiam ni rigardis unu la alian, ni ne povis ne ridi.

"Kun vosto, David," rimarkis Perry, "vi estus tre admirinda simio."

"Eble ni povus prunti kelkajn," mi aldonis. "Ili sxajnas tre
lauxmodaj nun... Sed kion la simiohomoj intencas fari kun ni, Perry?
Ili ne sxajnas vere sovagxaj. Do kiaj ili estas laux vi? Vi intencis
klarigi tion al mi, kiam tiu hirta monstro atakis nin--cxu vi havas
ian ajn ideon?"

"Jes, David," li respondis, "mi scias gxuste, kie ni estas. Ni faris
grandiozan eltrovon, amiko! Ni pruvis, ke la Tero estas kava. Ni
trapasis la tutan terkruston al la interna mondo."

"Perry, vi estas freneza!"

"Tute ne, David. Nia borveturilo portis nin tra la 240-mejla
terkrusto sub nia ekstera mondo. En tiu loko, gxi atingis la
pezocentron de la kvincent mejlojn dika krusto. Gxis tie ni veturis
malsupren--la direkto estas nur relativa, kompreneble. En la momento,
kiam niaj segxoj inversigxis--pro kio vi ekkredis, ke ni turnigxis
kaj rapidas supren--ni trapasis la pezocentron, kaj kvankam ne
sxangxigxis la direkto de nia antauxeniro, tamen, efektive, ni
ekmovigxis supren al la tersuprajxo de la interna mondo. Cxu ne
konvinkas vin la strangaj bestoj kaj plantoj, kiujn ni vidis, ke vi
ne trovigxas en la mondo, kie vi naskigxis? Kaj la horizonto--cxu gxi
povus havi la saman strangan aspekton, kiun ni ambaux rimarkis, se ni
ne efektive starus sur la interna suprajxo de sfero?"

"Sed la suno, Perry!" mi insistis. "Kiel la suno povus brili tra
kvincent mejloj da solida terkrusto?"

"Cxi tie ne temas pri la suno de la ekstera mondo. Gxi estas alia
suno--tute malsama suno, kiu jxetas sian eterne tagmezan brilegon sur
la suprajxon de la interna mondo. Rigardu gxin nun, David--se vi
povas vidi gxin el la pordo de cxi tiu domo--kaj vi vidos gxin
ankoraux en la centro de la cxielo. Ni estas cxi tie jam de multaj
horoj--kaj ankoraux estas tagmeze."

"Kaj tamen estas tre simple, David. Iam la Tero estis nebula maso.
Gxi malvarmigxis, kaj dum la malvarmigxo gxi malgrandigxis. Fine,
maldika terkrusto de solidajxo formigxis sur gxia ekstera
suprajxo--ia sxelo, sed interne de la sxelo estis parte fandita
materio kaj vaste dilatitaj gasoj. Kaj kio okazis dum la konstanta
malvarmigxo? La centrifuga forto jxetis la erojn de materio el la
nebuleca centro al la krusto, tuj kiam ili farigxis solidaj. Oni
vidas la praktikan aplikon de la sama principo cxe la moderna
senkremigatoro. Post iom da tempo restis en la grandega, vaka interno
nur malgranda, supervarmega kerno de gasa materio, kiun postlasis la
maldilatigxo de la malvarmigxantaj gasoj. La el cxiuj direktoj egala
gravita altiro de la solida krusto fikse tenis tiun luman kernon cxe
la preciza centro de la Tero. Al cxiu parto de la interna mondo
egale, gxi radias sian cxiam tagmezan lumon kaj brulan varmegon."

"Sxajnas, ke la interna mondo suficxe malvarmigxis por vivteni
animalan vivon nur longajn epokojn post la apero de vivo sur la
ekstera krusto, sed la familiaraj formoj de animala kaj planta vivo,
kiujn ni vidis cxi tie, evidentigas, ke funkcias la samaj fortoj
ankaux cxi tie. Prenu ekzemple la grandan beston, kiu atakis nin.
Eksterdube, gxi estas similulo de la megaterio el la postpliocena
epoko de la ekstera krusto, kies fosiliigxintan skeleton oni trovis
en Suda Ameriko."

"Sed la groteskaj arbaruloj?" mi insistis. "Certe ili ne havas
similulojn el la historio de la Tero."

"Kiu povus diri?" li respondis. "Tiu specio povus esti kvazauxa
cxenero inter la simioj kaj la homoj, kies postrestajxoj cxiuj
neniigxis en la sennombraj tertremoj, kiuj konvulsiigis la eksteran
kruston, aux gxi povus esti nur la rezulto de iom alispeca
evolucio--ambaux estas tute eblaj."

Pluan konjektadon interrompis la apero de kelkaj el niaj kaptintoj
antaux la enirejo de la dometo. Du el ili envenis kaj eltrenis nin.
La dangxeraj vojetoj kaj la cxirkauxaj arboj estis plenaj je nigraj
simiohomoj kaj iliaj inoj kaj idoj. Ecx ne unu portis ian ornamajxon,
armilon aux vestajxon.

"Tre malalte evoluintaj," jugxis Perry.

"Sed suficxe alte por kauxzi grandan cxagrenon al ni," mi respondis.
"Kion ili intencas fari kun ni, laux via supozo?"

Ni eksciis nelonge poste. Kiel cxe nia vojagxo al la vilagxo, nin
kaptis kelkaj el la fortikaj estajxoj, kiuj forrapidigis nin tra la
arbosuproj, dum cxirkaux ni kaj malantaux ni kuradis babilanta,
ridetanta hordo da lertmovaj nigraj simiohomoj.

Dufoje mispasxis miaj portantoj, kaj mia koro ekcxesis bati, kiam ni
ekplongxis al tuja morto cxe la mortaj brancxamasoj malsupre. Sed
ambauxfoje, tiuj lertaj, potencaj vostoj etendis sin kaj trovis
apogajn brancxojn, kaj nek unu el ili ecx iom malfirmigis sian tenon
al mi. Efektive, sxajnis, ke tiuj okazajxoj gxenis ilin neniom pli,
ol frapi la piedfingron cxe stratkrucigxo gxenus homon de la ekstera
mondo; ili nur eligis rideksplodon kaj rapidis antauxen kun mi.

Dum longa tempo ili dauxrigis tra la arbaro--dum kiom da tempo, mi ne
povis diveni, cxar mi ankoraux lernadis tion, kion mia menso pli
poste tre klare ekkomprenis: ke la tempo tuj cxesas esti faktoro,
kiam malaperas rimedoj por mezuri gxin. Ni ne plu havis niajn
brakhorlogxojn kaj ni vivadis sub senmova suno.

Jam estis al mi malfacile kalkuli la tempon, kiu pasis, de kiam ni
trarompigxis en la internan mondon. Pasis eble horoj, eble tagoj--kiu
povus diri tion en mondo de cxiama tagmezo! Laux la suno, pasis
neniom da tempo--sed mi taksis, ke jam de kelkaj horoj ni trovigxas
en tiu bizara mondo.

Post iom da tempo ni eliris el la arbaro sur platan ebenajxon.
Mallongan distancon antaux ni staris kelkaj malaltaj, rokaj montetoj.
Niaj kaptintoj pelis nin al ili, kaj post mallonga tempo ili gvidis
nin tra mallargxa montpasejo en rondan valeton. Tie ili eklaboris,
kaj ni baldaux konvinkigxis, ke se ni ne mortos kiel okaze de romia
festotago, io alia tamen mortigos nin. La konduto de niaj kaptintoj
tuj sxangxigxis, kiam ili eniris la naturan arenon inter la rokozaj
montetoj. Cxesis ilia ridado. Minaca krueleco vidigxis sur iliaj
bestaj vizagxoj--elbusxigitaj dentegoj minacis nin.

Oni metis nin en la centron de la amfiteatro, kaj la mil simiohomoj
formis grandan rondon cxirkaux ni. Tiam oni alportis luphundon--Perry
nomis gxin hienodono[9]--kaj oni liberigis la bestegon en la rondon
kun ni. Gxia korpo estis tiel granda kiel tiu de plenkreska dogo;
gxiaj kruroj estis mallongaj kaj potencaj; gxiaj makzeloj estis
largxaj kaj fortaj. Malhelaj, hirtaj haroj kovris gxiajn dorson kaj
flankojn, dum gxiaj brusto kaj ventro estis tute blankaj. Dum gxi
malrapide kaj minace alproksimigxis al ni, gxi prezentis aspekton tre
timigan, kun suprentiritaj lipoj, kio videbligas la terure grandajn
dentegojn.

Perry estis sur la genuoj, pregxanta. Mi klinigxis kaj prenis
sxtonon. Pro mia movigxo la besto iom retirigxis kaj komencis rondiri
cxirkaux ni. Evidente iu jam antauxe alcelis gxin per sxtonoj. La
simiohomoj dancis supren kaj malsupren, urgxante la beston antauxen
per sovagxaj krioj, gxis gxi fine vidis, ke mi ne jxetas, kaj atake
alkuris.

Cxe Andover[10] kaj poste cxe Yale[11], mi estis jxetisto cxe
venkantaj basbalaj teamoj. Kaj mia rapideco kaj mia celkapablo
sxajnis fakte eksterordinaraj, cxar la rekordo, kiun mi atingis dum
mia lasta kolegia jaro, estis tiel bona, ke unu el la plej prestigxaj
grandligaj teamoj[12] en Usono faris ofertojn al mi; sed ecx en la
plej malfacila situacio, kiun mi frontis en la pasinteco, mi ne
bezonis tiel precize celi kiel nun.

Kiam mi levis mian brakon por jxeti, mi regis miajn nervojn kaj
muskolojn absolute, kvankam la ridetantaj makzeloj pafigxis al mi per
terura rapideco. Kaj tiam mi jxetis, uzante por la jxeto cxiun uncon
de miaj pezo, forto kaj lerteco. La sxtono trafis la hienodonon rekte
sur la nazon kaj forte repusxis lin sur la dorson.

Sammomente, hxoro de kricxoj kaj hurloj levigxis el la spektantaro,
pro kio mi dum momento kredis, ke la kauxzo estas mia venko super
ilia cxampiono; sed mi baldaux konstatis mian eraron. Dum mi
rigardis, la simiohomoj forkuris cxiudirekte al la cxirkauxaj
montetoj, kaj tiam mi vidis la veran kauxzon de ilia maltrankviligxo.
Malantaux ili, amase pusxigxante tra la pasejo kondukanta en la
valon, venis svarmo de vilaj homoj--gorilecaj kreitajxoj armitaj per
lancoj kaj hakiletoj kaj portantaj longajn, ovalajn sxildojn.

Demonece ili atakis la simiohomojn, kaj la hienodono, jam denove
konscia kaj levigxinta, forfugxis de ili, hurlante pro timo. Rapidege
preterpasis nin la cxasantoj kaj cxasatoj, kaj la viluloj atentis nin
per nenio pli ol foja ekrigardo, gxis la areno tute vakigxis de la
antauxaj okupantoj. Tiam ili revenis al ni, kaj unu, kiu sxajne havis
auxtoritaton super ili, ordonis kunpreni nin.

Pasxinte el la amfiteatro sur la vastan ebenajxon, ni ekvidis
karavanon de gehomoj--homoj kiel ni--kaj unuafoje mia koro plenigxis
de espero kaj refaciligxo, tiom ke mi volis ekkrii pro eksplodanta
gxojo. Nu, ili fakte estis duonnudaj kaj sovagxaspekta bando, sed
almenaux laux la korpa formo ili precize similis al ni. Ili estis
neniel groteskaj aux hidaj, kiel la aliaj estajxoj de tiu kurioza kaj
konsterna mondo.

Sed post pliproksimigxo niaj koroj denove pezigxis, cxar ni trovis la
povrajn mizerulojn kuncxenitaj kol-al-kole en longa vico, kaj la
gorilohomoj estis iliaj gardistoj. Senceremonie ili katenis Perry kaj
min cxe la fino de la vico, kaj sen plia gxeno oni rekomencis la
interrompitan marsxadon.

Gxis tiu tempo ni estis viglaj pro ekscitigxo, sed nun la lacige
monotona longa marsxo trans la sunbakitan ebenajxon sentigis al ni
cxiujn turmentajn sekvojn de longa maldormo. Plu kaj plu ni senhalte
stumbladis antauxen sub tiu abomena tagmeza suno. Se ni falis, oni
spronpikis nin per akra lancpinto. Niaj kunkaptitoj ne stumblis. Ili
pasxadis antauxen fiere rektaj. Foje ili intersxangxis vortojn en iu
lingvo plena de unusilabajxoj. Ili estis noblaspekta raso, kun
belformaj kapoj kaj perfektaj korpoj. La viroj estis barbaj, altaj
kaj muskolozaj; la virinoj malpli grandaj kaj pli graciaj, kun loze
buklaj amasoj da korvnigraj haroj surkape. Ambaux seksoj havis
belproporciajn trajtojn. Ecx ne unu posedis vizagxon, kiun oni taksus
nebela sur la Tero. Ili ne portis ornamajxojn, sed pli poste mi
eksciis la kauxzon, nome, ke iliaj kaptintoj forprenis de ili cxion
valoran. Kiel vestajxon la virinoj portis robon faritan el ia
helkolora, makulhava felo, laux aspekto iom simila al la felo de
leopardo. Tion ili portis aux fiksita per leda rimeno al la talio
tiel, ke gxi pendis unuflanke gxis iom sub la genuo, aux ili portis
gxin pendanta gracie de unu sxultro. Iliajn piedojn vestis ledaj
sandaloj. La viroj portis zontukon el la felo de iu hirta besto, kies
longaj finajxoj pendis preskaux gxis la tero, antauxe kaj malantauxe.
Kelkfoje estis fiksitaj al tiuj finajxoj la ungegoj de la besto, de
kiu oni prenis la felon.

Niaj gardantoj, kiujn mi jam priskribis kiel gorilecajn homojn, estis
iom pli malpezaj ol goriloj, sed tamen ili estis fortegaj. Iliaj
brakoj kaj kruroj pli akordis al homaj proporcioj, sed hirtaj, brunaj
haroj kovris ilian tutan korpon, kaj iliaj vizagxoj estis same tiel
brutalaspektaj kiel tiuj de la kelkaj remburitaj specimenoj, kiujn mi
vidis en la muzeoj de la ekstera mondo.

Ilia sola nobliga trajto estis la alta disvolvigxo de la kapo super
kaj malantaux la oreloj. Tiurilate ili estis ne malpli homecaj ol ni.
Ilia vestajxo estis ia tuniko el malpeza sxtofo, kiu etendigxis gxis
la genuoj. Sub gxi ili portis nur zontukon el la sama sxtofo, dum ili
kovris siajn piedojn per la dika felo de iuspeca mamuto de tiu
interna mondo.

Cxirkaux iliaj brakoj kaj koloj pendis multaj ornamajxoj el
metalo--plejparte argxento--kaj sur iliaj tunikoj estis alkudritaj la
kapoj de etaj rampuloj, strange kaj artece arangxitaj. Ili parolis
inter si, dum ili marsxadis ambauxflanke de ni, sed en lingvo, kiun
mi perceptis diferenca de tiu, kiun uzis niaj kunkaptitoj. Kiam ili
alparolis tiujn, ili sxajnis uzi trian lingvon, pri kiu mi pli poste
eksciis, ke gxi estas jxargono simila laux la tipo al la pigxina
lingvo de cxina kulio.

Nek mi nek Perry havas klaran imagon pri la marsxita distanco. Ni
ambaux dormis jam dum multe da horoj, antaux ol oni haltis por
ripozi, kaj tiam ni falis teren por dormi plu. Mi diras "dum horoj,"
sed kiel oni mezuru la tempon, kie la tempo ne ekzistas! Kiam nia
marsxo komencigxis, la suno estis rekte super ni, kaj kiam ni haltis,
niaj ombroj direktigxis al la nadiro. Cxu pasis momento aux cxu
eterneco da Tera tempo? Neniu scias! Eble tiu marsxo okupis naux
jarojn kaj dek unu monatojn el la dek jaroj, kiujn mi pasigis en la
interna mondo, aux eble gxi plenumigxis en ono de sekundo--mi ne
scias. Sed unu aferon mi ja scias, kaj de kiam vi diris al mi, ke
pasis dek jaroj post mia foriro el la ekstera mondo, mi perdis cxian
respekton por la tempo--mi ekdubas, cxu gxi ecx ekzistas, krom en la
malfortaj, limigitaj mensoj de homoj.


Subnotoj

[9] specio de praaj predobestoj, "hienodentulo".

[10] urbeto en la nordorienta Usona sxtato Massachusetts havanta
plurajn konatajn superajn lernejojn kaj kolegiojn.

[11] fama universitato en la sxtato Connecticut, unu el la plej
malnovaj en Usono.

[12] la plej eminentaj usonaj bazopilkaj teamoj apartenas al unu
el du "grandaj ligoj".




4-a cxapitro

DIAN LA BELA


Kiam la gardistoj vekis nin, ni estis multe pli fresxaj. Ili donis al
ni mangxajxon. Gxi konsistis el strioj de sekigita viando, sed gxi
donis al ni novajn viglon kaj forton, tiel ke nun ankaux ni marsxis
kun alte tenitaj kapoj kaj fiere pasxis. Almenaux mi tion faris, cxar
mi estis juna kaj fiera; sed la kompatinda Perry abomenis marsxi. Sur
la Tero mi ofte vidis lin voki taksion por transiri placon--nun li
pagis pro tio, kaj liaj maljunaj kruroj sxanceligxis tiel, ke mi
devis cxirkauxbraki lin kaj duone porti lin dum la cetero de tiuj
teruraj marsxoj.

Fine, la tereno komencis sxangxigxi, kaj ni forlasis la platan
ebenajxon kaj eniris majestan montaron el virga granito. La tropikajn
vegetajxojn de la malalta ebenajxo anstatauxis pli fortikaj
vegetajxoj, sed ecx cxi tie la efikoj de konstantaj varmo kaj lumo
estis facile videblaj cxe la grandegeco de la arboj kaj la abundeco
de folioj kaj floroj. Kristalaj riveretoj mugxis tra siaj rokozaj
fluejoj, plenigataj de la eternaj negxamasoj, kiujn ni povis vidi
super ni en la malproksimo. Super la negxkovritaj montopintoj pendis
amasoj da densaj nuboj. Perry klarigis, ke ili sxajne efikas duoble:
kaj por faligi novan negxon, kiu anstatauxis la degelintan, kaj por
sxirmi tiun negxon de la rektaj sunradioj.

Nun ni jam sciis kelkajn vortojn de la jxargona lingvacxo, per kiu
niaj gardantoj alparolis nin, kaj ankaux bone progresis en la cxarma
lingvo de niaj kunkaptitoj. Tuj antaux mi en la vico de kuncxenitoj
estis juna virino. Trifuta cxeno trude kunligis nin, kaj pri tio mi
baldaux ekgxojis. Mi trovis sxin volonta instruantino, kaj de sxi mi
lernis la lingvon de sxia tribo kaj ankaux multon pri la kutimoj kaj
vivo de la interna mondo--almenaux de tiu parto, kiun sxi konis.

Sxi informis min, ke sxi nomigxas Dian la Bela, kaj ke sxi apartenas
al la tribo Amoz, kiu logxas en la krutajxoj super la Darel Az, tio
estas Malprofunda Maro.

"Kiel vi venis cxi tien?" mi demandis al sxi.

"Mi fugxis de Jubal la Malbela," sxi respondis, kvazaux tiu klarigo
plene suficxus.

"Kiu estas Jubal la Malbela?" mi demandis. "Kaj kial vi fugxis de li?"

Sxi rigardis min kun miro.

"Pro _kio_ virino forkuras de viro?" Sxi respondis mian demandon per
alia demando.

"Ili ne faras tion en la mondo, el kiu mi venis," mi respondis. "Foje
ili postkuras la virojn."

Sed sxi ne povis kompreni. Kaj mi ne sukcesis komprenigi al sxi, ke
mi estas el alia mondo. Sxi estis tiel certa kiel multaj homoj de la
ekstera mondo, ke la Universo kreigxis nur por estigi la propran
specion kaj la propran mondon.

"Sed pri Jubal," mi insistis. "Rakontu al mi pri li, kial vi
forfugxis kaj estis cxenita je la kolo kaj pelita trans grandan
parton de la tuta mondo."

"Jubal la Malbela metis sian trofeon antaux la domon de mia patro.
Gxi estis la kapo de giganta tandoro. Gxi restis tie, kaj neniu metis
pli grandan trofeon apud gxin. Do mi sciis, ke Jubal la Malbela venos
kaj prenos min kiel edzinon. Neniu alia tiel forta viro deziris min,
cxar pli forta viro povus mortigi pli grandan beston kaj tiel gajni
min anstataux Jubal. Mia patro ne estas lerta cxasisto. Iam li estis,
sed sadoko jxetis lin, kaj neniam plu li povis plene uzi sian
dekstran brakon. Mia frato, Dakor la Forta, iris en la landon Sari
por sxteli al si virinon. Tial restis neniu, nek patro nek frato nek
amanto, por savi min de Jubal la Malbela, do mi forkuris kaj kasxis
min en la montetoj, kiuj cxirkauxas la landon Amoz. Kaj cxi tiuj
sagotoj trovis kaj kaptis min tie."

"Kiel ili uzos vin?" mi demandis. "Kien ili pelas nin?"

Denove sxi montris nekredeman ekmiron.

"Mi preskaux povas kredi, ke vi estas el alia mondo," sxi diris,
"cxar alie, tia nescio estus neklarigebla. Cxu vi vere ne scias, ke
la sagotoj servas la maharojn--la potencajn maharojn, kiuj kredas sin
la posedantoj de Pelucidaro kaj de cxio, kio movigxas aux kreskas sur
gxi, kaj de cxio, kio rampas aux tunelas sub gxia suprajxo, kaj de
cxio, kio vivas en gxiaj lagoj kaj oceanoj kaj flugas en gxia aero?
Poste vi eble diros al mi, ke vi neniam auxdis pri la maharoj!"

Mi hezitis sxajni ecx pli malestiminda, sed cxar mankis aliaj rimedoj
por akiri scion, mi konfesis, ke mi scias nenion ajn pri la potencaj
maharoj. Tio sxokis sxin. Sed sxi faris sian eblon por informi min,
kvankam multaj aferoj, kiujn sxi diris, estis same kompreneblaj al mi
kiel la greka lingvo estus al sxi. Sxi priskribis la maharojn cxefe
per komparoj. Tiel ili similas al tipdaroj, tiel cxi ili similas al
la senharaj lidioj.

Mi komprenis preskaux nur, ke ili estas terure malbelaj, flugilohavaj
kaj palmopiedaj, ke ili logxas en subteraj urboj, ke ili estas
mirinde sagxaj. La sagotoj militis por ili, ofensive kaj defende, kaj
la homoj kiel sxi estis la manoj kaj piedoj--ili estis la sklavoj kaj
servutuloj, kiuj faris cxiujn korpajn laborojn. La maharoj estis
kvazaux la kapo, la cerbo, de la interna mondo. Mi sopiris vidi tiun
rason de superuloj.

Perry lernis la lingvon kune kun mi. Kiam ni haltis, kiel ni foje
faris, kvankam tutaj epokoj sxajnis apartigi la haltojn, li parolis
kun ni, kiel faris ankaux Gak la Vila, kiu estis cxenita tuj antaux
Dian la Bela. Antaux Gak estis Hugxa la Ruza. Ankaux tiu foje
parolis. La plejmulto el liaj paroloj direktigxis al Dian la Bela.
Tute facile oni povis vidi, ke li ekamis sxin, sed sxi sxajnigis tute
ne konscii pri liaj malkasxaj sinaltrudoj. Cxu mi diris "malkasxaj"?
Ekzistas popolo en Nov-Zelando aux Auxstralio--mi forgesas, en kiu
lando--en kiu la viroj montras sian preferon al sxatata virino per
klabobato sur la kapon. Kompare kun tiu metodo, oni povus nomi
subtila la amindumadon de Hugxa. Tamen, en la komenco mi tre
rugxigxis pro gxi, kvankam mi ecx pasigis kelkajn jarojn cxe Rectors
kaj en kelkaj malpli delikataj lokoj de Nov-Jorko, Vieno kaj
Hamburgo.

Sed la virino! Sxi kondutis superbe. Facile oni povis konstati, ke
sxi konsideras sin tute aparta de siaj tiamaj cxirkauxajxoj kaj
kunuloj, kaj supera al ili. Sxi parolis kun mi kaj kun Perry kaj kun
la silentema Gak, cxar ni estis respektemaj; sed sxi kvazaux ne
kapablis vidi Hugxan la Ruza kaj ankaux ne auxdi lin, kaj tio
furiozigis lin. Li provis instigi unu el la sagotoj transloki la inon
antaux lin en la vico de sklavoj, sed la ulo nur pikis lin per
lancopinto kaj diris, ke li jam elektis la inon kiel propran
posedajxon--kaj ke li acxetos sxin de la maharoj tuj post la alveno
en Futra. Sxajnis, ke Futra estas nia alcelata urbo.

Trapasinte la unuan montocxenon, ni cxirkauxiris salan maron, en kiu
nagxis sennombraj acxaj kreajxoj. Estis fokosimilaj bestoj, kies
longaj koloj etendigxis pli ol dek futojn super la enormaj korpoj kaj
kies serpentajn kapojn dividis fauxkaj busxoj, el kiuj elstaris
nekalkuleblaj dentegoj. Ankaux cxirkauxnagxis inter la aliaj rampuloj
gigantaj testudoj, kiuj laux Perry estis plesiosauxroj el la liasa
epoko. Mi ne dubis liajn vortojn--kiom mi sciis, ili povus esti io
ajn.

Dian diris al mi, ke ili estas tandorazoj, tio estas tandoroj de la
maro, kaj ke la aliaj pli timigaj rampuloj, kiuj foje levigxas el la
maro por batali kontraux la tandorazoj, estas azdiritoj, tio estas
maraj diritoj--Perry nomis ilin ihxtiosauxroj. Ili similis balenojn
kun aligatoraj kapoj.

Mi jam forgesis tiun malmulton da geologio, kiun mi lernis en la
lernejo--restis al mi esence nur la memoro pri la teruro, kiun mi
sentis cxe la rigardado de bildoj pri restauxritaj prahistoriaj
monstroj, kune kun la firma opinio, ke iu ajn viro kun porktibio kaj
multe da fantaziemo povus "restauxri" cxian ajn paleolitikan monstron
laux sia deziro kaj rikolti agnoskon kiel unuaranga paleontologo. Sed
kiam mi vidis tiujn sveltajn, brilajn korpegojn speguligxi en la
sunlumo, kiam ili malmergigxis el la oceano, skuante siajn gigantajn
kapojn; kiam mi vidis la akvon fali de sur iliaj muskolozaj korpoj
per miniaturaj akvofaloj, dum ili glitis tien-reen, jen sur la
suprajxo, jen duone mergigxintaj; kiam mi vidis ilin renkontigxi kun
malfermitaj busxoj, siblante kaj gruntante en sia titaneca kaj
sencxesa militado, mi ekkomprenis kiel limigita estas la malricxa kaj
malforta imagopovo de la homoj, kompare kun la nekredebla genio de
la Naturo.

Kaj Perry! Li estis mirigita gxismedole. Tion li diris mem.

"David," li rimarkis post longedauxra marsxado cxe la bordo de tiu
mirinda maro. "David, iam mi instruis geologion kaj mi pensis, ke mi
kredas tion, kion mi instruas; sed nun mi konstatas, ke mi ne kredis
gxin--ke homo tute ne povas kredi tiajn aferojn, se li ne vidas ilin
propraokule. Estas aferoj, pri kiuj ni ne dubas, eble cxar oni
diradas ilin al ni denove kaj denove, kaj ni neniel povas malpruvi
ilin--kiel la religion, ekzemple, sed ni ne kredas ilin--ni nur
pensas, ke ni kredas. Se vi iam reatingos la eksteran mondon, vi
trovos, ke la geologoj kaj la paleontologoj estos la unuaj, kiuj
nomos vin mensogulo, cxar ili scias, ke estajxoj tiaj, kiajn ili
restauxris, neniam ekzistis. Oni ja povas _imagi_ ilian ekzistadon en
same tiel imagita epoko--sed nuntempe? Ba!"

Kiam ni denove haltis, Hugxa la Ruza sukcesis trovi suficxe da
nestrecxita cxeno por povi tordigxi al la flanko de Dian. Ni cxiuj
staris, kaj kiam li proksimigxis al la ino, sxi turnis al li la
dorson samstile kiel Tera virino, tiel ke mi ne povis ne rideti, sed
la rideto dauxris mallonge, cxar tiumomente la mano de la Ruzulo
kaptis sxian nudan brakon, kaj li krude tiris sxin al si. Tiutempe mi
ne konis la kutimojn kaj sociajn morojn de Pelucidaro; sed tamen mi
ecx ne bezonis la petan rigardon, kiun la virino pafis al mi el siaj
belegaj okuloj, por ke gxi influu mian postan faron. Mi ne atendis
por eltrovi, kion la Ruzulo intencas fari; anstataux atendi kaj
antaux ol li povis kapti sxin per la alia mano, mi donis al li tian
pugnobaton sur la mentono, ke li falis teren.

Kriego de aprobo levigxis de tiuj aliaj malliberuloj kaj sagotoj,
kiuj vidis la mallongan dramon; ne cxar mi helpis la virinon, kiel mi
poste sciigxis, sed pro la neta kaj al ili mirinda metodo, per kiu mi
venkis Hugxan.

Kaj la virino? Komence, sxi rigardis min per largxaj, mirantaj
okuloj, kaj tiam sxi klinis la kapon, duone kasxante la vizagxon, kaj
sxiaj vangoj delikate rugxigxis. Dum momento sxi tiel staris muta,
kaj tiam sxi alten levis la kapon kaj turnis al mi la dorson, kiel
sxi faris al Hugxa. Kelkaj el la malliberuloj ridis, kaj mi vidis la
vizagxon de Gak la Vila malheligxi, dum li rigardis min sercxeme. Tiu
parteto de la vango de Dian, kiun mi povis vidi, subite sxangxigxis
de rugxo al blanko.

Tuj post kiam ni denove ekmarsxis, kaj kvankam mi komprenis, ke iel
mi ofendis Dian la Bela, mi ne povis igi sxin paroli kun mi, por ke
mi lernu, kion mi misfaris--tiel multon respondus Sfinkso, se mi
parolus al gxi. Fine, mia propra malsagxa fiero grandigxis kaj ne
allasis, ke mi plu klopodu, kaj tiel nia kamaradeco, kiu sen mia
konscio farigxis al mi tre grava, forsxvebis. Poste, mi parolis nur
kun Perry. Hugxa nek renovigis sian sinaltrudadon al la virino nek
proksimigxis al mi.

Denove, la laciga kaj sxajne senfina marsxado igxis por mi vera
inkubo. Ju pli mi ekkomprenis, kiel gravis por mi la amikeco kun
Dian, des pli mi bedauxris gxian mankon, kaj des pli granda baro
estis mia stulta fiero. Sed mi estis tre juna kaj mi rifuzis peti de
Gak la klarigon, kiun li sendube povus doni, kaj kiu povus cxion
regxustigi.

Dum la marsxo kaj dum haltoj, Dian konstante rifuzis vidi min--kiam
sxia rigardo vagis en mia direkto, sxi aux rigardis super mian kapon
aux rekte preter min. Finfine, mi farigxis tiel senespera, ke mi
decidis subigi mian memestimon kaj denove demandi al sxi, kiel mi
ofendis kaj kiel mi povos esti pardonita. Mi decidis fari tion dum la
venonta halto. Tiutempe ni proksimigxis al alia montocxeno, kaj kiam
ni atingis gxin, ni ne serpentumis trans ilin tra iu tre alta
montpasejo, sed eniris grandan naturan tunelon--fakte, temis pri
serio de labirintaj grotoj, tiel mallumaj kiel Erebo.

La gardistoj havis neniujn torcxojn aux aliajn lumigilojn. Efektive,
ni tute ne vidis signojn de fajro aux artefarita lumo, de kiam ni
eniris Pelucidaron. En lando de cxiama tagmezo ne necesis lumigado
sur la tersuprajxo, sed mi miris, ke mankas al ili rimedoj por lumigi
la vojon en tiuj malhelaj subteraj pasejoj. Do ni antauxeniris per
helika rapideco, ofte stumblante kaj falante--dum la gardistoj
sonigis muzikecan cxanton antaux ni, en kiu foje trovigxis iuj altaj
notoj, kiuj cxiam indikis krudajn lokojn kaj vojturnigxojn.

Nun la haltoj plioftigxis, sed mi ne volis alparoli Dian, gxis mi
povos vidi laux sxia mieno, kiel sxi akceptas miajn pardonpetojn.
Finfine, febla heligxo antaux ni sciigis nin pri la fino de la
tunelo, pro kio almenaux mi estis tre dankema. Tiam, post subita
vojturnigxo, ni elvenis en la plenan lumon de la tagmeza suno.

Sed samtempe mi subite ekrimarkis ion por mi vere katastrofan--Dian
estis for, kaj ankaux kvin aux ses aliaj malliberigitoj. Ankaux la
gardistoj vidis tion, kaj la vidajxo de ilia feroca kolerego estis
terura. Iliaj timindaj, bestaj vizagxoj tordigxis al la plej
diablecaj mienoj, kiam ili akuzis unu la alian pri respondeco pro la
perdo. Ili poste atakis nin, batante nin per lancostangoj kaj
hakiletoj. Ili jam mortigis du kaptitojn apud la antauxo de la vico,
kaj samon ili farus al ni cxiuj, sed la estro fine cxesigis la
brutalan bucxadon. Mi neniam vidis en mia tuta vivo tiel teruran
ekzemplon de besteca kolero--mi dankis Dion, ke Dian ne estis inter
tiuj postlasitaj por suferi gxin.

El la dek du kaptitoj antauxe cxenitaj antaux mi, cxiu dua,
komencante de Dian, estis liberigita. Hugxa forestis. Gak restis.
Kion gxi signifis? Kiel oni faris gxin? La estro de la gardistoj
enketis pri tio. Baldaux li eltrovis, ke la krudaj seruroj, kiuj
tenis la kolkatenojn, estis lerte malfermitaj.

"Hugxa la Ruza," murmuris Gak, nun antaux mi en la vico. "Li prenis
la virinon, kiun vi rifuzis havi," li dauxrigis, ekrigardante min.

"Kiun mi rifuzis havi?!" mi kriis. "Kion vi volas diri?"

Li atente rigardis min dum momento.

"Mi dubis pri via rakonto, ke vi venis el alia mondo," li diris fine,
"sed alimaniere oni ne povus klarigi vian nescion pri la moroj de
Pelucidaro. Cxu vi vere ne komprenas, ke vi ofendis la Belulinon, kaj
kiel?"

"Mi ne scias, Gak," mi respondis.

"Do mi diros al vi. Kiam Pelucidara viro intervenas inter alia viro
kaj la virino, kiun tiu volas havi, la virino apartenas al la
venkinto. Dian la Bela apartenas al vi. Via devo estis aux preni sxin
aux liberigi sxin. Se vi prenus sxian manon, tio montrus vian deziron
edzinigi sxin, kaj se vi levus sxian manon super vian kapon kaj
faligus gxin, tio signifus, ke vi ne volas sxin kiel edzinon kaj
liberigas sxin de cxiu sxuldo al vi. Farante nek tion nek tion, vi
faris al sxi la plej grandan ofendon, kiun viro povas fari al virino.
Nun sxi estas via sklavino. Neniu viro edzinigos sxin aux povos tion
fari kun honoro, gxis li venkos vin en batalo, sed la viroj ne
elektas sklavinon kiel edzinon--almenaux la viroj de Pelucidaro ne
faras tion."

"Mi ne sciis, Gak," mi kriis. "Mi ne sciis. Ne pro tuta Pelucidaro mi
farus malbonon al Dian la Bela, cxu per parolo, rigardo aux faro. Mi
ne deziras sxin kiel sklavinon. Mi ne deziras sxin kiel mian--", sed
tiam mi ekhaltis. La vizio de tiu dolcxa kaj senkulpa vizagxo sxvebis
antaux mi en la nebulo de mia fantazio, kaj kvankam antauxe mi
kredis, ke mi nur sxate retenas la memoron pri kara amikeco, kiun mi
perdis, nun sxajnis mallojale al Dian la Bela diri, ke mi ne deziras
sxin kiel edzinon. Mi pensis pri sxi nur kiel bonvena amikino en
stranga, kruela mondo, Ecx tiam, mi ne kredis, ke mi amas sxin.

Mi kredas, ke Gak konstatis la veron de miaj vortoj pli multe el mia
mieno ol el mia parolo, cxar iom poste, li kusxigis sian manon sur
mia sxultro.

"Homo el alia mondo," li diris, "Mi kredas vin. La lipoj povas
mensogi, sed kiam la koro parolas per la okuloj, gxi diras nur veron.
Via koro parolis al mi. Mi scias nun, ke vi tute ne celis ofendi Dian
la Bela. Sxi ne estas de mia tribo, sed mia fratino estas sxia
patrino. Sxi ne scias tion--sxia patrino estis forrabita de sxia
patro, kiu venis, kune kun multaj aliaj Amoz-tribanoj por batali
kontraux ni por niaj virinoj, la plej belaj virinoj de Pelucidaro.
Tiam sxia patro estis la regxo de Amoz, kaj sxia patrino estis la
filino de la regxo de Sari, kies regpovon mi, lia filo, transprenis.
Do Dian estas la filino de regxoj, kvankam sxia patro ne plu estas la
regxo, de kiam la sadoko jxetis lin kaj Jubal la Malbela forprenis de
li la regxecon. Pro sxia altrangeco, la malbono, kiun vi faris al
sxi, sxajnas des pli grava al tiuj, kiuj vidis gxin. Sxi neniam
pardonos vin."

Mi demandis al Gak, cxu mi ne povus iel liberigi la virinon el la
sklaveco kaj honto, kiujn mi senvole kauxzis al sxi.

"Se vi iam trovos sxin, jes," li respondis. "Nur levi sxian manon kaj
faligi gxin en la kunesto de aliuloj suficxos por liberigi sxin. Sed
kiel vi iam povos trovi sxin, vi, kiu estas kondamnita al vivo de
sklaveco en la subtera urbo Futra?"

"Cxu neniel eblas forkuri?" mi demandis.

"Hugxa la Ruza forkuris kaj kunprenis la aliajn," respondis Gak. "Sed
ne estas aliaj senlumaj lokoj sur la vojo al Futra, kaj ne estos
facile, kiam ni jam estos tie--la maharoj tre sagxas. Ecx se oni
povus forfugxi el Futra, estas la tipdaroj--ili trovus vin, kaj
tiam--" la Vilulo skutremis. "Ne, vi neniam fugxos de la maharoj."

La perspektivo estis malgxojiga. Mi demandis al Perry, kion li pensis
pri gxi; sed li nur suprentiris siajn sxultrojn kaj dauxrigis longan
pregxon, pri kiu li jam delonge okupigxis. Li diris, ke la sola bela
flanko de nia kaptiteco estas la ampleksa tempo, kiun gxi donas al li
por improvizi pregxojn. Tio jam ekobsedis lin.

La sagotoj jam komencis rimarki lian kutimon deklamadi dum tutaj
marsxoj. Unu el ili demandis al li, kion li diras kaj al kiu li
parolas. La demando donis al mi ideon, do mi rapidis respondi, antaux
ol Perry povis ion diri.

"Ne gxenu lin per interrompo," mi diris. "Li estas tre sankta homo en
la mondo, de kiu ni venis. Li parolas al spiritoj, kiujn vi ne povas
vidi. Ne interrompu, aux ili saltos sur vin el la aero, kaj desxiros
viajn membrojn--jene," kaj mi saltis al la granda bruto kun lauxta
"Bu!", kiu tiom timigis lin, ke li stumblis malantauxen.

Mi sciis, ke la risko estas granda, sed se eblus profiti el la
sendangxera manio de Perry, mi volis profiti, kiam estis plej facile.
Gxi sukcesis bonege. La sagotoj traktis nin ambaux kun multe da
respekto dum la cetero de la vojagxo, kaj pri la afero ili poste
informis siajn mastrojn, la maharojn.

Du marsxadojn post tiu epizodo ni atingis la urbon Futra. Gxia
enirejo estis markita per du altaj turoj el granito, de sur kiuj oni
gardis sxtuparon, kiu kondukis al la subtera urbo. Sagotoj
gardostaris cxi tie, kaj ankaux cxe almenaux cent aliaj turoj
dismetitaj sur granda ebenajxo.




5-a cxapitro

SKLAVOJ


Dum ni malsupreniris la largxan sxtuparon, kiu kondukis al la cxefa
avenuo de Futra, mi unuafoje ekvidis la regantan rason de la interna
mondo. Nevole mi retirigxis, kiam unu el la estajxoj proksimigxis por
ekzameni nin. Ion pli hidan kaj malbelan ne eblus imagi. La cxiopovaj
maharoj de Pelucidaro estas grandaj rampuloj, el kiuj kelkaj estas
ses gxis ok futojn longaj, kun longaj, maldikaj kapoj kaj grandaj
rondaj okuloj. Akraj, blankaj dentegoj vicigxas en iliaj bekosimilaj
busxoj, kaj ostecaj elstarajxoj dentumas iliajn grandajn lacertajn
korpojn de la kolo gxis la fino de la longa vosto. Iliaj piedoj havas
tri palmo-piedfingrojn, dum el la antauxpiedoj elstaras malantauxen
je 45-grada angulo membranecaj flugiloj, kiuj almetigxas al la korpo
tuj antaux la postaj piedoj kaj finigxas per akraj pintoj kelkajn
futojn super la korpoj.

Mi jxetis rigardon al Perry, kiam la estajxo preterpasis min por
ekzameni lin. La maljunulo gapis la fian kreajxon per largxaj,
mirantaj okuloj. Post kiam gxi pluiris, li turnis sin al mi.

"Ramforinko el la meza oolita epoko[13], David," li diris, "sed, je
Dio, kiel grandega! La plej grandaj restajxoj, kiujn oni iam
malkovris, indikis grandecon, kiu ne superas tiun de ordinara korvo."

Dum ni pluiris sur la cxefa avenuo de Futra, ni vidis multajn milojn
da tiaj estajxoj alirantaj kaj venantaj de siaj tagaj devoj. Ili
malmulte atentis nin. Futra estas elsternita subtere laux regula
ordo, kiu indikas rimarkindan ingxenieran kapablon. Oni elhakis gxin
el tavolo de kalksxtono. La stratoj estas largxaj kaj havas unuecan
dudek-futan alton. Je regulaj interspacoj la plafono de tiu subtera
urbo estas trapenetrita de tuboj, kaj sistemo de lensoj kaj
reflektiloj transdonas la sunlumon, moderigitan kaj difuzitan,
forigante la kimerian[14] tenebron, kiu alie regus. Laux simila
maniero oni enlasas aeron.

Oni prenis Perry kaj min, kune kun Gak, al granda publika
konstruajxo, kie unu el la sagotoj el nia antauxa gardistaro klarigis
al mahara oficisto la cirkonstancojn de nia kaptigxo. La rimedo de
komunikado inter la du estis rimarkinda pro tio, ke oni ne
intersxangxis parolajn vortojn. Ili aplikis ian gestolingvon. Kiel mi
poste lernis, la maharoj havas nek orelojn nek parolan lingvon. Inter
si mem ili komunikigxas per rimedo, kiu laux Perry devas esti ia sesa
sentumo, kiu perceptas kvaran dimension.

Ni neniam tute komprenis lin, kvankam li tre ofte klopodis klarigi
gxin al mi. Mi sugestis telepation, sed li neis, dirante, ke ne temas
pri telepatio, cxar ili povis interkomunikigxi nur dum kunestado, kaj
cxar ili ne povas paroli kun la sagotoj aux la aliaj logxantoj de
Pelucidaro per la sama rimedo, per kiu ili mem interparolis.

"Ili faras jenon," diris Perry. "Ili projekcias siajn pensojn en la
kvaran dimension, en kiu ili farigxas percepteblaj per la sesa
sentumo de la auxskultanto. Cxu mi faras la aferon tute klara?"

"Tute ne, Perry," mi respondis. Li malespere balancis sian kapon kaj
returnis sin al sia laboro. Ili donis al ni taskon porti grandan
kvanton da mahara literaturo de unu ejo al alia, kie ni devis arangxi
gxin sur bretoj. Mi sugestis al Perry, ke ni estas en la publika
biblioteko de Futra, sed poste, kiam li komencis trovi la sxlosilon
al ilia skriba lingvo, li informis min, ke temas pri la antikva
arkivo de la raso.

Dum tiu tempo mi konstante pensis pri Dian la Bela. Mi gxojis,
kompreneble, ke sxi fugxis de la maharoj kaj de la sorto aludita de
la sagoto, kiu intencis acxeti sxin cxe nia alveno al Futra. Mi ofte
scivolis, cxu la grupeto de fugxintoj estis kaptita de la gardistoj,
kiuj reiris por sercxi ilin. Foje, mi ecx kredis, ke mi pli
kontentus, se Dian estus en Futra, anstataux dependa de la indulgo de
Hugxa la Ruza.

Gak, Perry kaj mi ofte interparolis pri la eblo forfugxi, sed la
sariano estis tiel saturita de sia tutviva kredo pri la neebleco
fugxi de la maharoj, krom per miraklo, ke li ne multe helpis al
ni--lia sinteno estis tiu de homo, kiu atendas, ke la miraklo venu al
li.

Je mia propono, Perry kaj mi faris kelkajn glavojn el pecoj de fero,
kiujn ni trovis inter diversaj forjxetajxoj en la cxeloj, kie ni
dormis, cxar oni lasis al ni preskaux senliman liberecon en la limoj
de la konstruajxo, en kiun oni metis nin. Tiel multe da sklavoj
priservis la enlogxantojn de Futra, ke neniu el ni estis trosxargxita
per laboro, kaj niaj mastroj ne traktis nin kruele.

Ni kasxis niajn novajn armilojn sub la feloj, kiuj estis niaj litoj,
kaj poste Perry koncipis la ideon fari pafarkojn kaj sagojn--armilojn
sxajne nekonatajn en Pelucidaro. Poste sxildoj; sed akiri ilin estis
por mi facile, cxar mi sxtelis ilin desur la muroj de la ekstera
gardocxambro de la konstruajxo.

Ni jam finis tiujn arangxojn por protekti nin post la foriro el
Futra, kiam la sagotoj, kiujn oni sendis por rekapti la fugxintajn
malliberigitojn, revenis kun kvar el ili, inter ili Hugxa. Dian kaj
du aliaj eskapis ilin. Okazis, ke Hugxa estis malliberigita en la
sama konstruajxo kiel ni. Li diris al Gak, ke li ne plu vidis Dian
aux la aliajn, de kiam li liberigis ilin en la senluma groto. Kio
okazis al ili, li tute ne sciis--eble ili ankoraux vagadis, perditaj
en la labirinta tunelo, se ili ne jam mortis pro malsato.

Nun mi ektimis ecx pli pri la sorto de Dian, kaj samtempe, kiel mi
supozas, mi unuafoje eksciis, ke mian sxato al tiu virino eble fontas
el io plia ol nura amikeco. Dum cxiuj horoj de la tago sxi estis la
konstanta temo de miaj pensoj, kaj kiam mi dormis sxia kara vizagxo
hantis miajn songxojn. Pli nesxancelebla ol iam antauxe farigxis mia
decido fugxi de la maharoj.

"Perry," mi konfidis al la maljunulo, "se ni devos trasercxi cxiun
kvadratan colon de cxi tiu mondeto, mi trovos Dian la Bela kaj
regxustigos la malbonon, kiun mi neintence faris al sxi." Jen la
preteksto, kiun mi faris al Perry.

"Mondeto!" li rikanis. "Vi ne komprenas, kion vi diras, bubo," kaj
tiam li montris al mi mapon de Pelucidaro, kiun li antauxnelonge
trovis inter la manuskriptoj, kiujn li arangxis.

"Rigardu," li diris, fingromontrante, "tio evidente estas akvo, kaj
cxio cxi estas tero. Cxu vi rimarkas la gxeneralan formon de la du
areoj? Kie trovigxas oceanoj sur la ekstera krusto, sube, cxi tie,
oni trovas teron. Tiuj relative malgrandaj areoj de oceano gxenerale
sekvas la konturojn de la kontinentoj de la ekstera mondo.

"Ni scias, ke la krusto de la terglobo estas 500 mejlojn dika; krome,
ke la interna diametro de Pelucidaro estas proksimume 7000 mejloj,
kaj la surfaca areo estas 165.480.000 kvadrataj mejloj. Tri kvaronoj
el tio estas tero. Pripensu! Tersurfaco de 124.110.000 kvadrataj
mejloj! Nia propra mondo havas nur 53.000.000 kvadratajn mejlojn da
tero, kaj gxia cetera surfaco estas kovrita de akvo. Tiel same, kiel
oni ofte komparas landojn laux ilia relativa grandeco, tiel, se ni
same komparas la du mondojn, ni trovas strangan anomalion, nome, ke
pli granda mondo situas interne de pli malgranda!

"Kie en cxi tiu vasta Pelucidaro vi sercxus vian Dian? Sen steloj aux
lumo aux movigxanta suno, kiel vi povus trovi sxin, ecx se vi scius,
kie sxi estas?"

Lia eldiro estis konvinka. Gxi forprenis de mi la spiron; sed mi
trovis min post gxi des pli firme rezoluta, ke mi provos gxin.

"Se Gak akompanos nin, ni eble sukcesos je gxi," mi sugestis.

Perry kaj mi sercxis lin kaj starigis al li la demandon rekte.

"Gak," mi diris, "ni nepre volas fugxi el la sklaveco. Cxu vi
akompanos nin?"

"Ili atakigos siajn tipdarojn," li diris, "kaj ni estos mortigitaj;
sed..." li hezitis, "mi riskus fugxi, se mi kredus, ke estus ecx
malgranda sxanco liberigxi kaj reiri al mia propra popolo."

"Cxu vi kapablus retrovi vian propran landon?", demandis Perry. "Kaj
cxu vi povus helpi al David sercxi Dian?"

"Jes."

"Sed kiel vi povus vojagxi tra nekonataj teritorioj sen astroj aux
kompaso por gvidi vin?", persistis Perry.

Gak ne komprenis, kion signifas la eldiroj de Perry pri astroj kaj
kompaso, sed li certigis nin, ke oni povus ecx vindi la okulojn de iu
ajn pelucidarano kaj porti lin al la plej malproksima parto de la
mondo, sed tamen li kapablus reiri rekte al sia hejmo laux la plej
mallonga vojo. Sxajnis surprizi lin, ke ni trovas gxin iel ajn
mirinda. Perry diris, ke sxajne temas pri la sama hejmenira
instinkto, kiun kelkaj specioj de Teraj kolomboj havas. Mi ne scias
pri tio, kompreneble, sed gxi donis al mi ideon.

"Do povas esti, ke Dian trovis rektan vojon al sia propra popolo?" mi
demandis.

"Certe," respondis Gak, "almenaux se iu potenca rabobesto ne mortigis
sxin."

Mi favoris tujan provon fugxi, sed kaj Perry kaj Gak konsilis atendi
iun helpan akcidenton, kiu sekurigus al ni ioman sxancon de sukceso.
Mi ne komprenis, kia akcidento povus trafi tutan komunumon en lando
de cxiama taglumo, kies enlogxantoj ne havas fiksitajn dormajn
kutimojn. Mi ecx estas certa, ke kelkaj maharoj neniam dormas, dum
aliaj, inter longaj periodoj de maldormeco, eble rampas en malluman
ejon sub sia logxejo, kie ili longe dormadas. Perry diras, ke se
maharo restas veka dum tri jaroj, li kompensos la tutan perditan
dormon per unu tutjara dormado. Eble tio estas vera, sed mi neniam
vidis pli ol tri el ili dormantaj, kaj la vido de tiu triopo sugestis
al mi nian manieron fugxi.

Mi jam sercxadis malproksime sub la niveloj, kiujn ni sklavoj rajtis
frekventi--eble kvindek futojn sub la cxefa etagxo de la
konstruajxo--inter reto de koridoroj kaj apartamentoj, kiam mi subite
trovis tri maharojn, kiuj kusxis sur lito el feloj. Unue, mi kredis
ilin mortintaj, sed ilia regula spirado poste konvinkis min pri mia
eraro. Kiel ekfulmo la penso venis al mi, ke tiuj dormantaj rampuloj
donas al ni mirindan okazon eviti la atenton de niaj kaptintoj kaj de
la sagotaj gardistoj.

Mi haste reiris al Perry, kiu atenteme studadis mucidan amason da al
mi sensignifaj hieroglifoj, kaj klarigis mian planon al li. Je mia
miro, gxi sxokegis lin.

"Estus murdo, David," li kriis.

"Cxu estas murdo mortigi reptilian monstron?" mi konsternite
demandis.

"Cxi tie ili ne estas monstroj, David," li respondis. "Cxi tie ili
estas la dominanta raso--kaj ni estas la 'monstroj'--de pli malalta
specio. En Pelucidaro la evolucio procedis alie ol en la ekstera
mondo. Tie, teruraj konvulsioj de la naturo cxiam denove ekstermis la
ekzistantajn speciojn--se ne tio, iu monstro el la epoko de
dinosauxroj eble regus nian mondon hodiaux. Cxi tie ni vidas, kio
povus esti okazinta en nia propra historio, se la kondicxoj estus
kiel cxi tie.

"La vivo en Pelucidaro estas multe pli juna ol sur la ekstera krusto.
Cxi tie la homoj atingis evolucian sxtupon analogan al la sxtonepoko
en la historio de nia propra mondo, sed dum sennombraj jarmilionoj
cxi tiuj rampuloj progresis. Eble ilia sesa sentumo, kiu sxajnas al
mi nedubebla, donis al ili avantagxon super la aliaj, pli timinde
armitaj bestoj, sed eble ni neniam scios tion. Ili rigardas nin kiel
ni rigardas la bestojn de niaj kampoj, kaj mi lernas el iliaj skribaj
kronikoj, ke aliaj maharaj rasoj mangxas homojn--ili tenas ilin en
grandaj gregoj, gxuste kiel ni tenas brutojn. Ili plej zorge bredas
la homojn, kaj kiam tiuj estas tute grasaj, ili mortigas ilin kaj
mangxas ilin."

Mi skutremis.

"Kial vi trovas gxin tiel terura, David?" demandis la maljunulo. "Ili
komprenas nin ne pli bone ol ni komprenas la pli malaltajn bestojn de
nia propra mondo. Mi trovis cxi tie tre erudiciajn diskutojn pri la
demando, cxu _gilakoj_, kiel ili nomas la homojn, havas ian rimedon
de komunikado. Unu verkanto asertas, ke ni ecx ne kapablas rezoni,
kaj ke cxiu nia ago estas mehxanisma aux instinkta. La reganta
raso de Pelucidaro, David, ankoraux ne lernis, ke la homoj
interkomunikigxas kaj rezonas. Cxar ni ne komunikigxas kiel ili, ili
ne kapablas kompreni, ke ni entute iel interkomprenigxas. Ni pri la
bestoj de nia propra mondo ne alie rezonas. Ili scias, ke la sagotoj
havas parolan lingvon, sed ili komprenas nek gxin nek kiel gxi
manifestigxas, cxar ili ne havas organojn de auxdado. Ili kredas, ke
la movigxo de la lipoj sola transportas la signifon. Ke la sagotoj
povas komunikigxi kun ni, tion ili ecx ne povas koncepti.

"Jes, David," li konkludis, "plenumi vian planon signifus murdi."

"Nu bone, se necesas, Perry," mi respondis, "mi farigxos murdisto."

Li igis min klarigi la planon denove kaj tre detale, kaj pro iu
kauxzo, kiu tiam ne estis klara al mi, li postulis tre precizan
priskribon de la apartamentoj kaj koridoroj, kiujn mi jxus esploris.

"Konsiderante, ke vi nepre intencas efektivigi vian frenezan planon,
David", li diris finfine, "mi demandas al mi, cxu ni eble ne povus
samtempe fari reale kaj dauxre utilan servon al la homaro de
Pelucidaro. Auxskultu, mi lernis multajn mirindajn aferojn el cxi tiu
arkivo de la maharoj. Por ke vi gxuste taksu mian planon, mi koncize
skizos la historion de tiu specio.

"Iam la maskloj estis cxiopovaj, sed antaux multaj epokoj la inoj
poiome igxis la mastroj. Dum la sekvantaj epokoj ne okazis
rimarkindaj sxangxoj cxe la mahara specio. Gxi dauxre progresis sub
la inteligenta kaj benoricxa regado de la damoj. La scienco progresis
per pasxegoj. Tio validas aparte pri la sciencoj, kiujn ni nomas
biologio kaj euxgeniko. Fine, iu sciencistino anoncis, ke sxi
eltrovis metodon por fekundigi ovojn kemie post ilia demeto--cxiuj
veraj reptiliojn, kiel vi scias, naskigxas el ovoj.

"Kio okazis? Tuj oni ne plu bezonis masklojn, cxar la specio ne plu
dependis de ili. Pasis pliaj epokoj gxis la nuntempo, en kiu ni
trovas specion, kiu konsistas nur el inoj. Sed jen la grava afero.
Nur unu mahara popolo tenas la sekreton pri tiu kemia formulo. Gxi
estas en la urbo Futra, kaj se mi ne serioze eraras, gxi trovigxas
laux mia jugxo bazita sur via priskribo de la keloj, kiujn vi
trapasis hodiaux, en la kelo de cxi tiu konstruajxo.

"Pro du kialoj ili forkasxas gxin kaj jxaluze gardas gxin. Unue, cxar
la vivo mem de la maharoj dependas de gxi, kaj due, cxar kiam gxi
estas publika proprajxo, kiel en la komenco, tiel multaj
eksperimentadis je gxi, ke la dangxero de trologxateco farigxis tre
serioza.

"David, se ni povus fugxi kaj samtempe kunporti kun ni tiun gravegan
sekreton, kian servon ni plenumus per tio por la homaro de
Pelucidaro!" La nura penso preskaux superfortis min. Ja estus ni la
duopo, kiuj metus la homojn de la interna mondo en ilian lauxrajtan
lokon inter la kreitajxoj. Nur la sagotoj barus ilian vojon al
absoluta supereco, kaj mi opiniis, ke preskaux certe la sagotoj
sxuldas sian tutan potencon al la pli granda inteligenteco de la
maharoj--mi ne povis kredi, ke tiuj gorilecaj bestoj intelekte
superas la pelucidaran homaron.

"Perry!" mi diris ekscitite, "Vi kaj mi savos tutan mondon! Kune, ni
gvidos la homajn gentojn el la mallumo de nescio en la lumon de
progreso kaj civilizo. Ni transportos ilin per unu pasxo el la
sxtonepoko en la dudekan jarcenton. La nura penso pri tio estas
absolute fabeleca."

"David," diris la maljunulo, "Mi kredas, ke Dio sendis nin cxi tien
gxuste por tiu celo--estos la laboro de mia vivo instrui al ili Lian
mesagxon--konduki ilin al la lumo de Lia indulgo, dum ni edukos
iliajn korojn kaj manojn por vivo en kulturo kaj civilizo."

"Vi pravas, Perry," mi diris, "kaj dum vi instruos ilin pregxi, mi
instruos ilin batali, kaj kune ni kreos rason de homoj, kiu
honorindigos nin ambaux."

Gak eniris la apartamenton kelkajn minutojn antaux la fino de nia
interparolo, kaj nun li volis scii la kialon de nia ekscitigxo. Perry
opiniis prudente, ke ni ne tro rakontu al li, do mi klarigis nur, ke
mi havas planon por fugxi. Post kiam mi skizis gxin al li, li sxajnis
tiel sxokita kiel antauxe Perry, sed pro alia kialo. La Vilulo
pripensis nur nian hororigan sorton okaze de eventuala eltrovo; sed
finfine mi persvadis lin akcepti mian planon kiel la solan
realigeblan, kaj kiam mi certigis lin, ke mi transprenos la plenan
respondecon pri gxi, se oni kaptos nin, li donis sian heziteman
jeson.


Subnotoj

[13] alterna nomo de jxurasia epoko.

[14] tre malhela kaj morna, kiel en la mita lando priskribita de
Homero kiel loko de eterna mallumo.




6-a cxapitro

KOMENCO DE HORORO


En Pelucidaro unu tempo tauxgas kiel alia. Ne estis nokto, kiu vualu
nian entreprenotan fugxon. Necesis cxion fari en plena taglumo--cxion
krom la laboro, kiun ni devis fari en la apartamento sub la
konstruajxo. Do ni decidis elprovi nian planon tuj, por ke la
maharoj, kiuj devis ebligi gxin, ne vekigxu, antaux ol mi atingos
ilin; sed seniluziigxo trafis nin jam survoje al la subaj
elkavigitejoj, cxar tuj kiam ni atingis la cxefan etagxon de la
konstruajxo, ni renkontis hastantajn arojn de sklavoj, kiujn forta
sagota gardistaro pelkurigis el la konstruajxo al la avenuo.

Aliaj sagotoj sagis tien kaj aliloken por sercxi aliajn sklavojn, kaj
tuj kiam ni aperis, oni alsaltis nin kaj sxovis nin en la vicon de
marsxantaj homoj.

Nek la kialon nek la celon de la gxenerala eliro ni konis, sed iom
poste disvastigxis tra la vicoj de kaptitoj onidiro, ke oni rekaptis
du forkurintajn sklavojn, viron kaj virinon, kaj ke ni marsxas al la
loko, kie ni vidos ilian punon, cxar la viro mortigis sagoton el la
tacxmento, kiu cxasis kaj rekaptis ilin.

Je tiu sciigo mia koro eksaltis en mian gorgxon, cxar mi certis, ke
la du kaptitoj devenas el tiu grupo, kiu forfugxis en la senluma
groto kun Hugxa la Ruza, kaj ke Dian estas la virino. Gak tion
kredis, kaj ankaux Perry.

"Cxu ni ne povas fari ion ajn por savi sxin?" mi demandis al Gak.

"Nenion", li respondis.

Tra la homplena avenuo ni marsxis, kaj dum tio la gardistoj traktis
nin per neordinara krueleco, kvazaux ankaux ni estus implikitaj en la
murdo de ilia kompano. Oni intencis fari el la okazo lecionon al la
aliaj sklavoj pri la dangxero kaj vaneco de cxia provo fugxi, kaj pri
la nepra morto, kiu trafas murdinton de supera estajxo, kaj mi
supozas, ke pro tio la sagotoj sentis sin plene rajtigitaj fari la
tutan procedon kiel eble plej malkomforta kaj dolora al ni.

Ili pikis nin per siaj lancoj kaj batis nin per siaj hakiletoj pro la
plej malgrandaj provokoj kaj ecx neprovokite. Ni travivis tre
malagrablan duonhoron, gxis oni fine pelis nin tra malalta enirejo en
grandegan konstruajxon, kies mezon okupis granda areno. Benkoj
cxirkauxis tiun liberan spacon je tri flankoj, kaj je la kvara
trovigxis amasoj da grandaj rokegoj sur deklivo, kiu altigxis de la
antauxo supren gxis la tegmento.

Komence, mi ne povis konstati la celon de tiu rokamasego, krom eble
prezenti rustikan kaj pitoreskan fonon por la scenoj prezentotaj en
la areno antaux gxi, sed baldaux poste, kiam la lignaj benkoj
preskaux jam plenis de sklavoj kaj sagotoj, mi ekvidis la uzmanieron
de la rokegoj, cxar tiam la maharoj komencis vice enpasxi la
konstruajxon.

Ili marsxis rekte trans la arenon al la rokoj cxe la alia flanko, kie
ili elvastigis siajn vespertajn flugilojn kaj suprensxvebis trans la
altan muron cxirkaux la areno kaj faris sin komfortaj sur la rokegoj.
Ili estis do la rezervitaj, logxiaj segxoj por la regantaro.

La rampuloj trovis la nesxlifitan suprajxon de granda roko tiel
komforta, kiel ni la molecon de remburita braksegxo. Tie ili pigre
kusxis, palpebrumante per siaj hidaj okuloj kaj sendube
interparolante en sia lingvo de la sesa sentumo kaj kvara dimensio.

Unuafoje mi vidis ilian regxinon. Sxi malsimilis al la aliaj per
neniu trajto, kiun miaj Teraj okuloj povis percepti, cxar cxiuj
maharoj fakte aspektas identaj al mi, sed sxi transiris la arenon
nur, post kiam sxiaj regnaninoj jam okupis lokon, antauxirite de
dudek grandegaj sagotoj, la plej grandaj, kiujn mi iam vidis, dum cxe
sxiaj flankoj anaspasxis po unu granda tipdaro, kaj postiris sxin
dudek pliaj sagotaj gardistoj.

Cxe la bariero, la sagotoj suprengrimpis la apikajxon per vere
simieca lerto, dum malantaux ili la aroganta regxino sxvebis alten
per la flugiloj, kun siaj du timindaj drakoj ambauxflanke, kaj
sternis sin sur la plej granda rokego el cxiuj, precize en la mezo de
tiu amfiteatra flanko rezervita por la dominanta raso. Tie sxi
ekkauxris, tiu regxino plej malbela kaj neinteresa, kvankam sendube
tute konvinkita pri sia beleco kaj die donita regorajto, same kiel la
plej fiera monarko de la ekstera mondo.

Kaj tiam komencigxis la muziko--muziko sensona! La maharoj ne povas
auxdi, do la tamburoj kaj fifroj kaj trumpetoj de Teraj orkestroj
estas al ili nekonataj. La "orkestro" konsistas el pli ol dudek
maharoj. Ili marsxis en vico al la centro de la areno, kie la
estajxoj sur la rokoj povis spekti ilin, kaj tie ili ludis dekkvin
aux dudek minutojn.

Ilia tekniko konsistis el vostosvingado kaj kapomovado laux regula
sinsekvo de mezuritaj movigxoj, kio rezultigis kadencon sxajne same
placxan al maharaj okuloj kiel la kadenco de nia instrumenta muziko
al niaj oreloj. Foje la tuta muzikistaro samtempe faris egalmezurajn
pasxojn al unu flanko aux al la alia, aux malantauxen aux
antauxen--cxio cxi impresis min kiel nekomprenebla ridindajxo, sed
post la unua muzikajxo la maharoj sur la rokoj montris la unuajn
signojn de entuziasmo, kiujn mi vidis cxe la reganta raso de
Pelucidaro. Ili svingis siajn grandajn flugilojn supren-malsupren kaj
batis siajn rokajn sidlokojn per la potencaj vostoj, gxis la tero
tremis. Tiam la muzikistoj ekludis alian muzikajxon, kaj denove regis
tomba silento. En unu rilato la mahara muziko estas belega--se la
ludata muzikajxo ne placxas, oni devas nur fermi la okulojn.

Fine, elcxerpinte sian repertuaron, la muzikistoj ekflugis en la
aeron kaj ekkusxis sur la rokoj super kaj malantaux la regxino. Tiam
komencigxiis la cxefa tagorda punkto. Kelkaj sagotaj gardistoj sxovis
viron kaj virinon en la arenon. Spite miajn antauxtimojn, mi
klinigxis antauxen el mia segxo por ekzameni la virinon, esperante,
ke sxi estu iu alia ol Dian la Bela. Sxia dorso estis turnita al mi
dum iom da tempo, kaj la granda korvonigra haramaso, kiun mi vidis,
plenigis min per timosento.

Baldaux oni malfermis pordon sur unu flanko de la arena muro por
enlasi grandan, hirtan, tauxrosimilan beston.

"Gxi estas granda bovo," flustris Perry ekscitite. "Tiaj bestoj
vagadis kun la kaverna urso kaj la mamuto sur la ekstera mondo en iu
praepoko. Ni vojagxis milionon da jaroj malantauxen, David, al la
infanagxo de planedo--cxu ne mirinde?"

Sed mi vidis nur la nigran hararon de la duone nuda virino, kaj mia
koro cxesis bati pro la obtuza mizero, kiun mi eksentis vidante sxin,
kaj en tiu momento ne interesis min la mirindajxoj de la natura
historio. Se ne kunestus Gak kaj Perry, mi saltus sur la plankon de
la areno por dividi la sorton de tiu senpreza trezoro el la
sxtonepoko.

Kiam eliris la bovego--_dago_ gxi nomigxis en Pelucidaro--oni jxetis
du lancojn en la arenon antaux la piedojn de la kaptitoj. Sxajnis al
mi, ke blovtubo por faboj tiel efikus kiel tiuj mizeraj armiloj
kontraux la kolosa monstro.

Dum la besto proksimigxis al la duopo, mugxante kaj stampfante per la
potenco de multaj Teraj virbovoj, apertigxis rekte sub ni alia pordo,
el kiu nun eliris la plej terura mugxo, kiu iam trafis miajn
ofenditajn orelojn. En la komenco mi ne povis vidi la beston, kiu
eligis tiun lauxtan defion, sed la sonego igis la du viktimojn subite
turnigxi, kaj jen mi vidis la vizagxon de la junulino--ne estis Dian!
Mi preskaux ploris pro faciligxo.

Kaj nun, dum ili ambaux staris sxtonigxintaj pro timego, mi vidis la
farinton de tiu korpremiga sono silente sxteliri al loko, kie mi
povis gxin vidi. Estis grandega tigro--de tia speco, kiu cxasis la
grandajn bovojn tra la pragxangaloj dum la junagxo de nia mondo. Laux
la formo kaj eksteraj markoj gxi ne malsimilis al la plej noblaj
bengalaj tigroj de nia propra mondo, sed kiom gxiaj dimensioj
gigantis, tiom gxiaj koloroj imponis. La brilega flavo preskaux
stridis, gxia blanko estis lanuga, gxia nigro glimis kiel la plej
bona antracito, kaj gxia felo estis longa kaj hirta kiel tiu de monta
kapro. Neniu povus nei la belegon de tiu besto, sed same kiel cxio
sur Pelucidaro pli grandas kaj pli intense buntas, tiel ankaux pli
intensa estis gxia feroca tenigxo. Ne nur unuopaj anoj de tiu specio
cxasas homojn--cxiuj estas homcxasantoj. Sed ili ne limigas sian
furagxadon al homoj. Cxiajn bestojn kaj fisxojn de Pelucidaro ili
mangxas kun avido cxe siaj konstantaj penadoj nutri siajn potencajn
muskolojn.

Cxe unu flanko de la mortkondamnita paro la dago mugxis kaj
antauxenpasxis, kaj cxe la alia flanko la angorinspira _tarago_
sxtele proksimigxis al ili kun malfermita fauxko kaj salivgutantaj
dentegoj.

La viro ekkaptis la lancojn kaj transdonis unu al la virino. Auxdinte
la mugxadon de la tigro, la tauxro ekhurlis per rabia furiozeco.
Neniam en mia vivo mi auxdis tiel inferan bruegon kiel faris la du
bestegoj, kaj pripensu, ke gxi restis neauxdebla al la fiaj rampuloj,
pro kies distro oni okazigis la spektaklon!

Nun la dago kuratakis de unu flanko, kaj la tarago de la alia. La du
nanoj starantaj meze sxajnis tuj pereontaj, sed gxuste kiam la
brutacxoj atingis ilin, la viro ekkaptis la brakon de sia kompanino,
kaj kune ili saltis flanken, dum la furiozaj kreitajxoj trafis unu la
alian kiel koliziantaj lokomotivoj.

Sekvis batalego, kies senintermita kaj timinda feroco transcendas la
eblojn de imagado kaj priskribado. Ree kaj ree la enorma tauxro
jxetis la kolosan tigron alten en la aeron, sed kiam la katego
frapigxis al la tero, gxi cxiufoje rekuris al la lukto kun energio
sxajne ne reduktita kaj kun videble pli forta kolero.

Dum kelka tempo la geviroj penadis nur resti for de la du bestegoj,
sed fine mi vidis ilin disigxi. Ambaux sxtele pasxis al po unu el la
luktantoj. Nun la tigro estis sur la largxa dorso de la tauxro,
krocxite al la granda kolo per la tenajlaj dentegoj kaj dissxirante
la dikan hauxton en striojn kaj pecojn per siaj longaj kaj fortikaj
ungegoj.

Dum momento la tauxro staris mugxante kaj tremante pro doloro kaj
rabio, kun la fendohufoj vaste elmetitaj, dum gxi vigle vipis per la
vosto de flanko al flanko, sed tuj poste, en freneza orgio de
saltado, gxi kuregis tra la areno en furioza provo dejxeti sian
sxirantan rajdanton. Nur kun peno la virino sukcesis eviti la unuan
impeton de la vundita besto.

Cxiuj gxiaj penoj por defaligi la tigron sxajnis vanaj, gxis gxi en
sia malespero jxetis sin mem teren kaj cxirkauxruligxis plurfoje. Nur
mallonga tia traktado tiel konsternis la tigron, forprenante de gxi
la spiron, kiel mi supozas, ke gxi perdis sian alkrocxigxon, kaj tuj
poste la granda dago katrapide levigxis kaj profundigis siajn
kornegojn en la ventron de la tarago, najlante gxin al la grundo de
la areno.

La granda kato ungegis la hirtan kapon, gxis la okuloj kaj oreloj
estis desxiritaj kaj restis nur kelkaj rubandoj de trasxirita
sanganta karno sur la kranio. Dum gxi spiteme traeltenis la aflikton
de tiu doloriga puno, la dago staris senmova, fiksante sian
malamikon, kaj gxuste tiumomente alsaltis la viro, kiu jam vidis, ke
la blinda tauxro estos la malpli dangxera malamiko, kaj trapusxis la
lancon en la koron de la tarago.

Kiam cxesis la feroca ungorastado de tiu besto, la tauxro levis sian
sangantan, nevidpovan kapon, kaj kun kolera mugxo ekkuris trans la
arenon. Per grandaj saltoj gxi alvenis rekte al la arena muro sub
niaj sidlokoj, kaj tuj poste unu el liaj saltegoj hazarde portis lin
trans la barieron en la mezon de la sklavoj kaj sagotoj tuj antaux
ni. Svingante siajn sangajn kornojn de flanko al flanko, la besto
falcxis tra la homamaso, rekte supren en nia direkto. Antaux li,
sklavoj kaj gorilohomoj interluktis en la stampedo por eskapi la
mortdangxeran agoniadon de la estajxo, cxar vere furioza estis la
atako.

Forgesinte nin, la gardistoj aligxis al la amaskurado al la elirejoj,
kiuj multnombraj brecxis la muron de la amfiteatro malantaux ni.
Perry, Gak kaj mi estis apartigitaj dum la kaoso, kiu regis en la
momentoj, post kiam la besto supersaltis la muron de la areno, kaj
kiam cxiu celis savi nur sian propran hauxton.

Mi kuris dekstren, preterpasante kelkajn elirejojn obstrukcitajn de
la timfrenezigita homamaso, kiu interbatalis por eskapi. Deruligxis
sceno, kvazaux tuta aro de dagoj atakus ilin, anstataux unusola
blinda, mortanta besto, sed tiel efikas paniko de homamaso.




7-a cxapitro

LIBERIGxO


Kurinte el la trajektorio de la besto, mi cxesis timi gxin, sed same
tiel rapide ekkaptis min alia emocio--espero pri fugxo, kiun la
demoralizita stato de la gardistaro tiumomente ebligis.

Mi pensis pri Perry, kaj se mi ne esperus, ke liberigxinte mi povos
pli bone akceli ankaux lian liberigxon, mi tuj pelus el mia kapo
cxiujn pensojn pri fugxo. Sed okazis, ke mi hastis dekstren cxe la
sercxado de elirejo, al kiu ne kuris sagotoj, kaj fine mi trovis
tian--malaltan kaj stretan aperturon, kiu kondukis en obskuran
koridoron.

Sen primediti la eblajn konsekvencojn, mi pafis min en la ombrojn de
la tunelo, palpsercxante mian vojon en la senlumeco tra kelka
distanco. La rumorado de la amfiteatro pli kaj pli dampigxis, gxis
post iom da tempo regis silento kiel en tombo. Iom da malintensa lumo
filtrigxis tra ventumaj kaj lumigaj tuboj lokitaj je regulaj
intervaloj, sed gxi apenaux suficxis por doni al miaj homaj okuloj
iom da vidkapablo en la mallumo, do mi devis movigxi tre singarde,
palpsercxante mian vojon unu pasxon post la alia, tusxante per unu
mano la muron je mia flanko.

Iom poste, la lumo fortigxis, kaj je mia gxojo mi trovis post momento
suprenirantan sxtuparon, cxe kies supro la helega lumo de la tagmeza
suno brilis tra aperturo cxe la tersurfaco.

Singarde mi grimpis la sxtupojn supren al la fino de la tunelo, kaj
tie mi skoltis, vidante la vastan ebenajxon de Futra antaux mi. La
multnombraj altaj turoj el granito, kiuj markis la diversajn
enirejojn de la subtera urbo, situis cxiuj antaux mi--dorse de mi la
ebenajxo etendigxis plata kaj sentrajta gxis la proksimaj
antauxmontetoj. Mi do atingis la tersuprajxon cxe la rando de la
urbo, kaj miaj fugxperspektivoj sxajnis multe pli helaj.

Unue mi havis la impulson atendi la noktigxon, antaux ol provi
transiri la ebenajxon--tiel profunde radikitaj estas la
penskutimoj--sed subite mi rememoris la eterne tagmezan ardon, al kiu
la tuta Pelucidaro estas elmetita, kaj kun rideto mi faris unuan
pasxon antauxen en la taglumon.

Gxistalie altkreska herbo kovras la ebenajxon de Futra--la splende
floranta herbo de la interna mondo, cxe kiu cxiun herberan pinton
ornamas eta, kvinpetala floreto--brilaj diverskoloraj steletoj, kiuj
glimis inter la verdaj folioj, donacante al tiu stranga, sed bela
pejzagxo siaspecan cxarmon.

Sed la sola vidajxo, kiu allogis min en tiu momento, estis la foraj
montetoj, al kiuj mi volis fugxi, do mi rapidis antauxen, tretante en
mia hasto la miriadajn belajxojn subpiede. Perry diras, ke la
gravitoforto malpli grandas sur la suprajxo de la interna mondo ol
sur la ekstera. Li klarigis al mi unufoje la tuton, sed mi neniam tre
brile komprenis tiajxojn, do mi forgesis la plejmulton. Laux mia
memoro, la diferencon kauxzas iugrade la kontrauxaltiro de tiu parto
de la terkrusto, kiu situas tuj super la loko sur Pelucidaro, pri kiu
temas. Nu, cxu klarigite cxu ne klarigite, cxiam sxajnis al mi, ke en
Pelucidaro mi movigxas pli rapide kaj pli lertmove ol sur la ekstera
surfaco--oni pasxis tie kun ia aereca legxero, kiu estis tre agrabla,
kaj oni sentis ian malligitecon de sia korpo kompareblan nur kun tio,
kion oni foje spertas en songxoj.

Kaj cxi-foje, transirante la florumitan ebenajxon de Futra, mi
sxajnis flugi, kvankam kiugrade atribui tion al sugestio devenanta de
Perry kaj kiugrade al la realo, mi ne scias. Ju pli mi pensis pri
Perry, des malpli mi gxuis mian jxus akiritan liberecon. Por mi ne
povis esti libereco en Pelucidaro, se ne ankaux la maljunulo havis
gxin, kaj nur la espero iel trovi rimedon por liberigi lin, detenis
min de reiro al Futra.

Gxuste kiumaniere helpi al Perry, tion mi apenaux kapablis imagi, sed
mi esperis, ke iuj hazarde bonaj cirkonstancoj solvos la problemon
por mi. Evidente, tamen, nur miraklo povus helpi al mi, cxar kian
prodajxon mi, nuda kaj nearmita, plenumu en tiu stranga mondo? Mi ecx
dubis, cxu mi povos retrovi la vojon al Futra post la alveno al loko,
de kie mi ne plu povos vidi la ebenajxon, kaj ecx se tio eblus, kian
helpon mi donu al Perry, vaginte plejeble grandan distancon?

La situacio aspektis des pli senespera, ju pli mi ekzamenis gxin, sed
kun senceda persisto mi dauxrigis la vojon al la antauxmontetoj.
Malantaux mi aperis neniu signo pri postsekvo kaj antaux mi mi vidis
neniun vivajxon. Mi movigxis kvazaux tra mortinta kaj forgesita
mondo.

Mi tute ne scias, kompeneble, kiom da tempo mi bezonis por atingi la
randon de la ebenajxo, sed finfine mi envagis la montetojn, tra kiuj
mi lauxiris belan kanjoneton supren al la montoj. Flanke de mi
petolis ride murmuranta rojo, brue hastanta al la silenta maro. En
gxiaj plej kvietaj malrapidejoj mi ekvidis multajn fisxetojn, kiuj
pezis laux mia takso kvar aux kvin funtojn[15]. Laux la aspekto,
kvankam ne laux grandeco kaj koloro, ili similis al la balenoj de
niaj propraj maroj. Gvatante ilian nagxan kaprioladon, mi eltrovis ne
nur, ke ili mamnutras siajn idojn, sed ankaux, ke ili fojfoje aliras
la akvosuprajxon kaj por spiri kaj por mangxi iujn herbojn kaj iun
kuriozan skarlatan likenon, kiu kreskis sur la rokoj tuj super la
akvonivelo.

Tiu lasta kutimo donis al mi la okazon, kiun mi avidis--kapti unu
tian plantomangxantan cetacon, kiel Perry nomis ilin, kaj prepari
tiel bonan mangxon kiel oni povas el nekuirita varmsanga fisxo; sed
intertempe mi kutimigxis nutri min per mangxajxo en ties natura
stato, cxe kio mi tamen obstinis ellasi la okulojn kaj intestojn, kio
siatempe tre amuzis Gak, al kiu mi cxiam donacis tiujn frandajxojn.

Kauxrante borde de la rojo, mi atendis, gxis unu tia eteta purpura
baleno elmergigxis por mangxeti je la longaj herboj pendantaj super
la akvo, kaj tiam, kiel predobesto, kiu la homo efektive estas, mi
ekkaptis per unu salto mian viktimon, je kiu mi ekkvietigis mian
malsaton, dum gxi ankoraux vivplene tordigxis por fugxi.

Poste, mi trinkis el la kristala akvo, kaj, lavinte la manojn kaj
vizagxon, mi fugxis plu. Super la fonto de la rojo mi devis grimpi
tra kruda tereno gxis la pinto de longa montokresto. Antaux tio, mi
jam sekvis krutan deklivon gxis la bordo de serena interna maro, sur
kies trankvila suprajxo sternigxis pluraj belaj insuloj.

La pejzagxo estis pli ol cxarma, kaj, vidante nek beston nek homon,
kiu povus minaci mian nove gajnitan liberecon, mi glitis de sur la
krutajxo, kaj duone glitante, duone falante, mi faligis min en la
ravan valon, kies nura aspekto sxajnis promesi azilejon de paco kaj
sekureco.

Sur la milde dekliva plagxo, sur kiu mi migris, kusxis dissemite
multaj drolformaj, koloraj konkoj, el kiu kelkaj estis vakaj, dum
abundo da aliaj ankoraux enhavis moluskojn tiel variajn kiel cxiujn,
kiuj iam pasigis sian inertan vivon cxe la senbruaj bordoj de la
pramaroj de la ekstera terkrusto. Dum mi marsxis, mi ne povis ne
kompari min kun la unua viro de tiu alia mondo, cxar tiel absoluta
estis la soleco, kiu cxirkauxis min, kaj tiel praepokaj kaj
netusxitaj estis la virgaj mirindajxoj kaj belajxoj de la adoleska
naturo. Mi min sentis dua Adamo, migranta solece tra infanagxa mondo,
sercxante mian Evan, kaj dum mi tion pensis, sxvebis en mia imago la
ravaj konturoj de sxia perfekta vizagxo kun abundo da belegaj, nigraj
haroj super gxi.

Dum mi marsxis, miaj okuloj rigardis suben sur la plagxon, tiel ke mi
jam tre proksimis, kiam mi ekvidis la aferon, kiu frakasis mian belan
revon pri soleco, sekureco, sereno kaj praepoka memsuficxo. Temis pri
elkavigita arbotrunko tirita sur la sablon, en kies fundo kusxis
kruda remilo.

Mi ankoraux trovigxis en stato de forta sxoko je la konsciigxo pri
sendube ebla nova dangxero, kiam mi auxdis klaketadon de lozaj
sxtonoj el la direkto de la krutajxo, kaj, turninte miajn okulojn, mi
vidis la produktinton de la bruo, grandan kuprokoloran viron, kiu
rapide alkuris min.

Lia rapidego estis per si mem suficxe minaca, tiel, ke tute ne
necesis vidi la aldonajn pruvojn: la lancon en lia mano kaj la
koleron en lia vizagxo. Ecx sen ili, mi konsciis pri mia
endangxerigita situacio, sed kien fugxi--tio estis la multepeza
problemo.

Tiu ulo tiel fulmrapidis, ke sxajnis neeble forkuri de li sur la
plagxo. Restis do nur unu alia ebleco--la rustika kanoto--kaj en
hasto egala al lia mi pusxis gxin en la maron, kaj kiam gxi ekflosis,
mi donis al gxi lastan sxovon kaj enpasxis gxin cxe la pinto.

La posedanto de la primitiva boato vocxigis krion de furiozo, kaj unu
momenton poste lia sxtonpinta lanco skrapis mian sxultron kaj
enprofundigxis en la lignon de la pirogo. Mi ekkaptis la remilon kaj
en febra hasto urgxis la pezmovan, sxanceligxantan boateton sur la
suprajxon de la maro.

Unu transsxultra rigardo evidentigis al mi, ke la kuprulo jam
plongxis en la akvon kaj rapide postnagxis en persekuto. Liaj fortaj
nagxtiroj minacis postnelonge alvenigi lin, cxar mi faris nur
testudan progreson en tiu nekonata boato, kiu ekveturis en cxiu
direkto, krom en la de mi celita, pro kio mi disipis duonon de mia
energio, returnante gxian grandan pruon al la gxusta veturdirekto.

Mi veturis jam proksimume cent jardojn, kiam evidentigxis, ke la
postcxasanto kaptos la randon de la pirogo post kelkaj nagxtiroj. En
furioza malespero mi ekluktis kontraux tiu prototipo de cxiuj
remiloj, urgxe penante eskapi, sed cxiam ankoraux proksimigxis la
kupra giganto.

Jam li etendis manon al la pirogo, kiam mi vidis mincan kaj sinuan
korpon sagi el la subaj profundajxoj. Ankaux la viro vidis gxin, kaj
la mieno de hororo, kiu ekregis lian vizagxon, donis al mi certecon,
ke mi ne plu devos timi lin, cxar lia vizagxesprimo montris timon pri
certa morto.

Poste, lin cxirkauxvolvis la sxlimaj faldegoj de hida monstro el la
praprofundo--giganta marserpentego kun elstarantaj dentegoj kaj
elpafigxema dupinta lango, kun ostecaj protuberancoj sur la kapo kaj
nazo, kiuj estis fortikaj kornetoj.

Rigardante tiun lukton je vivo aux morto, mia rigardo trafis la
okulojn de la kondamito, kaj mi preskaux certis percepti en ili
esprimon de malespera petego. Cxu jes cxu ne, min subite trainundis
profunda kompato al la malfelicxulo. Li ja estis mia homfrato, kaj la
fakto, ke li kun plezuro estus mortiginta min, se min kaptinta,
forvaporigxis el mia kapo, fronte al lia ekstrema minacateco.

Nekonscie, mi jam cxesis remi, kiam la serpento sxvebis supren por
ataki mian persekutanton, do la pirogo ankoraux flosis apud ili
ambaux. La monstro sxajnis nur ludi kun la viktimo, antaux ol
malfermi siajn timindajn makzelojn kaj ekkapti lin kaj treni lin al
sia domicilo en la obskura profundo por lin mangxi. La granda
serpenta korpo volvigxis kaj malvolvigxis cxirkaux sia predo. La
malignaj plenapertaj makzeloj klakfermigxis antaux la vizagxo de la
viktimo. La dupinta lango fulmis sur la kupran hauxton kaj resaltis.

La grandulo noble batalis por sia vivo, batante per sia sxtona hakilo
kontraux la osteca kiraso, kiu kovris tiun forpusxan korpegon, sed li
ne pli vundis gxin ol per simplaj manaj batoj.

Fine, mi ne plu povis elteni la inertan sidadon, dum tiu maligna
rampulo trenis homan fraton al fia morto. Enpikita en la pruo de la
pirogo estis la lanco jxetita kontraux mi de tiu, kiun savi mi subite
deziris. Per tirego mi elsxiris gxin, kaj, ekstarante sur la voblema
trunko, mi trapusxis gxin per la tuta forto de miaj du brakoj inter
la algapantajn makzelojn de la hidrofidio[16].

Lauxte siblante, la bestego delasis de sia predo kaj atakis min, sed
la lanco, krocxita en gxia gorgxo, vanigis gxian provon kapti min,
kvankam gxi preskaux renversis la pirogon per sia furioza strebo
atingi min.


Subnotoj

[15] 1 funto = 0,453 kg.

[16] prabesto-specio.




8-a cxapitro

LA TEMPLO DE LA MAHAROJ


La indigxeno, sxajne nevundita, rapide grimpis en la pirogon kaj,
tenante la lancon kun mi, helpis forteni la furiozan estajxon. Nun la
sango el la vundita rampulo rugxigis la akvon cxirkaux ni, kaj
baldaux gxia debiligxo en la lukto evidentigis, ke mi morte vundis
gxin. Fine, gxiaj klopodoj por atingi nin tute cxesis, kaj post
kelkaj konvulsioj gxi turnigxis sur la dorson, sxtone morta.

Jen trairis mian kapon la subita ekpripenso pri la situacio, en kiun
mi venigis min. Mia plua sorto estis plene je la dispozicio de la
sovagxulo, kies pirogon mi sxtelis. Ankoraux tenante la lancon, mi
rigardis en lian vizagxon kaj trovis, ke li absorbite pristudas min.
Tiel ni staris dum pluraj minutoj, fikstenante ambaux la armilon, dum
ni gapis per stulta miro unu la alian.

Mi ne scias, kio trakuris lian kapon, sed mian trakuris nur unu
demando: kiom da tempo, gxis la ulo rekomencos la atakon.

Fine li alparolis min, sed en lingvo nekonata al mi. Mi balancis mian
kapon por signali nescion de lia lingvo, samtempe alparolante lin per
la jxargonacxo, kiun la sagotoj uzas por interparoli kun la homaj
sklavoj de la maharoj.

Je mia gxojo, li komprenis min kaj respondis per la sama jxargono.

"Kial vi tenas mian lancon?" li demandis.

"Por ke vi ne trapiku min per gxi," mi respondis.

"Tion mi ne farus," li diris, "cxar vi jxus savis mian vivon," kaj
tion dirinte li forprenis la manojn de la lanco kaj ekkauxris sur la
fundo de la pirogo.

"Kiu vi estas," li demandis plu, "kaj el kiu lando vi venis?"

Ankaux mi sidigxis, metante la lancon inter nin, kaj provis klarigi,
kiel mi venis al Pelucidaro kaj de kie, sed estis por li tiom neeble
kompreni aux kredi la kuriozan historion, kiun mi rakontis al li,
kiom versxajne por vi kredi je la ekzisto de la interna mondo.

Sxajnis al li tute ridinda la imago, ke malproksime sub liaj piedoj
ekzistus alia mondo, logxata de homoj similaj al li mem, kaj ju pli
li primeditis tion, des pli lauxte li ridis. Sed tiel cxiam estis.
Tio, kion nia povra, limigita mondosperto neniam inkluzivis, tio
kvazaux ne povas esti--niaj nesenlimaj mensoj povas kompreni nur
tion, kio ekzistas laux la kondicxoj, kiujn ni trovas cxirkaux ni,
sur la eksterajxo de sensignifa polvereto, kiu iras sian vojon inter
la rokoj de la universo--la buleto de malseka grundo, kiun ni tiel
fiere nomas la Mondo.

Mi do rezignis pri tio kaj pridemandis lin pri li mem. Li diris, ke
li estas mezopo kaj nomigxas Jxa.

"Kiu estas la mezopoj?" mi demandis. "Kie ili vivas?"

Li mirigite rigardis min.

"Mi preskaux povas kredi, ke vi estas el alia mondo," li diris, "cxar
kiu pelucidarano povus estis tiel nescia! La mezopoj vivas sur la
maraj insuloj. Mi almenaux neniam auxdis pri mezopo, kiu vivas
aliloke, kaj sur la insuloj vivas nur mezopoj, kvankam povus esti
tute alie en aliaj, foraj landoj. Mi ne scias. Almenaux estas tiel,
ke en cxi tiu maro kaj en la proksimaj, nur homoj de mia gento logxas
sur la insuloj.

"Ni estas fisxkaptantoj, kvankam ni ankaux bone cxasas. Ni ofte iras
al la cxeftero por sercxi cxasbestojn, cxar ili maloftas sur cxiuj
insuloj, krom la grandaj. Ni estas ankaux militistoj," li aldonis
fiere. "Ecx la sagotoj de la maharoj timas nin. Iam, kiam Pelucidaro
estis juna, la sagotoj sxatis kapti kaj sklavigi nin, kiel la aliajn
homojn de Pelucidaro. Tiel jam delonge rerakontas patroj al filoj.
Sed ni batalis tiel furioze kaj mortigis tiom da maharoj en iliaj
propraj urboj, ke ili fine lernis, ke pli prudente estus ne gxeni
nin, kaj ankoraux pli poste venis tempo, kiam la maharoj estis tro
pigraj ecx por kapti por si mem fisxojn, krom por distrigxi, kaj tiam
ni farigxis por ili utilaj provizantoj de bezonajxoj, kaj sekve
estigxis paco inter la rasoj. Nun ili donas al ni aferojn, kiujn ni
ne kapablas produkti, kontraux la fisxoj, kiujn ni kaptas, kaj tiel
la maharoj vivas en paco kun la mezopoj.

"La grandeguloj ecx venis al niaj insuloj. Tie, for de la avidaj
rigardoj de iliaj propraj sagotoj, ili praktikas siajn religiajn
ritojn en la temploj, kiujn ili kun nia helpo konstruis tie. Se vi
eklogxos cxe ni, vi sendube vidos, kiajn ritojn ili havas, vere
strangajn, kaj terure malfelicxajn por la kompatindaj sklavoj, kiujn
ili alportas por partopreni en ili."

Dum Jxa parolis, mi havis bonegan okazon por pli precize ekzameni
lin. Li estis giganta ulo, kiu altis laux mia takso ses futojn kaj
ses aux sep colojn, belforma kaj kun kupre rugxa hauxtkoloro ne multe
alia ol tiu de niaj nordamerikaj indianoj, kaj ankaux liaj trajtoj
similis al iliaj. Li havis aglan nazon, kian oni trovas cxe multaj
anoj de la pli altaj triboj, elstarantajn vangostojn kaj nigrajn
harojn kaj okulojn, sed liaj lipoj kaj busxo estis pli belformaj.
Entute, Jxa estis impona kaj bela, kaj belparola ecx en la mizera
helpa jxargono, kiun ni devis uzi.

Dum nia interparolo, Jxa prenis la remilon kaj remis la pirogon per
viglaj tiroj antauxen al granda insulo, kiu situis proksimume duonan
mejlon for de la cxeftero. Lia lerta manovrado de la kruda kaj
malfacila boato elvokis mian plej profundan admiron, cxar nelonge
antauxe mi mem manovris gxin tiel fiaske.

Ektusxinte la belan, ebenan plagxon, Jxa elsaltis, kaj mi sekvis lin.
Kune ni trenis la pirogon suficxe for inter la arbustojn, kiuj
kreskis post la sablo.

"Necesas kasxi la pirogojn," Jxa klarigis, "cxar la mezopoj de Luana
konstante militas kontraux ni kaj sxtelus ilin, se ili trovus ilin."
Li montris per la kapo al insulo pli fora en la maro, tiel dista, ke
gxi sxajnis nura nebulajxo pendanta en la malproksima cxielo. La
suprenira kurbigxo de la surfaco de Pelucidaro konstante malkasxis al
la okuloj de homo de la ekstera Tero nekredeblajxojn. Vidi la teron
kaj akvon kurbigxi supren en la malproksimo, gxis gxi sxajnis
kurbigxi al la rigardanto, fandigxante poste kun la fora cxielo.
Percepti la marojn kaj montojn pendi super la kapo postulis tiel
plenan inversigxon de la sentuma kaj rezona fakultoj, ke oni preskaux
nur gapmiris.

Kasxinte la pirogon, Jxa tuj sin jxetis en la gxangalon, kaj baldaux
venis sur stretan, sed klare videblan padon, kiu serpentumis tien kaj
reen, kiel la vojoj de cxiuj primitivaj gentoj, sed kiel mi poste
konstatis, unu strangajxo distingas ilin disde cxiuj aliaj, kiujn mi
iam ajn vidis, cxu ene de la Tero cxu sur gxi.

Cxiufoje la pado iradis, videbla kaj neta kaj bone eltretita, gxis
abrupte gxi finigxis, meze de iu densa gxangala implikajxo, kaj tiam
Jxa subite retroiris kelkajn pasxojn malantauxen, saltis sur arbon,
tragrimpis gxin gxis la alia flanko, faligis sin sur trunkon de
falinta arbo, saltis preter malaltan arbuston kaj alterigxis sur tute
alian nete videblan padon, kiun li kurtan distancon sekvis, turnigxis
kaj retroiris mejlon aux malpli ol mejlon, gxis kie tiu nova pado
finigxis tiel abrupte kaj mistere kiel la antauxa vojparto. Tie li
denove transpasis cxiufoje ian medion, kie ne eblis lasi spuron, kaj
poste resurpasxis la interrompitan vojon.

Kiam mi ekkomprenis la celecon de tiu miriga itinero, mi ne povis ne
admiri la indigxenan sagacon de tiu antikva pramezopo, kiu elpensis
tiun originalan artifikon por malhelpi persekutadon fare de malamikoj
kaj por prokrasti aux malebligi tute ties provojn sekvi lin en liajn
urbojn profunde sub la tero.

Al vi, homoj de la ekstera mondo, tio eble sxajnas malrapida kaj
peniga metodo por vojagxi tra la gxangalo, sed se vi estus
pelucidarano, vi komprenus, ke la tempo estas nenia faktoro, kie gxi
ne ekzistas. Tiel labirintaj estas la sinuoj de la padoj, kaj tiel
diversaj la interpadaj medioj kaj la distancoj, kiujn oni devis
retroiri ekde la padofinoj por ilin trovi, ke mezopo ofte igxas viro
antaux ol koni ecx tiujn, kiuj kondukas de lia propra urbo al la
maro.

Fakte, tri kvaronoj de la edukigxo de mezopa junulo konsistas el
konatigxo kun tiuj gxangalaj vojoj, kaj la relativa rango de iu
plenkreskulo dependas plejparte de la nombro de vojoj sur lia propra
insulo, kiujn li kapablas sekvi. La inoj nenion lernas pri ili, cxar
de la naskigxo gxis la morto ili neniam forlasas la arbaran
maldensejon, en kiu situas ilia naskigxa vilagxo, krom se ilin
edzinigas viro el alia vilagxo, aux se ilin militkaptas malamikoj de
ilia tribo.

Migrinte eble kvin mejlojn tra la gxangalo, ni subite eniris grandan
maldensejon, en kies preciza centro staris vilagxo tiel drolaspekta,
kiel oni povus imagi.

Estis forhakitaj la suproj de iuj grandaj arboj dekkvin aux dudek
futojn super la tero, kaj sur tiuj trunkoj estis konstruitaj sferaj
logxejoj el kototegitaj plektitaj vergoj. Sur la verto de cxiu el la
pilkecaj domoj staris iuspeca skulptajxo, kiu laux la klarigo de Jxa
identigis gxian logxanton.

Horizontalaj aperturoj, ses colojn altaj kaj du aux tri futojn
longaj, servis por enlasi lumon kaj ventumi. La enirejo de domo estis
malgranda aperturo en la bazo de arbo, kiu gvidis per kruda
sxtupetaro supren tra la kavigita trunko al la supra cxambraro. La
amplekso de la domoj variis de du gxis pluraj cxambroj. La plej
granda, kiun mi eniris, havis du etagxojn kaj ok apartamentojn.

Cxirkaux la vilagxo, inter gxi kaj la gxangalo, estis bele kulturitaj
agroj, sur kiuj la mezopoj kultivis la bezonatajn grenojn, fruktojn
kaj legomojn. Virinoj kaj infanoj laboris en tiuj gxardenoj, kiam ni
transiris al la vilagxo. Vidante Jxa, ili salutis respekteme, sed min
ili tute ne atentis. En ilia mezo kaj cxe la periferio de la
kultivita tereno estis multe da militistoj. Ankaux tiuj salutis Jxa,
tusxante la teron tuj antaux si per la pintoj de siaj lancoj.

Jxa kondukis min al granda domo meze de la vilagxo--la okcxambra--kaj
invitinte min enveni, li donis al mi mangxajxon kaj trinkajxon. Tie
mi konatigxis kun lia edzino, belulino kun mamsucxanta bebo en la
brakoj. Jxa rakontis al sxi, kiel mi savis al li la vivon, kaj post
tio sxi cxiam traktis min tre kompleze kaj gastigeme, permesante al
mi ecx teni kaj amuzi la adoratan etulon, kiu, laux Jxa, estis la
regonto de la tribo, cxar Jxa sxajnis esti la nuna reganto de la
komunumo.

Ni mangxis kaj ripozis, kaj mi dormis, pri kio Jxa tre amuzigxis,
cxar lauxsxajne li malofte aux ecx neniam tion faris, kaj poste la
rugxulo proponis, ke mi akompanu lin al la templo de la maharoj, kiu
staris ne malproksime de la vilagxo.

"Estas malpermesite viziti gxin," li diris, "sed la grandeguloj ne
kapablas auxdi, kaj se ni bone kasxos nin, ili tute ne scios pri nia
cxeesto. Mi estas homo, kiu malamas ilin kaj cxiam malamis ilin, sed
la aliaj cxefoj de la insulo kredas, ke estus plej prudente dauxrigi
la amikajn rilatojn inter la du rasoj; se ne estus tiel, nenio pli
placxus al mi ol gvidi miajn militistojn en batalo kontraux la fiaj
estajxoj kaj ekstermi ilin--la vivo en Pelucidaro estus pli bona, se
ili ne ekzistus."

Mi tutkore konsentis kun Jxa, sed sxajnis al mi malfacila afero
ekstermi la regantan rason de Pelucidaro. Tiel interparolinte, ni
sekvis la komplikan padon al la templo, kiu trovigxis en malgranda
maldensejo borderita de enormaj arboj, similaj al tiuj, kiuj kredeble
abundis sur la ekstera krusto dum la karbonio.

Jen gxi staris: granda templo el tajlita rokajxo, konstruita en la
formo de granda ovalo, kun volba tegmento perforita de kelkaj grandaj
aperturoj. Neniu pordo aux fenestro videblis sur la flankoj de la
konstruajxo, kaj oni ne bezonis tiajn, krom unu enirejo por la
sklavoj, cxar, kiel Jxa klarigis, la maharoj enflugis en sian
solenejon kaj elflugis el gxi tra la tegmentaj malfermajxoj.

"Sed estas enirejo", Jxa aldonis, "cxe la bazo de la konstruajxo, pri
kiu ecx la maharoj nenion scias. Venu." Kaj li kondukis min trans la
maldensejon al amaso de sxtonoj kusxantaj apud la bazo de la muro cxe
unu ekstremo de la konstruajxo. De gxi li forsxovis kelkajn grandajn
rokojn kaj tiel malkasxis malgrandan aperturon, kiu kondukis rekte en
la konstruajxon, almenaux lauxsxajne, kvankam, enirinte post Jxa, mi
trovis min unue en tute malluma streta loko.

"Ni trovigxas en la ekstera muro," diris Jxa. "Gxi estas kava. Sekvu
min singarde."

La rugxulo antauxeniris kelkajn pasxojn palpsercxe kaj poste komencis
supreniri krudan sxtupetaron similan al tiu, kiu kondukis de la tero
al la supraj etagxoj de lia domo. Ni supreniris eble 40 futojn, kiam
la interno de la intermura spaco ekheligxis, kaj baldaux ni atingis
malfermajxon en la interna muro, el kiu ni povis senperturbe rigardi
la tutan internon de la templo.

La plej malsuperan plankon okupis enorma baseno de klara akvo, en kiu
multaj malignaj maharoj adagxe nagxis tien kaj reen. Artefaritaj
insuloj el granito punktis tiun surogaton de maro, kaj sur pluraj el
ili mi vidis gevirojn de mia specio.

"Pro kio homoj estas cxi tie," mi demandis.

"Atendu, kaj vi jam vidos," respondis Jxa. "Ili ludos cxefrolon en la
ceremonioj, kiuj sekvos post la enveno de la regxino. Estu danka, ke
vi ne trovigxas sur ilia flanko de la muro."

Li apenaux finparolis, kiam auxdigxis super ni la plauxdado de
svingigxantaj flugilegoj, kaj momenton poste, longa procesio de
timigaj pelucidaraj rampuloj malrapide kaj majeste flugis tra la
granda malfermajxo en la mezo de la tegmento kaj solene
cxirkauxsxvebis la randon de la templo.

Kelkaj maharoj iris unuaj, postsekvite de almenaux dudek konsternaj
pterodaktiloj--tipdaroj, kiel oni nomas ilin en Pelucidaro. Malantaux
tiuj venis la regxino, flanke eskortita de aliaj tipdaroj, same kiel
okazis, kiam sxi eniris la amfiteatron de Futra.

Trifoje ili iris cxirkauxe en la interno de la ovala salonego, kaj
fine ripozigis sin sur la malsekaj kaj malvarmaj rokegoj, kiuj
elstaras cxe la ekstera rando de la baseno. En la centro de unu
flanko la plej granda roko estis rezervita por la regxino, kaj sur
gxi sxi kusxigis sin, cxirkauxita de sia terura gardistaro.

Preninte siajn lokojn, cxiuj kusxis dum kelkaj minutoj kviete. Oni
povis imagi, ke ili silente pregxas. La kompatindaj sklavoj sur la
insuletoj per largxaj okuloj gapis la fibestojn. Plimulto de la viroj
rekte kaj majeste staris kun la brakoj kunfalditaj sur la brusto,
atendante sian pereon; sed la virinoj kaj infanoj sin krocxis unu al
la alia, kasxigxante malantaux la viroj. Ili estis noblaspekta raso,
la kavernohomoj de Pelucidaro, kaj se niaj prauloj similis al ili, do
la homaro de la ekstera mondo ne plibonigxis, sed degeneris dum la
paso de la epokoj. Al ili mankas nur bonaj okazoj. Ni havas bonajn
okazojn kaj malmulton alian.

Nun movigxis la regxino. Sxi levis sian malbelan kapon por
cxirkauxrigardi; poste, sxi tre malrapide sxovis sin al la rando de
sia trono kaj glitis senbrue en la akvon. Tien kaj reen sxi nagxis en
la longa akvujo, returnigxante cxe la ekstremoj, kiel oni vidas
kaptitajn fokojn fari en siaj basenetoj, turnigxante surdorsen kaj
plongxante suben.

Pli kaj pli proksime al la insuloj sxi venis, gxis finfine sxi restis
senmova antaux la plej granda, rekte trans la akvo de sxia trono.
Levante sian fian kapon el la akvo, sxi fiksrigardis per la grandaj,
rondaj okuloj la sklavojn. Tiuj estis grasaj kaj belformaj, cxar oni
alportis ilin el fora mahara urbo, kie oni tenis homojn en gregoj,
bredis kaj grasigis ilin, kiel ni bredas kaj grasigas brutojn.

La regxino krocxis siajn okulojn al graseta junulino. Sxia viktimo
provis forturni sin, kasxis sian vizagxon per la manoj kaj genuigxis
malantaux iu virino; sed la rampulo, sen palpebrumi, tiel fikse
alrigardis, ke mi povus jxuri, ke sxia rigardo penetras la virinon
tra sxiaj brakoj, trafante fine gxis la kerno de sxia cerbo.

La kapo de la rampulo komencis malrapide balancigxi, sed la okuloj
neniam cxesis direktigxi al la timigita virino, kaj jen: la viktimo
reagis. Sxi turnis siajn largxajn, timplenigitajn okulojn al la
mahara regxino, lante ekstaris kaj poste, kvazaux remorkita de iu
nevidebla potenco, sxi movigxis kiel tranculino rekte al la rampulo,
fiksante siajn vitrecajn okulojn al la okuloj de sia predanto.

Al la akvorando sxi venis, ecx sen heziti, kaj enpasxis la
malprofundan akvon flanke de la insuleto. Sxi direktigxis antauxen al
la maharo, kiu nun lante retroflosis, kvazaux sxi kondukus sian
viktimon antauxen. La akvo altigxis gxis la genuoj de la ino, kaj
ankoraux sxi pluiris, katenita de tiu okulacxo. Jam la akvo gxisiris
sxian talion, poste jam la akselojn. Sxiaj kompanoj sur la insulo
spektis hororigxantaj, senpovaj malhelpi sxian pereon, en kiu ili
vidis auxguron de sia propra.

La maharo mergigxis, gxis nur la longa beko kaj la okuloj elstarigxis
super la akvosuprajxo, kaj la ino flosis antauxen, gxis la pinto de
tiu maligna beko distancis nur unu-du colojn for de sxia vizagxo, dum
sxi fikse gapis plu en la okulojn de la rampulo.

Nun la akvo superiris la busxon kaj nazon de la junulino--vidigxis
nur sxiaj okuloj kaj frunto--kaj tamen sxi marsxis plu post la
retroglitanta maharo. La kapo de la regxino poiome malvidebligxis sub
la suprajxo, kaj gxin sekvis la okuloj de la viktimo--nur malrapida
ondocirklo disiris al la bordoj por marki la lokon, kie la duopo
malaperis.

Dum kelka tempo regis plena silento en la templo. La sklavoj staris
rigidaj pro teruro. La maharoj rigardis la suprajxon de la akvo por
ekvidi la reaperon de sia regxino, kaj post iom longa tempo sxia kapo
malrapide elmergigxis cxe unu ekstremo de la baseno. La dorson
antauxe, sxi aliris la suprajxon, same tiel fikse antauxenrigardante,
kiel sxi faris, trenante la sendefendan junulinon al la morto.

Kaj tiam, mi je mia mirego ekvidis la frunton kaj okulojn de la
junulino pograde reaperi el la profundo, sekvitaj de la rigardo de la
rampulo, ne alie ol kiam sxi malaperis sub la akvon. La ino eliris
cxiam plu, gxis sxi staris en akvo apenaux gxisiranta sxiajn genuojn,
kaj kvankam sxi estis subakvigita suficxe longe por droni trifoje,
nenio indikis, krom sxiaj gutantaj haroj kaj akvobrilanta korpo, ke
sxi ecx estis submergita.

Denove kaj denove la regxino kondukis la junulinon en la profundon,
kaj denove el gxi supren, gxis la mistera hanto de la eventoj
komencis tiel agaci miajn nervojn, ke mi povus mem salti en la
basenon por savi la infanon, se mi ne estus teninta firman
memregadon.

Unufoje, ili estis multe pli longe subakve ol antauxe, kaj kiam ili
venis al la akvosuprajxo, mi hororigxis vidi unu el sxiaj brakoj
foresti--tute forrongxita cxe la sxultro--sed neniel la
kompatindulino signalis, ke sxi spertas doloron. Nur la hororo en
sxiaj okuloj sxajnis pli intensa.

La postan fojon, la alia brako estis for, poste la mamoj, poste parto
de la vizagxo--estis repusxa vidajxo. La kompatindaj homoj sur la
insuloj, atendante sian sorton, provis kovri siajn okulojn per la
manoj por forbari la abomenindan vidajxon, sed jam mi vidis ankaux
ilin enfali la hipnotan sorcxon de la rampuloj, tiel, ke ili povis
nur kauxri terurigite, kun la okuloj gluitaj al la abomenajxo
okazanta antaux ili.

Fine, la regxino trovigxis multe pli longe subakve ol iam antauxe,
kaj kiam sxi venis supren, sxi venis sola kaj nagxis dormeme al sia
rokego. La momento, kiam sxi surgrimpis gxin, sxajnis signalo al la
aliaj maharoj, ke ili eniru la basenon, kaj tiam komencigxis multe
pli grandskala ripetigxo de la mistera sorcxajxo, en kiun la regxino
gvidis sian viktimon.

Nur la virinoj kaj infanoj farigxis predo de la maharoj--ili estis la
plej malfortaj kaj molaj--kaj satmangxinte je la homa karno, kio
signifis por kelkaj mangxi du aux tri sklavojn, restis nur cxirkaux
dudek plenkreskaj viroj, kaj mi kredis, ke ial oni restigos ilin
vivaj, sed tute alie okazis, cxar kiam la lasta maharo grimpis sur
sian rokon, la tipdaroj de la regxino sagis en la aeron,
cxirkauxflugis la templan internon unufoje, kaj tiam, siblante kiel
vapormotoroj, ili impetis kontraux la restintajn sklavojn.

Cxi-foje ne okazis hipnotado--realigxis nur simpla, sovagxa brutaleco
de rabobestoj, kiuj ungas, sxiras kaj glutas sian viandon, sed ecx
tio estis malpli forpusxa ol la supernatura procedo de la maharoj.
Dum la tipdaroj finforglutis la lastajn sklavojn, la maharoj jam
dormis sur siaj rokegoj, kaj momenton poste, la grandaj pterodaktiloj
reflugis al sia loko flanke de la regxino, kie ili mem ekdormis.

"Mi kredis, ke la maharoj malofte aux neniam dormas," mi diris al
Jxa.

"Ili faras multon en cxi tiu templo, kion ili ne faras aliloke," li
respondis. "La maharoj de Futra lauxonidire ne mangxas homan karnon,
sed oni alportas milojn da sklavoj cxi tien, kaj preskaux cxiam
trovigxas maharoj por mangxi ilin. Mi supozas, ke ili pro tio ne
venigas siajn sagotojn cxi tien, cxar ili hontas pro tiu kutimo, pri
kiu ili supozigas, ke nur la plej postigxintaj el iliaj samrasanoj
praktikas gxin. Sed mi vetus mian pirogon kontraux rompita remilo, ke
ne ekzistas ecx unu maharo, kiu rifuzas homviandon, kiam ajn sxi
povas akiri gxin."

"Kial ili malsxatu mangxi la karnon de homoj," mi demandis, "se ili
efektive rigardas nin kiel malsuperajn bestojn?"

"Ili lauxdire rigardas kun abomeno la mangxantojn de homa karno ne
tial, ke ili konsideras nin egaluloj," respondis Jxa, "sed nur, cxar
ni estas varmsanguloj. Ili ecx ne pripensus mangxi dagajxon, kiu por
ni estas delektajxo, same kiel mi ne mangxus serpenton. Fakte,
malfacilas klarigi, kial ekzistas cxe ili tiaj inklinoj."

"Mi volus scii, cxu ili lasis ecx unu homon vivanta," mi scivolis,
forte elklinigxante el la aperturo en la roka muro por pli bone
ekzameni la templon. Rekte sub mi, la ondoj plauxdetis gxis la bazo
de la muro pro brecxo inter la rokoj tiuloke kaj ankaux en kelkaj
aliaj lokoj cxirkaux la periferio de la templo.

Miaj manoj ripozis sur peceto de granito, kiu konsistigis parton de
la muro, kaj mia tuta pezo sur gxi montrigxis trosxargxo. Gxi
elrompigxis, kaj mi impetis antauxen. Per nenio mi povis savi min,
kaj mi plongxis kapantauxe en la akvon sub mi.

Bonsxance, la baseno estis profunda tie, kaj mi ne vundigxis pro la
falo, sed dum mi altigxis al la akvosuprajxo, mia spirito plenigxis
de teruro pro mia situacio, cxar mi pripensis la abomenindan pereon,
kiu atendos min tuj, kiam la okuloj de la rampuloj trafos la
estajxon, kiu perturbis ilian dormon.

Kiel eble plej longe mi restis submergita kaj dume rapide nagxis en
la direkto de la insuloj, por ke mi plejeble longe restu viva. Fine,
mi devis supreniri por preni aeron, kaj kiam mi jxetis timplenan
rigardon en la direkto de la maharoj kaj la tipdaroj, mi preskaux
senkonsciigxis, vidante, ke ne restis ecx unusola sur la rokoj, kie
mi ilin laste vidis, kaj kiam mi perokule travagis la templon, mi ne
povis percepti iun ajn el ili en gxia interno.

Mi estis dum momento konsternita pri la aferstato, gxis kiam mi
rememoris, ke la maharoj, cxar surdaj, ne povis vekigxi pro la bruo
farita de mia korpo, kiam gxi trafis la akvon, kaj krome, ke pro la
foresto de la tempo en Pelucidaro ne eblas scii, kiel longe mi estis
subakve. Estus malfacile kalkuli gxin laux surteraj kutimoj kaj
normoj--la tempopason--kaj ekkalkulinte, mi komprenis, ke mi estis
subakve eble sekundon, eble monaton, aux eble ecx tute ne. Oni ne
povas ecx koncepti la eksternormalajn kontrauxdirojn kaj neeblajxojn,
kiuj estigxas, kiam mankas cxiu el la metodoj de tempomezurado, kiujn
ni havas surtere.

Tuj mi volis gratuli min okaze de la miraklo, kiu donis al mi
portempan savigxon, kiam la memoro pri la hipnotaj potencoj de la
maharoj plenigis min je anticipa timo, ke ili eble en tiu momento
aplikas sian misteran arton kontraux mi, kun la efiko, ke mi nur
imagas min sola en la templo. Je tiu penso, frida sxvito ekfluis el
cxiuj poroj de mia hauxto, kaj dum mi grimpis el la akvo sur unu el
la insuletojn, mi tremis kiel folio--vi ne povas imagi la hororegon,
kiun ecx la nura penso pri la fiaj maharoj de Pelucidaro estigas en
la spirito de homo--kaj aldone al tio senti sin stirata de tiuj
acxaj, sxlimaj kaj nauxzaj estajxoj, kiuj pretas treni homon sub la
akvon por mangxi lin! Terurveka afero.

Sed ili ne venis, kaj fine mi konkludis, ke mi estas vere sola en la
templo. Kiel longe mi restos sola: jen la sekvanta demando, kiu
trafis en mian kapon, dum mi furioze cxirkauxnagxis denove, sercxante
manieron fugxi.

Plurfoje mi vokis al Jxa, sed lauxsxajne li foriris post mia falo en
la basenon, cxar miaj krioj ne elvokis respondon. Sendube li sentis
sin tiel certa pri mia mortonteco, kiam li vidis min fali el nia
kasxejo, kiel mi tiam sentis, kaj timante mem esti eltrovita, rapidis
el la templo al sia vilagxo.

Mi sciis, ke la konstruajxo devas havi enirejon flanke de la
tegmentaj enirejoj, cxar ne sxajnis kredeble, ke la miloj da sklavoj,
kiujn oni venigadis, por ke la maharoj satigxu je la de ili avidata
homviando, estus altransportitaj tra la aero, do mi plusercxis, gxis
fine min rekompencis la malkovro de kelkaj lozaj granitaj blokoj en
la masonajxo je unu flanko de la templo.

Malgranda peno montrigxis suficxa por deloki suficxe da sxtonoj, por
ke mi trarompu vojon en la maldensejon, kaj momenton poste mi jam
tragalopis la interspacon al la densa gxangalo post gxi.

Tie mi falis, anhelante kaj tremante, sur la herbtapisxon sub la
gigantaj arboj, cxar mi sentis min kvazaux fugxinta el la ridetanta
fauxko de la morto kaj el la profundo de mia propra tombo. Kia ajn
dangxero kasxigxos en tiu insula gxangalo, neniu povos esti tiel
timinda kiel tiuj, de kiuj mi jxus forkuris. Mi sciis, ke mi povos
renkonti la morton kun kuragxo, se gxi nur venos en la formo de iu
konata besto aux de homo--kio ajn, sed nur ne la turpaj kaj misteraj
maharoj.




9-a cxapitro

LA VIZAGxO DE LA MORTO


Sxajne mi ekdormis pro lacego. Post la vekigxo mi estis tre malsata,
kaj okupinte min dum iom da tempo per fruktosercxado, mi ekmarsxis
tra la gxangalo por trovi la plagxon. Mi sciis, ke la insulo estas
suficxe malgranda, por ke mi facile trovu la maron, se mi nur irus
rektlinie, sed gxuste tio estis la problemo, ke mankis rimedo
konstati la direkton kaj iradi laux gxi. La suno ja estis cxiam super
mia kapo, kaj la arboj estis tiel densaj, ke mi ne povis vidi iun ajn
malproksiman objekton, kiu gvidus min laux rekta linio.

Sed kiel okazis, mi sxajne marsxis longan distancon, cxar mi mangxis
kvarfoje kaj dormis dufoje antaux ol atingi la maron, sed post la
finfina alveno mia plezuro je gxia ekvido ankoraux pliigxis pro la
hazarda eltrovo de pirogo kasxita inter la arbustoj, kiujn mi
trastumblis tuj antaux ol veni sur la plagxon.

Mi povas certigi, ke ne necesis longa tempo por treni la rustikan
boaton gxis la akvo kaj sxovi gxin for de la akvobordo. Mia
travivajxo kun Jxa instruis min, ke se mi sxtelu la pirogon de
aliulo, mi faru tion rapide kaj mi hastu meti distancon inter mi mem
kaj gxia posedanto.

Estis evidente, ke mi eliris sur la alia flanko de la insulo, tiu
flanko, cxe kiu Jxa kaj mi eniris gxin, cxar mi tute ne povis vidi la
cxefteron. Longe mi cxirkauxremis la bordon, kvankam je konvena
distanco de gxi, gxis kiam mi ekvidis la cxefteron en la malproksimo.
Vidinte gxin, mi rapidis direkti mian vojon al gxi, cxar delonge mi
estis rezoluta, ke mi reiros al Futra kaj refoje malliberigxos por
esti denove kun Perry kaj Gak la Vila.

Mi opiniis min sxtipkapulo, ke mi siatempe entreprenis fugxi sola,
des pli, cxar ni jam havis bone trapensitajn planojn por fugxi kune
al la libereco. Mi sciis, kompreneble, pri la granda malversxajno de
sukceso en nia projektita entreprenajxo, sed mi sciis, ke mi neniam
povos eksxati la liberecon sen Perry, tiel longe kiel li vivos, kaj
mi sciigxis, ke la ebleco retrovi lin estas malpli ol eta.

Se Perry mortus, mi volonte luktus per mia forto kaj intelekto
kontraux la sovagxa pramondo, en kiu mi trovigxis. Mi povus logxi
kiel ermito en iu sxtonplena kaverno, gxis mi trovus manieron por
ekipi min per la krudaj armiloj de la sxtonepoko, kaj poste mi
komencus la sercxon je sxi, kies imago nun konstante akompanis min
dum la maldormaj horoj, kaj kiu estis la cxefa kaj amata temo de miaj
songxoj.

Sed se mi ne malpravis, Perry vivis ankoraux, kaj estis mia devo kaj
volo denove esti kun li, por ke ni kune alfrontu la dangxerojn kaj
sortoturnigxojn de la kurioza mondo, kiun ni eltrovis. Kaj ankaux
Gak, tiu granda, hirta viro ekokupis lokon en la koro de ni ambaux.
Eble kruda, ankaux brutala, se jugxi lin tro strikte laux la normoj
de la kaduka civilizo de la dudeka jarcento, sed tamen li estis
nobla, digna, kavalireca kaj aminda.

La hazardo portis min al gxuste tiu plagxo, sur kiu mi trovis la
pirogon de Jxa, kaj post nelonge mi suprengrimpis la krutan bordon,
retrospurante mian vojon el la ebenajxo de Futra. Sed mi ekhavis
problemon, kiam mi eniris la kanjonon trans la altajxo, cxar tie mi
trovis, ke kelkaj padoj interkrucigxas tie, kie mi transiris la
akvofluan dislimon, kaj mi tute ne kapablis rememori, kiun mi uzis.

Mi povis nur elekti hazarde, do mi ekiris laux tiu vojo, kiu sxajnis
plej facile irebla, kaj tiumaniere mi faris la saman eraron, kiun
multaj el ni faras, elektante vojon, kiun sekvi en nia vivo, kaj
denove mi lernis, ke ne cxiam plej konvenas preni la vojon de malplej
granda rezisto.

Post ok mangxoj kaj du dormoj, mi konvinkigxis, ke mi estas sur la
malgxusta vojo, cxar inter Futra kaj la interna maro mi la antauxan
fojon tute ne dormis kaj nur unufoje mangxis. Retropasxi al la supro
de la akvodislimo kaj esplori alian kanjonon sxajnis la sola solvo de
mia problemo, sed subita largxigxo kaj ebenigxo de la kanjono tuj
antaux mi ekauxguris, ke gxi baldaux elkondukos sur ebenan terenon,
kaj forte tirite de la esplorista urgxo, mi decidis antauxeniri
kurtan distancon, antaux ol retroiri.

La posta turnigxo de la kanjono kondukis min al gxia elirejo, kaj
antaux mi mi vidis mallargxan ebenajxon, kiu etendigxis gxis la
oceano. La dekstra flanko de la kanjono etendigxis gxis la akvorando,
kaj la valo kusxis maldekstre, poiome deklivanta gxis la maro, kie
gxi estigis largxan, ebenan plagxon.

Aroj de strangaj arboj punktis la pejzagxon tie kaj aliloke, preskaux
gxis la akvorando, kaj grandaj arboj kaj filikoj kreskis inter ili.
Jugxante laux la plantoj, mi konvinkigxis, ke la tereno inter la
oceano kaj la antauxmontetoj estas marcxa, kvankam tuj antaux mi gxi
sxajnis seka gxis la sabla strio, sur kiu la maro ondis antauxen kaj
reen.

La scivolemo motivis min marsxi al la plagxo, cxar la vidajxo estis
tre bela. Dum mi preteriris la densan kaj implikitan vegetajxaron de
la marcxo, mi opiniis vidi movigxeton inter la filikoj maldekstre,
sed kvankam mi haltis momenton por rigardi, gxi ne ripetigxis, kaj se
vere io kasxigxis tie, miaj okuloj ne povis trapenetri la densan
vegetajxaron por rekoni gxin.

Poste mi staris sur la plagxo kaj spektis la ampleksan kaj
solecigantan maron, sur kies neallogan surfacon ankoraux neniu homo
auxdacis elnavigi por eltrovi la ekzotikajn kaj misterajn landojn,
kiuj kusxis transe, aux la mirindajxojn, ricxajxojn kaj aventurojn,
kiujn gxiaj nevideblaj insuloj tenis. Kiaj sovagxaj popoloj, kiaj
ferocaj kaj fortaj bestoj en gxuste tiu momento rigardis la albatadon
de gxiaj ondoj al gxia transa bordo! Gxis kie gxi etendigxis? Perry
diris al mi, ke la maroj de Pelucidaro estas malgrandaj, kompare kun
tiuj de la ekstera mondo, sed tamen cxi tiu granda oceano eble
etendigxis milojn da mejloj. Dum nekalkuleblaj epokoj gxi jam
kirligxis lauxlonge de siaj sennombraj mejloj da marbordo, restante
gxis hodiaux, malgraux cxio, tute nekonata, escepte de la strio
videbla de sur gxiaj plagxoj.

La fascino de spekulativado igxis en mi tre forta. Estis, kvazaux mi
estus retransportita al la praepoko de nia propra ekstera mondo, por
rigardi gxiajn landojn kaj marojn, tutajn epokojn antaux ol homoj
movigxadis sur ili. Jen nova mondo, tute virga. Gxi alvokis min
esplori. Mi revadis pri la ekscito kaj aventuro atendonta min, se nur
Perry kaj mi povos fugxi de la maharoj, kiam ia cirkonstanco,
versxajne mallauxta sono, tiris mian atenton al mia dorsa flanko.

Dum mi turnigxis, abstraktaj meditoj pri romantiko, aventuroj kaj
eltrovoj forflugis vid-al-vide al la konkreta enkorpigxo de cxiuj
tri, kiun mi vidis ataki.

Granda, sxlima amfibio gxi estis, kun bufeca korpo kaj la fortaj
makzeloj de aligatoro. Gxia enorma korpo sxajnis pezi tunojn, sed
tamen gxi movigxis rapide kaj senbrue miadirekte. Cxe unu flanko
estis la krutajxo, kiu etendigxis de la kanjono en la maron, cxe la
alia flanko la timinda marcxo, el kiu la bestego sxteliris al mi,
malantauxe kusxis la granda, nemapita maro, kaj antaux mi, en la mezo
de la mallargxa vojo, kiu kondukus al rifugxo, staris tiu granda
monto de terura kaj minacanta karno.

Unusola ekrigardo al la kreitajxo suficxis por certigi min, ke
mi staras antaux unu el tiuj delonge malaperintaj, praepokaj
bestoj, kies fosiliaj postrestajxoj troveblas en la krusto de
la ekstera mondo, kiuj devenas ecx jam el la triasa epoko, granda
labirintodono[17], kaj aliflanke mi, nearmita, kaj escepte de
zontuko, tiel nuda kiel cxe mia naskigxo. Mi povis imagi, kion
sentis mia unua praulo en tiu fora, fruepoka tago, kiam li renkontis
unuafoje la teruran antauxulon de la besto, kiu pusxis min en
senelirejon apud la maltrankvila, mistera maro.

Sendube li forfugxis, cxar alie mi estus nek en Pelucidaro nek
aliloke, kaj tiumomente mi deziris, ke li estu dotinta min, inter la
diversaj atributoj, kiujn mi supozeble heredis de li, per la specifa
apliko de la memprotekta instinkto, kiu savis lin de la sorto, kiu
sxajnis trafonta min en tiu tago.

Rifugxi en la marcxon aux en la oceanon estus kiel salti en kusxejon
de leonoj por savi sin de unu leono ekster gxi. Kaj la maro kaj la
marcxo estis sendube plenaj de tiuj muskolozaj, karnomangxantaj
amfibioj, kaj se ne, tiu, kiu minacis min, povus cxasi min egale
facile en la maron aux en la marcxon.

Sxajnis, ke mi povos fari nenion, krom stari inerte kaj atendi la
morton. Mi pensis pri Perry--kaj kiel li scivolemos pri mia sorto. Mi
pensis pri miaj amikoj de la ekstera mondo kaj kiel ili pluvivados en
kompleta nescio pri la eksternorma kaj teruracxa sorto, kiu trafis
min, ne divenante la alimondan medion, en kiu okazis la timinda
agonio de mia estingigxo. Pensinte tion, mi ekkomprenis, kiel
sensignifa por la vivo kaj felicxo de la mondo estas la ekzisto de iu
ajn unuopulo. Oni povas perei sen ecx momenta averto, kaj dum unu
kurta tago la amikoj de la mortinto priparolos lin per dampita vocxo.
La postan matenon, dum la unua vermo laboradas por kontroli la
konstruon de la cxerko, la amikoj ekludas je golfo, suferonte pli
grandan cxagrenon pro mistrafita pilko, ol ili sentis afliktigxon pro
la tro frua--el la konjektebla vidpunkto de la mortinto--pereo.

La labirintodono nun proksimigxis pli malrapide. Gxi sxajnis
kompreni, ke fugxi al mi ne eblis, kaj mi pretus jxuri, ke gxia
granda, dentegoza makzelparo ridetis, kiam gxi plezure pritaksis mian
situacion, aux cxu eble gxi ridetis pro la atendata sukoplena
frandajxo, kiu baldaux pulpigxos inter tiuj elstarantaj dentoj.

Li estis proksimume kvindek futojn for, kiam mi auxdis vocxon voki
min el la direkto de la krutajxo maldekstre de mi. Mi rigardis kaj
preskaux gxojkriis pro la vidajxo, kiu trafis miajn okulojn, cxar tie
staris Jxa kaj verve mangestadis, urgxante min forkuri al la bazo de
la krutajxo.

Mi tute ne kredis, ke mi kapablos eskapi la monstron, kiu elektis min
por sia matenmangxo, sed mi almenaux ne mortus sola. Homaj okuloj
rigardus mian finon. Ne tre trankviliga afero, mi supozas, sed mi
cxerpis iomete da komforto el la pripenso pri tio.

Kuri sxajnis ridinde, precipe al tiu apika kaj ne surgrimpebla
krutajxo, sed mi tamen kuris, kaj dum tio mi vidis Jxa grimpi
malsupren sur la apika rokaro, tiel lerte kiel simio, tenante sin je
malgrandaj elstarajxoj kaj je la fortikaj grimpoplantoj tie kaj tie
enradikigxintaj.

La labirintodono evidente pensis, ke Jxa alvenas por duobligi lian
porcion de homa viando, do li ne rapidis cxasi min al la krutajxo,
por ne fortimigi la alian frandajxon. Anstataux tio, li nur
posttrotetis min.

Proksimigxante al la bazo de la krutajxo, mi ekvidis, kion Jxa
intencas, sed mi dubis, ke tio finigxos sukcese. Li jam alvenis gxis
dudekfuta alteco super la bazo, kaj tie, tenante sin per unu mano je
roka egxo kaj malfirme apogante la piedojn sur kelkaj arbustetoj,
kiuj elkreskis el la solida roko, li suben mallevis la pinton de sia
longa lanco, gxis gxi pendis ses futojn super la tero.

Suprengrimpi per tiu maldika stango sen fortiri Jxa, kio ja
rezultigus por ni ambaux tiun pereon, de kiu la kuprulo provis gxuste
savi min--tio sxajnis neeblajxo, kaj proksimigxante al la lanco, mi
diris al li tion, kaj ke mi ne volos riski lian vivon per la provo
savi mian.

Sed li insiste asertis scii, kion li faras, kaj ke li mem ne estas en
dangxero.

"_Vi_ estas en dangxero, cxar se vi ne movigxos multe pli rapide ol
nun, la _sitiko_ atingos vin kaj retiros vin, antaux ol vi ecx je
duono suprengrimpos la lancon--se gxi bauxmos, gxi povos tre facile
atingi vin ie ajn sub mia pozicio."

Nu, mi opiniis, ke Jxa devas scii, kion li faras, do mi ekkaptis la
lancon kaj ekgrimpis al la rugxulo per plejebla rapido, kiu tamen
malsimilis al tiu de miaj simiaj prauloj. Mi supozas, ke la
debilcerba sitiko--kiel Jxa nomis gxin--subite ekkomprenis nian
intencon, kaj ke gxi perdos sian mangxon, anstataux havi la esperatan
duoblan porcion.

Kiam gxi vidis min suprengrimpi per la lanco, gxi ellasis siblon, kiu
preskaux tremigis la teron, kaj per mirinda rapido kuratakis min. Nun
mi atingis la supron de la lanco, aux pli gxuste, preskaux atingis.
Post pliaj ses coloj mi povus ekkapti la manon de Jxa, sed tiam mi
sentis subitan tiregon de sube, kaj per timplena okulumo malsupren mi
ekvidis la fortajn makzelojn de la monstro fermigxi cxirkaux la akra
pinto de la armilo.

Mi haste penegis atingi la manon de Jxa, kaj la sitiko faris fortegan
tiron, kiu preskaux deskuis Jxa de sur lia malfirma alteno sur la
roka egxo. La lanco glitis el liaj fingroj, kaj ankoraux tenante
gxin, mi plongxis la piedojn antauxe al mia mortigonto.

Sxajnas, ke gxuste kiam gxi sentis la lancon gliti el la fingroj de
Jxa, la bestego apertis siajn makzelojn por kapti min, cxar kiam mia
falo cxesis, mi ankoraux tenis min je la malakra ekstremo de la
armilo, kaj la pinto ankoraux restis en gxia busxo. Montrigxis, ke la
akra pinto tute trapikis gxian malsupran makzelon.

Pro la doloro gxi klakfermis sian busxon. Mi falis sur gxian nazon,
perdis mian altenon al la lanco, ruligxis lauxlonge de gxiaj vizagxo
kaj kapo, trans gxia nuko sur gxian largxan dorson, kaj de tie mi
falis teren.

Momenton post la alterigxo mi restarigxis kaj frenezece kuris al la
pado, sur kiu mi eniris tiun malbenitan valon. Unu transsxultra
rigardo vidigis al mi la sitikon frapadi la lancon pikitan tra gxia
malsupra makzelo, kaj gxi estis tiel okupita per tio, ke mi jam
gajnis rifugxon sur la supro de la krutajxo, kiam gxi denove pretis
postcxasi.

Ne povante percepti min perokule en la valo, gxi siblante galopis en
la altkreskan plantaron de la marcxo, kaj tie mi laste vidis
gxin.


Subnoto

[17] prabesto-specio.




10-a cxapitro

EN FUTRA DENOVE


Mi rapidis al la rando de la krutajxo super Jxa kaj helpis lin atingi
firman piedotenon. Li rifuzis auxskulti, kiam mi dankesprimis pro lia
preskaux abortinta provo savi min.

"Mi rezignis pri vi kaj taksis vin perdita, kiam vi falis en la
maharan templon," li diris, "cxar ecx mi ne povis savi vin el iliaj
manoj. Do vi povas imagi mian miron, kiam mi vidis pirogon tiritan
sur la plagxon de la cxeftero kaj trovis tie gxuste vian piedspuron
sur la sablo.

"Mi tuj ekiris sercxi vin, sciante, ke vi estas tute senarmila kaj
sendefenda kontraux la multaj embuskantaj dangxeroj sur la cxeftero,
ne nur sovagxaj bestoj kaj rampuloj, sed ankaux homoj. Mi tute facile
postspuris vin gxis cxi tie. Mi alvenis tre gxustatempe."

"Sed kial vi faris gxin?", mi demandis, konsternita pro tiu amika ago
fare de viro el alia mondo kaj de malsama raso kaj koloro.

"Vi savis mian vivon," li respondis, "kaj de tiam estas mia devo
protekti kaj amike trakti vin. Mi ne estus vera mezopo, se mi evitus
mian evidentan devon--en cxi tiu okazo estis plezuro, cxar mi sxatas
vin. Eble vi venu vivi kun mi. Vi igxos membro de mia tribo. Cxe ni
la cxasajxo kaj fisxoj plej abundas, kaj vi povos elekti virinon el
la plej belaj de Pelucidaro. Cxu vi venos?"

Tiam mi rakontis al li pri Perry kaj Dian la Bela, kaj ke mia unua
devo estas al ili. Nur poste mi revenos viziti lin--se nur eblos
retrovi lian insulon.

"Estas facile, amiko," li diris. "Vi nur iru al la bazo de la plej
alta monto en la Montoj de la Nuboj. La rivero tie fluas al la
Lural-az. Rekte trans la busxo de la rivero vi vidos tri grandajn
insulojn, pro malproksimo apenaux distingeblajn, kaj la plej
maldekstra, kiam oni rigardas de la busxo de la rivero, estas Anorok,
kie mi regas la tribon Anorok."

"Sed kiel mi trovos la Montojn de la Nuboj?", mi demandis.

"Lauxdire ili estas videblaj el duono de Pelucidaro," li respondis.

"Kiel granda estas Pelucidaro?", mi demandis, scivola, kian teorion
tiuj primitivuloj havas pri la formo kaj konsisto de sia mondo.

"La maharoj asertas gxin sfera, kiel la interno de tola-sxelo", li
klarigis, "sed tio estas ridinda, cxar se vera, ni refalus, se ni
vojagxus en iu ajn direkto, kaj la tuta akvo de Pelucidaro fluus al
unu loko kaj dronigus nin. Ne, Pelucidaro estas tute plata kaj
etendigxas neniu-scias-gxis-kie cxiudirekte. Cxe la rando, kiel
raportis kaj pludiris al mi miaj prapatroj, estas granda muro, kiu
retenas la Teron kaj akvon de forfalo en la brulantan maron, sur kiu
flosas Pelucidaro; sed mi neniam iris tiel malproksimen de Anorok por
propraokule vidi tiun muron. Tamen, estas tute racie kredi tion vera,
dum enestas neniom da racio en la stulta kredo de la maharoj. Laux
ili, pelucidaranoj sur la kontrauxa flanko cxiam trovigxas
inversigitaj!", kaj Jxa eksplode ridis pri la nura ideo.

Klare videble, la homa popolo en la interna mondo ne multe evoluis
koncerne klerecon, kaj fonto de mizero estis la konstato, ke la
malbelaj maharoj tiom superas ilin. Mi primeditis, kiom da epokoj
Perry kaj mi bezonus por levi tiujn homojn el sia nescio, se trafus
nin tiu tasko.

Kaj tiam venis en mian kapon, ke tio estas favora okazo--ke mi povus
fari malgrandan komencon cxe Jxa, mia amiko, kaj per tio kontroli la
efikon de mia instruado al pelucidarano.

"Jxa," mi diris, "kion vi dirus, se mi informus vin, ke la mahara
teorio pri la formo de la mondo estas gxusta?"

"Mi dirus," li respondis, "ke vi aux estas stultulo aux prenas min
por stultulo."

"Sed Jxa," mi insistis, "se ilia teorio estas malgxusta, kiel vi
klarigas, ke mi povis trapasi la Teron de la ekstera krusto al
Pelucidaro. Se via teorio gxustas, ekzistas nur maro de flamoj sub
ni, en kiu neniu popolo povus vivi, sed mi venas el granda mondo tie,
plena da homoj, bestoj, birdoj kaj fisxoj en vastaj oceanoj."

"Vi logxas sur la suba flanko de Pelucidaro kaj cxiam marsxas kun la
kapo malsupre?", li rikanis. "Kaj se mi kredus tion, amiko, mi estus
vere freneza."

Mi klopodis klarigi al li la graviton, kaj per la ekzemplo de
faligita frukto mi ilustris la neeblecon, ke korpo falu de sur la
Tero en kiuj ajn cirkonstancoj. Li auxskultis tiel atenteme, ke mi
supozis fari veran impreson, tiel, ke naskigxas en li pensfadeno,
laux kiu li kondukigxos al parta ekkono de la vero. Sed mi eraris.

"Via propra ilustrajxo," li diris finfine, "pruvas la falsecon de via
teorio." El sia mano li faligis frukton al la tero. "Vidu," li diris,
"sen apogo, ecx tiu frukteto falas, gxis gxi trafas ion, kio haltigas
gxin. Se Pelucidaro ne estus subtenata sur la maro de flamoj, ankaux
gxi falus, kiel la frukto--vi pruvis gxin mem!" Li venkis tiufoje--mi
vidis tion en liaj okuloj.

La tasko sxajnis nefarebla, do mi rezignis pri gxi, almenaux
provizore, cxar kiam mi konsideris la necesan klarigon pri nia
sunsistemo kaj la universo, mi ekkomprenis la vanecon provi bildigi
al Jxa aux iu ajn alia pelucidarano la sunon, la lunon, la planedojn
kaj la sennombrajn stelojn. Kiuj naskigxis en la interna mondo,
konceptus tiajn aferojn tiel malbone, kiel niaj malfortaj mensoj
povas prezenti al si konceptojn kiel "spaco" kaj "eterneco".

"Nu, Jxa," mi diris, "egale, cxu ni marsxas kun la piedoj supre aux
malsupre, jen ni estas, kaj la plej grava demando ne estas, de kie ni
venis, sed kien ni iras nun. Mi estus tre dankema, se vi povus gvidi
min al Futra, kie mi redonos min en la manojn de la maharoj, por
ellabori kun miaj amikoj la fugxplanon, kiun la sagotoj interrompis,
kiam ili amasigis nin kaj pelis nin al la areno por spekti la punon
al la sklavoj, kiuj mortigis la gardiston. Prefere mi neniam estus
forlasinta la arenon, cxar miaj amikoj kaj mi eble jam nun
efektivigus nian fugxon, dum cxi tiu malfruigxo eble signifos
frakasigxon al niaj planoj, kies plenumigxo dependas de la plua dormo
de la tri maharoj kusxantaj en la kavo sub la konstruajxo, kie ni
estis malliberuloj."

"Vi volas reiri al kaptiteco?" kriis Jxa.

"Miaj amikoj estas tie," mi respondis, "krom vi, miaj solaj amikoj en
Pelucidaro. Kion alian mi faru en tiaj cirkonstancoj?"

Dum momento li meditis en silento. Tiam li malgaje balancis sian
kapon.

"Kuragxa homo kaj bona amiko devus tion fari", li diris, "sed gxi
sxajnas tute stulta, cxar la maharoj tutcerte kondamnos vin al morto
pro la forkuro, do vi plenumos nenion por viaj amikoj per reveno.
Neniam dum mia tuta vivo mi auxdis pri eksa malliberulo, kiu memvole
revenis al la maharoj. Nur malmultaj eskapas ilin, kvankam kelkaj
sukcesas, kaj tiuj preferus morti ol esti rekaptitaj."

"Mi ne vidas alian vojon, Jxa," mi diris, "kvankam mi certigas al vi,
ke mi preferus iri al Sxeolo pro Perry ol al Futra. Sed Perry estas
tro pia, ol ke mi iam versxajne devus savi lin el tiu loko."

Jxa demandis al mi, kio estas Sxeolo, kaj post kiam mi lauxpove
klarigis, li diris: "Vi parolas pri Molop-az, la flamanta maro sub
Pelucidaro. Cxiuj mortintoj, kiujn oni metas en la teron, iras tien.
Pecon post peco ilin forportas al Molop-az la demonetoj, kiuj logxas
tie. Ni scias tion, cxar kiam oni malfermas tombojn, la kadavroj
trovigxas aux parte aux tute forportitaj. Tial, ni anorokanoj metas
niajn mortintojn en altajn arbojn, kie la birdoj povas trovi ilin kaj
porti ilin pecon post peco al la Mortomondo super la Lando de Vasta
Ombro. Se ni mortigas malamikon, ni metas lian korpon en la teron,
por ke gxi iru al Molop-az."

Dum ni parolis, ni marsxadis supren tra la kanjono, per kiu mi
malsupreniris al la granda oceano kaj la sitiko. Jxa faris sian eblon
por persvadi min ne reiri al Futra, sed kiam li konstatis mian
nesxanceleblan intencon iri, li konsentis gvidi min al loko, de kiu
mi povos vidi la ebenajxon, kie kusxas la urbo. Mi miris trovi tute
mallonga la distancon ek de la plagxo, kie mi retrovis Jxa. Mi
evidente malsxparis multe da tempo, sekvante la kurbigxojn de
serpentuma kanjono, dum trans la altajxo kusxis Futra, al kiu mi
sxajne plurfoje proksimigxis.

Kiam ni atingis la verton de la altajxo kaj ekvidis la granitajn
pordegoturojn, nur punktojn sur la florplena ebenejo malsupre, Jxa
lastfoje penis persvadi min rezigni pri mia freneza celo kaj reveni
kun li al Anorok, sed mia decido restis firma, do li fine adiauxis
min, plene certa, ke li rigardas min la lastan fojon.

Mi bedauxris disigxi de Jxa, cxar mi jam tre forte amikigxis kun li.
Kun lia kasxita urbo sur la insulo Anorok kiel bazo kaj liaj sovagxaj
militistoj kiel eskorto, Perry kaj mi povus fari multe da esplorado,
kaj mi esperis poste reiri al Anorok, se nia fugxplano sukcesus.

Sed restis unu gravega afero unue farenda--almenaux por mi la plej
grava afero--trovi Dian la Bela. Mi volis senkulpigi min pro la
insulto, kiun mi pro nescio faris al sxi, kaj mi volis, nu, mi volis
revidi sxin kaj esti kun sxi.

Laux la montodeklivo mi malsupreniris sur la ravan florkampon kaj
transiris la ondantan pejzagxon al la senombraj obeliskoj, kiuj
gardas la vojojn al la subtera Futra. Kvaronan mejlon de la plej
proksima enirejo, min ekvidis la sagota gardistaro, kaj kvar el la
gorilohomoj fulmrapide sturmis al mi.

Kvankam ili minacis per siaj lancoj kaj kriis kiel sovagxuloj, mi
tute ne atentis ilin kaj trankvile plumarsxis al ili, kvazaux
nekonscia pri ilia ekzisto. Mia konduto efikis al ili gxuste laux
miaj esperoj, cxar kiam ni interproksimigxis, ili cxesigis sian
sovagxan kriadon. Ili evidente atendis, ke vidinte ilin, mi tuj
turnigxos kaj forkuros, tiel donante al ili tion, kion ili plej
sxatis: movigxantan celobjekton, al kiu jxeti siajn lancojn.

"Kion vi faras cxi tie?" kriis unu, kiu poste rekonis min. "Ho! Estas
la sklavo, kiu pretendas esti el alia mondo--kaj kiu fugxis, kiam la
dago amokis en la amfiteatro. Sed kial vi revenis, post via sukcesa
fugxo?"

"Mi ne 'fugxis'," mi respondis. "Mi forkuris nur por eviti la dagon,
kiel aliaj, kaj venis en longan montpasejon, konfuzigxis kaj perdis
la vojon en la antauxmontetoj ekster Futra. Kaj nur nun mi trovis la
revenan vojon."

"Kaj vi revenas libervole al Futra!" ekkriis unu gardisto.

"Al kiu alia loko mi iru?" mi demandis. "Mi estas fremdulo en
Pelucidaro kaj ne konas alian lokon ol Futra. Kial mi ne dezirus esti
en Futra? Cxu oni ne bone nutras kaj bone traktas min? Cxu mi ne
estas felicxa? Kiu povus deziri pli bonan sorton?"

La sagotoj gratis al si la kapon. Cxio cxi estis io nova por ili, do,
cxar ili estis nur stultaj brutoj, ili kondukis min al siaj mastroj,
kiuj laux ili pli kompetente solvos la enigmon de mia reveno, cxar
por ili mem gxi restis ankoraux enigmo.

Mi diris tion al la sagotoj por kasxi la spuron de mia fugxplano. Se
ili kredus min suficxe kontenta pri mia sorto en Futra por libervole
reveni post tiel bonega ebleco eskapi de ili, ili ne kredus, ecx dum
momento, ke mi okupigxos pri la arangxado de denova fugxo tuj post
mia reveno al la urbo.

Do ili kondukis min antaux sxliman maharon, kiu tenis sin sur sxlima
roko en la granda cxambro, kiu estis gxia oficejo. Per siaj fridaj
reptiliaj okuloj la estajxo sxajnis trabori la maldikan plakon de mia
trompado kaj legi miajn plej intimajn pensojn. Gxi atentis la
historion, kiun la sagotoj diris pri mia reveno al Futra, rigardante
la lipojn kaj fingrojn de la gorilohomoj dum la rakontado. Poste gxi
pridemandis min pere de unu sagoto.

"Vi diras, ke vi revenis al Futra memvole, cxar vi kredas vin pli
sekura cxi tie ol aliloke--cxu vi ne scias, ke vi povus cxiam ajn
esti selektita por perdi vian vivon en la intereso de la avanaj
sciencaj esploroj, pri kiuj niaj kleruloj dauxre okupigxas?"

Mi nenion sciis pri tia afero, sed mi opiniis plej sagxe, ke mi ne
konfesu tion.

"Mi ne estus en pli granda dangxero cxi tie," mi diris, "ol nuda kaj
nearmita en la sovagxaj gxangaloj aux la solecaj ebenajxoj de
Pelucidaro. Fakte, mi kredas min tre bonsxanca entute reveni al
Futra. Unufoje mi apenaux evitis la morton inter la dentoj de
grandega sitiko. Ne, mi certe estas pli sekura en la manoj de la
inteligentaj estajxoj, kiuj regas Futra. Tiel estas almenaux en mia
propra mondo, kie homoj kiel mi regas cxion. Tie, la plej altaj homaj
popoloj protektas kaj gastigas la fremdulojn cxe si, kaj estante
fremdulo cxi tie, mi kompreneble atendis ricevi simile komplezan
traktadon cxi tie."

La maharo silente rigardis min dum iom da tempo post miaj eldiroj,
kaj la sagoto tradukis miajn vortojn al sia mastro. La estajxo
sxajnis profunde pensi. Fine li komunikis ian mesagxon al la sagoto.
Tiu lasta turnigxis, gestis, ke mi sekvu, kaj foriris el la cxeesto
de la rampulo. Malantaux mi kaj ambauxflanke de mi marsxis la ceteraj
gardistoj.

"Kion ili faros al mi?" mi demandis al la ulo dekstre de mi.

"Vi aperos antaux la erudiciuloj, kiuj pridemandos vin pri la stranga
mondo, el kiu vi pretendas veni."

Post momento de silento li denove turnis sin al mi.

"Cxu vi eble scias," li demandis, "kion la maharoj faras al sklavoj,
kiuj mensogas al ili?"

"Ne," mi respondis, "kaj tio tute ne interesas min, cxar mi tute ne
intencas mensogi al la maharoj."

"Do vi gardu vin antaux tio, ke vi rerakontu la fabelon, kiun vi jxus
diris al Sol-to-to--ha, alia mondo, kie regas homoj!" li rikanis
definitivece.

"Sed estas vero," mi insistis. "De kiu alia loko mi venis? Mi ne
estas el Pelucidaro. Cxiu povas vidi tion ecx per duono de okulo."

"Nu, estas via malbona sxanco," li rimarkis seke, "ke oni eble jugxos
vin ne per tuta, sed duona okulo."

"Kion ili faros al mi," mi demandis, "se ili rifuzos kredi min?"

"Eble ili kondamnos vin al la areno, aux al la fosajxoj por la
eksperimentoj de la erudiciuloj," li respondis.

"Kaj kion ili farus al mi tie?" mi persistis.

"Neniu scias, krom la maharoj kaj tiuj, kiuj iras al la fosajxoj kun
ili, sed cxar la lastaj neniam revenas, ilia scio ne multe utilas al
ili. Onidire, la erudiciuloj distrancxas siajn esplorobjektojn
ankoraux vivaj, kaj lernas per tio multajn utilajn aferojn. Sed
supozeble tio ne montrigxas tre utila al tiu, kiun oni distrancxas.
Kompreneble, tio estas nur konjektoj. Postnelonge, vi versxajne scios
multe pli pri gxi ol mi," kaj li ridetis, dum li parolis. La sagotoj
disvolvis jam grandan humursenton.

"Kaj se estos la areno," mi dauxrigis, "kio tiam?"

"Vi vidis tiujn du, kiuj alfrontis la taragon kaj la dagon tiam, kiam
vi forkuris?" li diris.

"Jes."

"Via morto en la areno similus al tiu, kiun oni planis por ili," li
klarigis, "kvankam oni eble uzus alispecajn bestojn, kompreneble."

"Cxu la morto estas certa en cxiu okazo?" mi demandis.

"Kio okazas al tiuj, kiuj foriras al la erudiciuloj, mi ne scias, kaj
neniu alia scias," li respondis, "sed tiuj, kiuj iras al la areno
povas eliri vivaj kaj tiumaniere regajni sian liberon, kiel okazis al
tiuj du, kiujn vi vidis."

"Ili regajnis sian liberon? Kiel?"

"Estas kutimo de la maharoj liberigi tiujn, kiuj restas vivaj en la
areno post la foriro aux morto de la bestoj. Tiel okazis, ke pluraj
potencaj militistoj el tre malproksimaj landoj, kiujn ni kaptis en
niaj sklavkaptaj misioj, batalis kaj mortigis la bestegojn, kiujn oni
ellasis kontraux ilin, kaj tiel regajnis sian liberon. Tiufoje, kiam
vi spektis, la bestoj mortigis unu la alian, sed la rezulto estas la
sama--oni provizis la viron kaj virinon per armiloj kaj liberigis
ilin, kaj ili ekvojagxis hejmen. Sur la maldekstra sxultro de ambaux
oni bruligis markon--la markon de la maharoj--kiu por cxiam protektos
ilin de la sklavkaptaj bandoj."

"Do mi havus etan sxancon pluvivi, se ili sendus min al la areno, sed
absolute neniun, se la erudiciuloj trenos min al la fosajxoj?"

"Vi tute pravas," li respondis, "sed ne sentu vin felicxa, se oni
sendos vin al la areno, cxar apenaux unu el mil eliras viva."

Je mia miro, oni resendis min al la sama konstruajxo, kie mi estis
tenata kun Perry kaj Gak antaux ol fugxi. Cxe la pordo oni transdonis
min al la gardistaro tie.

"Oni sendube baldaux vokos lin al la enketistoj," diris tiu, kiu
revenigis min, "do tenu lin preta."

Auxdinte pri mia memvola reveno al Futra, miaj nunaj gardistoj
evidente kredis sendangxere lasi min libera en la kontstruajxo, kiel
okazis kutime antaux mia eskapo, do oni ordonis al mi denove eklabori
je mia antauxa tasko.

Mia unua faro estis elspuri Perry, kiun mi trovis, kiel kutime,
absorbita pri la dikaj volumegoj, kiujn li lauxordone devus nur
senpolvigi kaj rearangxi sur novaj bretoj.

Kiam mi eniris la cxambron, li ekrigardis min, afable kapsalutis kaj
tuj rekomencis sian laboron, kvazaux mi tute ne estus forestinta. Lia
indiferenteco kaj mirigis kaj cxagrenis min. Kaj jen mi riskis morti
por reveni al li, sole pro miaj devosento kaj amo!

"Perry!" mi ekkriis, "Cxu vi ne havas vortojn por mi post mia longa
foresto?"

"Longa foresto!" li ripetis kun videbla miro. "Kion vi volas diri?"

"Cxu vi frenezas, Perry? Cxu vi volas diri, ke mi ne mankis al vi, de
kiam ni disigxis pro la atakanta dago en la areno?"

"De kiam!" li ripetis. "Homo, mi jxus revenis de la areno! Vi
revenis preskaux tiel frue kiel mi. Efektive, se vi forestus multe
pli longe, mi certe ektimus, kaj mi ja intencis demandi al vi, kiel
vi fugxis de la besto, tuj post kiam mi fintradukos cxi tiun plej
interesan eltirajxon."

"Perry, vi _estas_ freneza," mi ekkriis. "Scias nur Dio, kiel longe
mi forestis. Mi iris al aliaj landoj, eltrovis novan genton de homoj
en Pelucidaro, vidis la kulton de la maharoj en ilia kasxita templo,
kaj apenaux eskapis viva de ili kaj de granda labirintodono, kiun mi
renkontis pli poste, post mia longa kaj teda vagado trans fremdan
mondon. Mi mankis dum tutaj monatoj, Perry, kaj nun vi apenaux
pauxzas de via laboro cxe mia reveno, kaj vi insistas, ke ni
apartigxis nur momenton. Cxu tiel vi traktas amikon? Mi miras pri vi,
Perry, kaj se mi pensus ecx dum momento, ke mi estas por vi tiel
bagatela, mi ne revenus por riski pro vi morton en la manoj de la
maharoj."

La maljunulo rigardis min dum longa tempo, antaux ol ekparoli. Lia
sulka vizagxo montris konsternan mienon, kaj liaj okuloj esprimis
doloran bedauxron.

"David, mia filo," li diris, "Kiel vi povus ecx momente dubi mian
amon al vi? Cxi tie temas pri strangajxo, kiun mi ne povas kompreni.
Mi scias, ke mi ne estas freneza, kaj mi estas same tiel certa, ke
ankaux vi ne; sed kiel ni klarigu la strangajn halucinojn, kiujn ni
ambaux sxajne havis pri la tempopaso post nia lasta intervidigxo. Vi
estas certa, ke pasis monatoj, dum mi estas samgrade certa, ke antaux
unu horo mi sidis cxe via flanko en la amfiteatro. Cxu iel eblas, ke
ni ambaux pravas, kaj samtempe ambaux eraras? Unue, diru al mi, kio
estas la tempo, kaj eble per tio mi povus solvi nian problemon. Cxu
vi kaptas mian intencon?"

Mi ne kaptis gxin kaj diris tion.

"Jes," dauxrigis la maljunulo, "ni ambaux pravas. Por mi, klinita
super mia libro cxi tie, ne pasis multe da tempo. Mi faris malmulte
aux nenion por malsxpari mian forton, do mi bezonis nek mangxon nek
dormon, sed vi, kontrauxe, marsxis kaj batalis kaj foruzis forton kaj
histon, kiu devas rekonstruigxi per nutrajxo, do multajn mangxojn kaj
dormojn post kiam vi laste vidis min, vi kompreneble mezuras la
tempon grandparte laux tiuj agoj. Fakte, David, ne povas ekzisti
tempo en Pelucidaro, kie mankas remedoj por mezuri aux registri gxin.
La maharoj mem ne konscias pri io kiel la tempo. Mi trovas cxi tie en
iliaj literaturaj verkoj nur unusolan gramatikan tempon, la
prezencan. Sxajnas, ke cxe ili ekzistas nek preterito nek futuro.
Kompreneble, niaj eksteramondaj mensoj ne kapablas kompreni tian
cirkonstancon, sed niaj lastaj traviajxoj sxajnas montri gxian
ekziston."

La temo estis tro profunda por mi, kaj mi tion diris, sed Perry
sxajne nenion pli gxuis ol spekulativi pri gxi, kaj auxskultinte kun
intereso mian rakonton pri la travivitaj aventuroj, li reiris al la
temo, kiun li facilparole pridetaladis, kiam sagoto envenis kaj
interrompis lian sagxumadon.

"Venu!" ordonis la entrudulo, gestante al mi. "La enketistoj parolos
kun vi."

"Adiaux, Perry!" mi diris, manpremante al la grizulo. "Eble ekzistas
nur prezenco kaj eble ne ekzistas la tempo, sed mi estas certa, ke mi
baldaux komencos vojagxon al la postvivo kaj neniam revenos. Se vi
kaj Gak sukcesos fugxi, mi petas, ke vi promesu elsercxi Dian la
Bela, kaj diru, ke per miaj lastaj vortoj mi petis sxian pardonon pro
mia neintenca ofendo al sxi, kaj ke mia sola deziro estis pluvivi
suficxe longe por doni satisfakcion pro mia malbona faro al sxi."

Larmoj venis en la okulojn de Perry.

"Mi ne povas kredi, ke vi ne revenos, David," li diris. "Estus terure
ecx pripensi mian pluan vivon sen vi, inter cxi tiuj abomenaj kaj
fiaj brutoj. Se ili forprenos vin, mi neniam fugxos, cxar mi sentas
min pli sekura cxi tie, ol mi estus kie ajn aliloke en cxi tiu
subtera mondo. Adiaux, mia filo, adiaux!" Tiam lia maljuna vocxo
sxanceligxis kaj rompigxis, kaj kiam li kasxis sian vizagxon per siaj
manoj, la sagota gardisto krude ekkaptis mian sxultron kaj sxovis min
el la kamero.




11-a cxapitro

KVAR MORTAJ MAHAROJ


Momenton poste, mi staris antaux deko da maharoj--la sociaj
enketistoj de Futra. Ili prezentis al mi multajn demandojn, pere de
sagota interpretisto. Mi respondis cxiujn vere. Sxajnis precipe
interesi ilin mia rakontado pri la ekstera mondo kaj la stranga
veturilo, kiu portis Perry kaj min al Pelucidaro. Mi kredis, ke mi
ilin konvinkis, kaj post longa sidado en silento post la enketo, mi
atendis, ke oni ordonos al mi reiri al mia logxejo.

Dum tiu sxajna silento ili diskutis pere de sia stranga, neparola
lingvo la meriton de mia historio. Fine, la estro de la tribunalo
komunikis la rezulton de la kunsido al la oficiro, kiu estris la
sagotan gardistaron.

"Venu," li diris al mi, "vi estas kondamnita al la eksperimentaj
fosajxoj, cxar vi auxdacis insulti la inteligentecon de la potenculoj
per la ridinda historio, kiun vi tiel malprudente rakontis al ili."

"Cxu vi volas diri, ke ili ne kredis min?", mi demandis, tute
mirigita.

"Kredi vin!", li diris. "Cxu vi volas diri, ke vi atendis, ke iu ajn
kredus tiel neeblan mensogon?"

Estis senespere, do mi marsxis en silento flanke de mia eskorto tra
la mallumaj koridoroj kaj pasejoj al mia terura pereo. En malalta
urbnivelo ni venis al pluraj lumigitaj kameroj, en kiuj ni vidis
plurajn maharojn okupi sin pri diversaj taskoj. Mia eskorto kondukis
min al unu el tiuj kameroj, kaj antaux ol foriri ili katenis min al
flanka muro. Aliaj homoj estis simile katenitaj tie. Sur longa tablo
kusxis viktimo, kiam oni kondukis min en la kameron. Kelkaj maharoj
cxirkauxstaris la kompatindulon, tenante lin al la tablo, por ke li
ne movigxu. Alia, tenante akran trancxilon en sia trifingra
antauxpiedo, trancxe malfermis la bruston kaj abdomenon de la
viktimo. Oni uzis nenian anestezilon, kaj estis terure auxdi la
kriojn kaj gxemojn de la torturato. Vere, tio estis vengxosimila
vivisekcio. Malvarma sxvito ekfluis el miaj poroj, kiam mi
ekkomprenis, ke baldaux venos mia vico. Kaj ne forgesu, ke kie ne
ekzistas la tempo, mi povus facile imagi, ke mia suferado dauxras
monatojn, antaux ol la morto finfine liberigus min!

La maharoj tute ne atentis min, kiam oni kondukis min en la kameron.
Tiel profundigxintaj en sia laboro ili estis, ke mi certis, ke ili
ecx ne scias, ke la sagotoj eniris kun mi. La pordo estis proksima.
Se nur mi povus atingi gxin! Sed tiuj pezaj katenoj malebligis ion
ajn tian. Mi cxirkauxrigardis, sercxante rimedon por liberigxi el la
cxenoj. Sur la planko inter mi kaj la maharoj kusxis eta hxirurgiilo,
kiun unu el ili kredeble faligis. Gxi aspektis ne malsimile al
butonhoko, sed gxi estis multe pli eta, kaj havis akrigitan pinton.
Centfoje dum mia knabagxo mi malsxlosis serurojn per butonhokoj. Se
nur mi povus atingi tiun peceton de polurita sxtalo, mi eble povus
almenaux portempe forfugxi.

Rampante gxis la limo de mia cxeno, mi trovis, ke etendante unu manon
tiom, kiom mi povis, miaj fingroj restis ankoraux unu colon for de la
celata ilo. Estis turmente! Mi strecxis cxiun fibron, sed mi ne povis
atingi gxin.

Fine mi turnigxis, kaj etendis unu piedon al la objekto. Mia koro
saltis en mian gorgxon! Mi povis apenaux ektusxi gxin! Sed eble en
mia peno tiri gxin al mi, mi nevole sxovus gxin ankoraux pli
malproksimen, kie gxi estus neatingebla! Malvarma sxvito ekfluis sur
min el cxiu poro. Malrapide kaj zorgeme mi faris la penadon. Miaj
piedfingroj falis sur la malvarman metalon. Poiome mi movis gxin al
mi, gxis mi kredis gxin atingebla de mia mano, kaj momenton poste, mi
returnigxis, kaj la kara ilo estis en mia mano.

Mi diligente eklaboris je la mahara seruro, kiu tenis mian cxenon.
Estis ridinde simple. Ecx infano povus tiel malsxlosi gxin, kaj post
momento mi estis libera. La maharoj nun sxajne finis sian laboron cxe
la tablo. Unu jam forturnigxis kaj ekzamenis aliajn viktimojn, sxajne
intencante elekti la sekvontan operacioton.

La dorsoj de la cxetabluloj estis turnitaj al mi. Se ne estus la
estajxo, kiu marsxis al ni, mi povus fugxi tuj tiumomente. Malrapide,
la estulo alproksimigxis al mi, kiam gxian atenton allogis granda
sklavo cxenita kelkajn jardojn dekstre de mi. Tie, la reptilio
ekhaltis kaj komencis zorge ekzameni la kompatindulon, kaj farante
tion, gxi turnis sian dorson al mi dum momento, kaj gxuste tiam mi
faris du saltegojn, kiuj portis min el la kamero en la koridoron
trans gxi, laux kiu mi kuris tiel rapide kiel mi kapablis. Kie mi
estas kaj kien mi iras--tion mi ne sciis. Mia sola penso estis
plejeble malproksimigi min de tiu timindega torturkamero.

Poste, mi reduktis mian rapidecon al vigla marsxado, kaj pli poste,
ektimante la dangxeron, ke min trafus nova malagrabla situacio, se mi
malzorgus, mi movigxis ankoraux pli malrapide kaj zorgeme. Post
tempeto mi venis al koridoro, kiu sxajnis iel mistere konata al mi,
kaj iom poste, hazarde rigardante en kameron flanke de la koridoro,
mi vidis tri maharojn volvigxintajn en dormado sur lito el feloj. Mi
preskaux jubilis lauxte pro gxojo kaj trankviligxo. Estis la sama
koridoro kaj la samaj maharoj, al kiuj mi intencis asigni tiel gravan
rolon en nia fugxo el Futra. La Providenco vere gracis min, cxar la
reptilioj ankoraux dormis.

Nun la unusola granda dangxero estis la reiro al la superaj niveloj
por sercxi Perry kaj Gak, sed cxar nenio alia estis farebla, mi
rapidis supren. Kiam mi atingis la frekventatajn partojn de la
konstruajxo, mi trovis grandan sxargxon da feloj en angulo, kaj tiujn
mi levis al mia kapo, portante ilin tiel, ke la randoj kaj anguloj
pendis cxirkaux miaj sxultroj, tute kasxante mian vizagxon. Tiel
kamuflite, mi trovis Perry kaj Gak kune en la kamero, kie ni
mangxadis kaj dormadis.

Ne necesas diri, ke ambaux gxojis vidi min, kvankam ili kompreneble
sciis nenion pri la sorto, al kiu kondamnis min la jugxistoj. Ni
decidis perdi neniom da tempo antaux ol efektivigi nian fugxplanon,
cxar mi ne povus esperi resti longe kasxita de la sagotoj, kaj mi ne
bone povus porcxiame porti tiun amason da feloj sur mia kapo sen veki
suspekton. Tamen, estis kredeble, ke per gxi mi povus sendangxere
trairi la plenajn koridorojn kaj kamerojn de la superaj niveloj, do
mi ekiris kun Perry kaj Gak--cxe kio la fetoro de la malbone tanitaj
feloj dume preskaux sufokis min.

Kune, ni iris al la unua vico da koridoroj sub la cxefetagxo de la
konstruajxoj, kaj tie Perry kaj Gak haltis por atendi min. La
konstruajxoj estas fositaj el la formacio de solida kalksxtono. Ilia
arkitekturo estas pro absolute nenio rimarkinda. La cxambroj estas
foje rektangulaj, foje rondaj, kaj foje ovalaj. La koridoroj, kiuj
ilin kunigas, estas mallargxaj kaj ne cxiam rektaj. La kameroj estas
lumigitaj per difuzita sunlumo reflektita tra tuboj similaj al tiuj,
per kiuj oni lumigis la avenuojn. Ju pli malaltaj la kamervicoj, des
pli mallume. La plejmulto de la koridoroj estas tute nelumigitaj. La
maharoj povas vidi tre bone en duonmallumo.

Survoje al la cxefetagxo ni renkontis multajn maharojn, sagotojn kaj
sklavojn; sed neniu atentis nin, cxar ni igxis parto de la ordinara
vivo en la koridoro. Estis nur unusola enirejo kondukanta el la loko
al la avenuo, kaj gxi estis bone gardata de sagotoj--sole cxi tiun
pordon ni ne rajtis trapasi. Fakte, estis malpermesite al ni ankaux
eniri la subajn koridorojn kaj apartamentojn, krom je apartaj okazoj,
kiam oni ordonis al ni tion fari; sed cxar ili konsideris nin
malsupera specio sen inteligenteco, ili ne havis kauxzon timi, ke ni
per tio povus fari ian malbonon, do oni ne malhelpis al ni eniri la
koridoron, kiu kondukis malsupren.

Volvitajn en felo, mi portis tri glavojn kaj la du pafarkojn kaj la
sagojn, kiujn Perry kaj mi faris. Cxar multaj sklavoj portis fele
volvitajn sxargxojn cxiudirekte, neniu trovis mian sxargxon
menciinda. Kie mi lasis Gak kaj Perry, ne estis aliaj estuloj
videblaj, do mi tiris unu glavon el la pakajxo, kaj lasante la
ceterajn armilojn cxe Perry, mi ekiris sola al la malsuperaj niveloj.

Veninte en la apartamenton, en kiu dormis la tri maharoj, mi silente
eniris piedpinte, ne memorante, ke la kreitajxoj ne kapablas auxdi.
Per rapida trapiko tra la koro mi mortigis la unuan, sed mia dua
trapiko ne estis tiel bontrafa, tiel ke antaux ol mi povis mortigi la
venontan el miaj viktimoj, gxi jxetis sin kontraux la tria, kiu
rapide suprensaltis, kontrauxstarante min per vaste malfermitaj
makzeloj. Sed batalado ne estas okupo, kiun la mahara raso sxatas,
kaj kiam la estulo vidis, ke mi jam senvivigis du el gxiaj kunuloj
kaj ke mia glavo estas rugxa de ilia sango, gxi haste forkuris de mi.
Sed mi estis tro rapida por gxi, do, duone saltante, duone flugante,
gxi forhastis laux alia koridoro, dum mi sekvis tuj post gxi.

Gxia eskapo signifus la tutan ruinigxon de niaj planoj, kaj tre
probable mian tujan morton. Tiu penso donis flugilojn al miaj piedoj;
sed ecx en la plej bona kazo mi povis nur egali la rapidecon de la
saltanta estulo antaux mi.

Tute subite gxi forturnis sin en apartamenton dekstre de la koridoro,
kaj enrapidante momenton poste, mi frontis du el la maharoj. Tiu, kiu
estis tie, kiam ni eniris, okupis sin per kelkaj metalaj ujoj, en
kiujn oni metis pulvorojn kaj fluajxojn, se jugxi surbaze de la vico
de flakonoj kusxantaj sur la benko, cxe kiu gxi laboris. Mi tuj
komprenis, en kiun lokon mi estis veninta. Jen gxuste tiu cxambro,
pri kiu Perry donis al mi detalajn instrukciojn, per kiuj mi trovu
gxin. Gxi estis la subtera kamero, en kiu oni kasxis la Grandan
Sekreton de la mahara raso. Kaj sur la benko, flanke de la flakonoj,
kusxis la fele bindita libro, kiu entenis la solan kopion de la
afero, kiun mi devis elsercxi post la mortigo de la tri dormataj
maharoj.

Ne estis alia elirejo el la cxambro ol la pordo, en kiu mi nun
staris, frontante la du timindajn reptiliojn. Mi sciis, ke pelitaj en
angulon ili batalus kiel demonoj, kaj ili estis bone ekipitaj por
batali, se ili nepre devus. Kune, ili impetis sur min, kaj kvankam mi
tuj trapikis la koron de unu el ili, la alia alfiksis siajn brilajn
dentegojn sur mian glavbrakon super la kubuto, kaj tiam komencis per
siaj akraj ungegoj rastgrati mian korpon, sxajne por elsxiri miajn
internajxojn. Mi konstatis, ke estas senutile esperi liberigi mian
brakon el tiu potenca, premega kaptigxo, kiu sxajnis detrancxi mian
brakon de mia korpo. La doloro, kiun mi suferis, estis intensa, sed
gxi servis nur por sproni min al pli grandaj penoj por venki mian
kontrauxulon.

Tien kaj reen sur la planko ni luktis--la maharo donis al mi
terurajn, trancxajn batojn per siaj antauxpiedoj, dum mi klopodis
sxirmi mian korpon per mia maldekstra mano, samtempe provante trovi
okazon por transdoni mian klingon el mia nun senutila glavmano al
ties rapide malfortigxanta parulo. Finfine mi sukcesis, kaj per tio,
kio sxajnis esti mia lasta unco da forto, mi pikis la klingon tra la
malbela korpo de mia malamiko. Tiel sensone kiel gxi batalis, gxi
mortis, kaj kvankam malforta pro doloro kaj sangoperdo, mi kun emocio
de triumfa fiereco transpasxis gxian konvulsie rigidigxantan kadavron
kaj ekkaptis la plej potencan sekreton de tiu mondo. Unu sola
ekrigardo certigis min, ke gxi estas gxuste tiu afero, kiun Perry
priskribis al mi.

Kaj ekkaptante gxin, cxu mi prepensis, kion tio signifas por la
homaro de Pelucidaro--cxu fulmis tra mia menso la penso, ke
sennombraj ankoraux nenaskitaj generacioj de mia propra specio havos
kauxzon adori min pro la afero, kiun mi plenumis por ili? Cxu? Ne
esti tiel. Mi pripensis belan ovalan vizagxon, rigardantan el
kristale puraj okuloj tra ondanta amaso da nigregaj haroj. Mi
pripensis rugxegajn lipojn, de Dio faritaj por kisado. Kaj mi tute
subite, sen rekta instigo, starante sola en la sekreta kamero de la
maharoj de Pelucidaro, eksciis, ke mi amas Dian la Bela.




12-a cxapitro

POSTCxASO


Dum momento mi staris tie, pensante pri sxi, kaj tiam mi
sopirgxemante metis la libron malantaux la rimenon, kiu tenis mian
zontukon, kaj turnigxis por forlasi la apartamenton. Malsupre de la
koridoro, kiu kondukas supren el la malsupraj kameroj, mi fajfis per
la antauxarangxita signalo, kiu anoncis al Perry kaj Gak, ke mi estis
sukcesinta. Momenton poste, ili staris cxe mia flanko, kaj je mia
miro mi vidis, ke Hugxa la Ruza akompanas ilin.

"Li kunigxis kun ni," klarigis Perry, "kaj ne permesis nei. Tiu ulo
estas vulpo. Li flaras eskapon, kaj prefere ol malsukcesigi nian
sxancon nun, mi diris, ke mi kondukos lin al vi, por ke vi decidu,
cxu li akompanu nin."

Mi ne havis amon por Hugxa, kaj mi ne fidis lin. Mi certis, ke li
perfidus nin, se li kredus tion profitodona; sed mi vidis neniun
elturnigxon, kaj la fakto, ke mi mortigis kvar maharojn, anstataux
kiel planite nur tri, ebligis inkluzivi la viron en nia fugxplano.

"Nu, bone," mi diris, "vi povos akompani nin, Hugxa, sed je la unua
signo de perfido, mi trapikos vin per mia glavo. Cxu vi komprenas?"

Li diris, ke jes.

Iom poste ni estis forigintaj la hauxtojn de sur la kvar maharoj, kaj
tiel bone ni sukcesis rampi en ilian internon, ke nia sxanco eskapi
nerimarkite el Futra sxajnis bonega. Ne estis facila tasko kunfiksi
la hauxtojn tie, kie ni ilin tratrancxis cxe la ventro por forigi
ilin de la internajxoj, sed mi restis ekstere, gxis cxiuj aliaj kun
mia helpo estis enkudritaj, kaj lasis aperturon en la brusto de la
hauxto de Perry, tra kiu li povis elmeti la manojn por enkudri min,
kaj tiel ni vere povis multe pli bone plenumi nian planon, ol mi
esperis. Ni sukcesis teni la kapojn levitaj, metante niajn glavojn
tra la koloj, kaj sammaniere ni povis ilin movi laux viveca maniero.
Nia plej granda malfacilajxo estis la palmopiedoj, sed ecx tiun
problemon ni fine solvis, tiel ke kiam ni movigxis, ni aspektis tute
naturaj. Truetoj pikitaj en la pufaj gorgxoj, en kiujn ni metis niajn
kapojn, permesis al ni vidi suficxe bone por konduki nin mem
antauxen.

Tiel ni ekiris supren al la cxefetagxo de la konstruajxo. Gak iris
antauxe en la stranga parado, poste sekvis Perry, sekvita de Hugxa,
dum mi iris malantauxe, admoninte Hugxan, ke mia glavo estis tiel
arangxita, ke mi povus piki gxin tra la kapo de mia kostumo en lian
internajxon, se li montrus hezitemon.

Kiam la bruo de rapidantaj piedoj avertis min, ke ni eniras la
plenajn koridorojn de la cxefetagxo, mia koro saltis gxis mia busxo.
Tute sen hontosento mi konfesas, ke mi timis--neniam antauxe aux
poste en mia vivo mi spertis tian suferegon de animbrula timo kaj
necerteco, kia min frapis. Se eblus sxviti sangon, mi sxvitis gxin
tiam.

Malrapide, laux la pasxmaniero kutima cxe la maharoj, kiam ili ne
uzas siajn flugilojn, ni trarampis amasojn da okupitaj sklavoj,
sagotoj kaj maharoj. Post tempo, kiu sxajnis eterneco, ni atingis la
eksteran pordon, kiu kondukas en la cxefan avenuon de Futra. Multaj
sagotoj staris cxirkaux la vojkrucigxo. Ili ekrigardis Gak, kiam li
silente pasxis inter ili. Tiam pasis Perry, kaj tiam Hugxa. Nun estis
mia vico, kaj en subita atako de glaciiga teruro, mi konstatis, ke la
varma sango el mia vundita brako gutas malsupren tra la morta piedo
de la mahara hauxto, kiun mi portis, kaj lasis sian sangan spuron sur
la pavimo, cxar mi vidis, ke sagoto atentigis sian kunulon pri gxi.

La gardisto pasxis antaux min, kaj fingromontrante al mia sanganta
piedo, alparolis min per la gestolingvo, kiun tiuj du specioj uzas
kiel komunikilon. Ecx se mi scius, kion li diris, mi ne povus
respondi per la mortajxo, kiu min kovris. Mi foje vidis grandan
maharon glaciigi tromemfidan sagoton per sia nura rigardo. Tio
sxajnis mia sola espero, do mi gxin provis. Haltigxinte, mi movis
mian glavon tiel, ke estigxis la impreso, ke la morta kapo esplore
rigardas la gorilo-homon. Dum longa momento, mi staris tute senmova,
rigardante la ulon per tiuj mortaj okuloj. Poste mi mallevis la
kapon, kaj malrapide dauxrigis pasxi antauxen. Dum momento, cxio
dependis de tio, sed antaux ol mi lin tusxis, la gardisto pasxis
flanken, kaj mi pasis en la avenuon.

Ni iris antauxen sur la largxa strato, sed nun ni estis ekster
dangxero pro la multnombreco de niaj malamikoj, kiuj nin cxirkauxis
cxiuflanke. Bonsxance, estis granda procesio da maharoj irantaj al la
malprofunda lago, kiu kusxas je unu mejlo aux iom pli for de la urbo.
Ili iradas tien por praktiki siajn amfibiajn emojn, plongxante por
kapti fisxetojn kaj gxuante la malvarman profundon de la akvo. Gxi
estas lago de nesala akvo, malprofunda kaj sen la pli grandaj
reptilioj, kiu malebligas uzadon de la grandaj maroj de Pelucidaro al
cxiuj, krom si mem.

En la mezo de la amaso, ni pasis supren laux la sxtupoj kaj eliris
eksteren sur la ebenajxon. Dum iom longa distanco, Gak sekvis la
rivereton, kiu fluas al la lago, sed fine, cxe la fundo de ravineto,
li ekhaltis, kaj tie ni restis, gxis cxiuj estis preterpasintaj kaj
ni estis solaj. Tiam, ankoraux en la niaj kostumoj, ni ekiris rekte
for de Futra.

La varmego de la vertikalaj sunradioj rapide faris niajn abomenajn
karcerojn neelteneblaj, do transirinte malaltan altajxon kaj enirinte
sxirmodonan arbaron, ni fine formetis la maharajn hauxtojn, per kiuj
ni venis gxis tie en sekureco.

Mi ne tedos vin pri la detaloj de tiu amara kaj suferiga fugxo. Kiel
ni vojagxis per obstina kurado, gxis ni falis teren pro laco. Kiel
nin atakis strangaj kaj timindaj bestoj. Kiel ni apenaux eskapis la
kruelajn dentegojn de leonoj kaj tigroj, kies grandeco etigus gxis
ridinda sensignifeco la plej grandajn felisojn de la ekstera mondo.

Plu kaj plu ni rapidis, kun unusola intenco: plejeble malproksimigi
nin de Futra. Gak kondukis nin al sia propra lando--la lando Sari.
Montrigxis neniu signo de postcxaso, kaj tamen ni certis, ke ie
malantaux ni persistaj sagotoj sekvas nian spuron. Gak diris, ke ili
neniam malsukcesis cxase eltrovi siajn cxasatojn, gxis ili kaptis
tiujn aux estis mem retretigitaj de pli forta militistaro.

Nia sola espero, li diris, estis atingi lian tribon, kies forto tute
suficxis en la montara fortikejo por forbatali iun ajn nombron da
sagotoj.

Kaj finfine, post lauxsxajne monatojn, kaj kiel mi nun scias, eble
jaroj, ni venis gxis loko, kie ni povis vidi la grizbrunan krutajxon,
kiu borderas la antauxmontetojn de Sari. Kaj preskaux sammomente,
Hugxa, kiu cxiam rigardis tiom malantauxen kiom antauxen, anoncis, ke
li povas vidi aron de viroj malantaux ni, superirante malaltan
montegxon. Estis la longe atendita postsekvantaro.

Mi demandis al Gak, cxu ni povus atingi Sari suficxe frue por ilin
eskapi.

"Eble," li respondis, "sed vi trovos, ke la sagotoj povas iri per
nekredebla rapideco, kaj cxar ili estas preskaux nelacigeblaj, ili
estas sendube multe pli fresxaj ol ni. Plue--" li pauxzis,
ekrigardante Perry.

Mi sciis, kion li pensis. La maljunulo estis preskaux elcxerpita. Dum
granda parto de nia fugxado, aux Gak aux mi duone apogis lin dum la
marsxado. Kun tia handikapo, ecx malpli rapidaj postsekvantoj ol la
sagotoj povus facile gxisatingi nin, antaux ol ni povus transiri la
krudan altajxon, kiun ni frontis.

"Vi kaj Hugxa iru antauxe," mi diris. "Perry kaj mi alvenos, se ni
povos. Ni ne povas vojagxi tiel rapide kiel vi, kaj ne necesas, ke vi
mortu pro tio. Gxi estas neevitebla. Ni devos gxin fronti."

"Mi ne forlasos kamaradon," estis la simpla respondo de Gak. Mi ne
sciis, ke tiu granda, vila praepoka viro havas tiel noblan karakteron
interne de si. Mi cxiam sxatis lin, sed nun, aldonigxis honoro kaj
respekto al mia sxato. Jes, ankaux amo.

Sed tamen mi pluurgxis lin antauxen, insistante, ke se li povos
atingi sian popolon, li eble povos venigi suficxe grandan
militistaron por forpeli la sagotojn kaj savi Perry kaj min.

Sed ne, li rifuzis forlasi nin, kaj tiel finigxis la diskuto, sed li
sugestis, ke Hugxa rapidu antauxen por averti la sarianojn pri la
dangxero al la regxo. Ne necesis multe da instigado por ekmarsxigi
Hugxan--la nura ideo suficxis por forsendi lin salte antauxen en la
antauxmontetojn, kiujn ni intertempe atingis.

Perry sciis, ke li endangxerigas la vivon de Gak kaj mi, kaj la
maljunulo preskaux insiste petegis, ke ni antauxeniru sen li, kvankam
mi sciis, ke li suferas veran angoron de teruro je la penso, ke li
povus fali en la manojn de la sagotoj. Fine, Gak parte solvis la
problemon, levante Perry per siaj potencaj brakoj kaj portante lin.
Dum tiu agmaniero malrapidigis Gak, li povis tamen antauxeniri pli
rapide tiel, ol kiam li duone apogis la stumblantan maljunulon.




13-a cxapitro

LA RUZULO


La sagotoj rapide proksimigxis al ni, cxar vidinte nin, ili multe
akcelis sian rapidecon. Plu kaj plu ni stumblis supren laux la
mallargxa kanjono, kiun Gak elektis por proksimigxi al la altajxo de
Sari. Ambauxflanke altigxis apikaj krutajxoj el belega plurkolora
roko, dum sub niaj piedoj la densa montoherbo prezentis molan kaj
senbruan tapisxon. De kiam ni eniris la kanjonon, ni tute ne vidis
niajn postsekvantojn, kaj mi komencis esperi, ke ili perdis nian
spuron, kaj ke ni atingos la nun rapide proksimigxantajn krutajxojn
gxustatempe por suprengrimpi ilin, antaux ol esti atingitaj.

Antaux ni, ni nek vidis nek auxdis signon, kiu povus auxguri la
sukceson de la komisio de Hugxa. Intertempe li devus esti atinginta
la antauxpostenojn de la sarianoj, kaj ni devus almenaux auxdi la
sovagxajn kriojn de la tribanoj, dum ili svarmas al siaj armiloj por
respondi la regxan helpalvokon. Post momento, la severaspektaj
krutajxoj antaux ni devus nigrigxi je praepokaj militistoj. Sed
okazis nenio tia--efektive, la Ruzulo perfidis nin. Tiumomente, kiam
ni atendis vidi sariajn lancportantojn kurataki malantaux Hugxa por
helpi al ni, la poltrona perfidulo kasxiradis cxe la eksterajxoj de
la plej proksima saria vilagxo, por ke li povu enveni de la alia
flanko, kiam estos tro malfrue por savi nin, kaj pretendi, ke li
perdigxis inter la montoj.

Hugxa ankoraux tenis rankoron kontraux mi pro la bato, kiun mi donis
por protekti Dian, kaj lia malica spirito permesis ecx bucxoferi nin
cxiujn, por ke li sin vengxu kontraux mi.

Dum ni pliproksimigxis al la barieraj krutajxoj, kaj aperis neniu
signo de savantaj sarianoj, Gak igxis kaj kolera kaj timigita, kaj
baldaux, kiam la bruoj de rapide proksimigxanta postsekvantaro trafis
niajn orelojn, li kriis al mi trans sia sxultro, ke ni estas
perditaj.

Rigardante malantauxen, mi ekvidis la unuan el la sagotoj cxe la fora
ekstremo de ampleksa etendigxo de la kanjono, tra kiu ni jxus pasis,
kaj tiam subita turnigxo forigis el mia vido la malbelan bestacxon,
sed la lauxta ululo de triumfa rabio, kiu levigxis malantaux ni,
pruvis, ke la goriloviro vidis nin.

Denove, la kanjono abrupte turnigxis maldekstren, sed dekstre alia
brancxo disetendigxis malpli devie de la gxenerala direkto, tiel, ke
gxi pli aspektis kiel la cxefa kanjono ol la maldekstra brancxo. La
sagotoj estis nun ne pli ol ducent kvindek jardojn malantaux ni, kaj
mi vidis, ke estus senespere provi eskapi alie ol per ruzajxo. Estis
malgranda eblo savi Gak kaj Perry, kaj kiam mi atingis la
disbrancxigxon de la kanjono, mi riskis gxin.

Haltante tie, mi atendis, gxis la plej antauxa sagoto kuris en mian
vidkampon. Gak kaj Perry jam malaperis cxirkaux angulo en la
maldekstra kanjono, kaj kiam la sovagxa krio de la sagoto anoncis, ke
li min vidis, mi turnigxis kaj ekkuris laux la dekstra brancxo. Mia
ruzo sukcesis, kaj la tuta bando de homcxasantoj impete postkuris min
en unu kanjonon, dum Gak portis Perry ekster dangxeron laux la alia.

Kurado neniam estis mia plej bona atleta kapablo, kaj nun, kiam mia
vivo mem dependis je rapidega kurado, mi ne povas diri, ke mi kuris
pli bone ol tiam, kiam mia acxa bazkurado[18] elvokis sur min el la
spektantaro la rauxkajn kaj riprocxajn kriojn "glacicxaro" kaj "Voku
taksion!".

La sagotoj rapide proksimigxis al mi. Precipe dangxera estis unu, pli
rapida ol siaj kolegoj, kiu estis timinde proksima. La kanjono
farigxis nura rokoza fendo, krude altigxanta je kruta deklivo al kio
sxajnis pasejo inter du ambauxflankaj montopintoj. Kio kusxis
aliaflanke, mi ecx ne povis diveni--eble apika krutajxo de centoj da
futoj en la valon sur la alia flanko. Cxu eble mi kuris en
senelirejon?

Konstatinte, ke mi ne povus esperi antauxkuri la sagotojn gxis la
supro de la kanjono, mi decidis riski cxion je klopodo haltigi ilin
provizore, kaj tiucele mi deprenis mian krude faritan arkon kaj
eltiris sagon el la fela sagujo, kiu pendis malantaux mia sxultro.
Dum mi per la dekstra mano almetis la sagon, mi haltis kaj pivote
turnigxis al la goriloviro.

En la mondo de mia naskigxo mi neniam manipulis sagon, sed ekde nia
fugxo el Futra mi provizis al la grupo malgrandajn cxasajxojn per
miaj sagoj, kaj tiel, pro neceso, mi ekhavis ne malbonan celkapablon.
Dum nia fugxado el Futra, mi resxnuris mian pafarkon per peco de
fortika intesto prenita el grandega tigro, kiun Gak kaj mi
maltrankviligis kaj fine mortigis per sagoj, lanco kaj glavo. La
malmola ligno de la arko estis ekstreme forta, kaj tio, kune kun la
fortikeco kaj elasteco de mia nova sxnuro, donis al mi neordinaran
fidon je mia armilo.

Neniam mi bezonis pli stabilajn nervojn ol tiam--neniam estis pli
bone regitaj miaj nervoj kaj muskoloj. Mi celis tiel zorge kaj
senhaste, kvazaux mi alcelus celobjekton el pajlo. La sagoto neniam
antauxe vidis pafarkon, sed evidente lia malsprita intelekto subite
ekkomprenis, ke la afero, kiun mi direktas al li estas ia aparato de
mortigo, cxar ankaux li ekhaltis, samtempe suprensvingante sian
hakileton por jxeto. Jen unu el la multaj metodoj, per kiuj ili uzas
tiun armilon, kaj la celprecizo, kiun ili atingas ecx en la plej
malfavoraj cirkonstancoj estas preskaux mirakla.

Mia sago estis altirita en sia plena longeco--mia okulo alcelis gxian
akran pinton sur la maldekstra brusto de mia kontrauxulo; kaj tiam li
jxetis sian sian hakileton, kaj mi ellasis mian sagon. En tiu
momento, kiam niaj jxetajxoj ekflugis, mi saltis flanken, sed la
sagoto impetis antauxen por sekvi sian atakon per lancojxeto. Mi
sentis la siblon de la hakileto, kiam gxi preterskrapis mian kapon,
kaj sammomente, mia sago trapikis la sovagxan koron de la sagoto, kaj
kun unu sola gxemo, li jxetigxis preskaux gxis miaj piedoj--sxtone
morta.

Proksime malantaux li estis du aliaj--eble je kvindek jardoj--sed la
distanco donis al mi tempon por ekkapti la sxildon de la morta
gardisto, cxar mia apenauxa evito de la hakileto komprenigis al mi,
kiel urgxe mi bezonas gxin. Tiuj, kiujn mi sxtelis en Futra, ni ne
povis kunporti, cxar ilia grandeco malebligis al ni kasxi ilin en la
maharaj hauxtoj, kiuj nin portis al sekureco ekster la urbo.

Bone metinte la sxildon sur mian maldekstran brakon, mi elpafis alian
sagon, kiu faligis duan sagoton, kaj poste, kiam la hakileto de ties
kolego rapidis al mi, mi kaptis gxin sur la sxildo, kaj almetis alian
sagon por li, sed li ne atendis por ricevi gxin. Anstataux tio, li
turnigxis kaj retretis al la amaso da gorilohomoj. Evidente, li jam
vidis portempe suficxon de mi.

Denove mi ekkuris for, kaj la sagotoj ne sxajnis tre avidaj dauxrigi
la postcxason tiel proksime kiel antauxe. Negxenate, mi atingis la
supron de la kanjono, kie mi trovis krutan, rokozan abismon profundan
je ducent gxis tricent futoj; sed maldekstre, mallargxa kornico
cxirkauxiris la kurbajxon de la krutajxosupro. Lauxlonge de gxi mi
iris antauxen, kaj cxe abrupta turnigxo, kelkajn jardojn post la fino
de la kanjono, la vojo largxigxis, kaj maldekstre mi vidis la
aperturon de granda kaverno. Antaux gxi la kornico pluiris, gxis gxi
eliris el la vidkampo cxirkaux alia elstarajxo de la monto.

Tie mi sentis, ke mi povus defii armeon, cxar la malamikoj povus
ataki min nur po unu, kaj tiu unu ne povus scii, ke mi atendas lin,
gxis li plene montrus sin, cxirkauxirinte vojturnigxon. Cxirkaux mi
kusxis disigitaj sxtonoj de la krutajxo, supere. Ili estis de
diversaj grandoj kaj formoj, sed suficxe multaj havis oportunan
grandecon, tiel ke mi povus uzi ilin anstataux miaj tre valoraj
sagoj. Ariginte plurajn rokojn en amaseton, flanke de la fauxko de la
kaverno, mi atendis la atakon de la sagotoj.

Dum mi staris tie, strecxa kaj silenta, atendante la unuan mallauxtan
sonon, kiu indikos la proksimigxon de miaj malamikoj, eta bruo el la
nigra profundo de la kaverno altiris mian atenton. Eble gxin
produktis la movigxo de la granda korpo de iu bestego levigxanta de
sur la rokoza planko de sia logxejo. Preskaux sammomente, mi kredis
auxdi la skrapon de ledaj sandaloj sur la kornico cxirkaux la
vojturnigxo. Dum la postaj kelkaj sekundoj, mia atento estis
konsiderinde dividita.

Kaj tiam, el la inkeca nigro je mia dekstra flanko, mi vidis du
flamantajn okulojn rigardadi en miajn. Ili situis pli ol du futojn
pli alte ol mia kapo. Estas vere eble, ke la besto, kiu ilin posedis,
staris sur altajxo en la kaverno, aux ke gxi eble bauxmis sur la
postpiedoj; sed mi jam vidis suficxe multajn el la monstroj de
Pelucidaro por scii, ke mi nun eble frontas novan kaj timegindan
Titanon, kies dimensioj kaj feroco superas tiujn de cxio antauxe
vidita.

Kio ajn gxi estis, gxi malrapide aliris la fauxkon de la kaverno, kaj
nun, profundavocxe kaj fortimige, gxi eligis malaltan kaj minacan
mugxon. Mi ne atendis pli longe por disputi pri la posedo de la
kornico kun la kreitajxo, kiu posedis tiun vocxon. La bruo ne estis
lauxta--mi dubas, cxu la sagotoj ecx auxdis gxin--sed la sugesto pri
latentaj eblecoj en gxi estis suficxa, por ke mi sciu, ke gxi povas
deveni nur de enorma kaj feroca bestego.

Dum mi retroiris laux la kornico, mi baldaux preterpasis la fauxkon
de la kaverno, kie mi ne plu povis vidi tiujn flamantajn okulojn, sed
momenton poste, mi ekvidis la diablan vizagxon de sagoto, dum gxi
singarde antauxeniris, trapasante la turnigxon sur la krutajxo sur la
malproksima flanko de la kaverna fauxko. Kiam la ulo min vidis, li
salte alkuris postcxase lauxlonge de la kornico, kaj post li venis
tiom da kolegoj de li, kiom povis amasigxi tuj malantaux li.
Samtempe, la besto eliris el la kaverno, tiel, ke li kaj la sagotoj
alfrontigxis sur la mallargxa kornico.

La besto estis enorma kavernurso, minaca per sia kolosa grandegeco,
almenaux ok futojn alta cxe la sxultro, dum de la pinto de gxia nazo
gxis la fino de gxia stumpeca vosto gxi estis plene dek du futojn
longa. Kiam gxi ekvidis la sagotojn, gxi eligis plej timindan mugxon,
kaj kun malfermita busxo gxi alsturmis ilin. Kun terurkrio, la plej
antauxa gorilohomo turnigxis por fugxi, sed li kuris rekte kontraux
siaj alimpetantaj kolegoj.

La hororo de la sekvantaj sekundoj estas nepriskribebla. La sagoto
plej proksima al la kavernurso, trovinte sian forfugxon barita,
turnigxis, kaj intence saltis al terura morto sur la trancxaj rokoj
tricent futojn sube. Tiam, la enormaj makzeloj malfermigxis kaj
kaptis la postan--auxdigxis la nauxza sono de krakigxantaj ostoj, kaj
la dissxirita kadavro estis faligita de la rando de la krutajxo. Kaj
la potenca bestego ecx ne interrompis sian konstantan antauxeniron
laux la kornico.

Kricxantaj sagotoj nun freneze saltis de sur la krutegajxo por gxin
eskapi, kaj laste, mi vidis gxin cxirkauxiri la turnigxon, ankoraux
cxasante la demoralizitan restajxon de la homcxasantaro. Dum longa
tempo mi povis auxdi la teruran mugxadon de la bestego, miksitan kun
la krioj kaj kricxoj de liaj viktimoj, gxis la timigaj bruoj fine
mallauxtigxis kaj malaperis en la malproksimeco.

Poste, mi informigxis de Gak, kiu finfine atingis siajn tribanoj kaj
revenis kun trupo por savi min, ke la _riso_, kiel oni nomas gxin,
postcxasis la sagotojn, gxis gxi ekstermis la tutan bandon. Gak estis
certa, kompreneble, ke ankaux mi igxis viktimo de la terura
kreitajxo, kiu en Pelucidaro estas vere la regxo inter bestoj.

Ne volante reiri en la kanjonon, kie mi eble farigxus predajxo aux de
la kavernurso aux de la sagotoj, mi antauxeniris laux la kornico,
kredante, ke cxirkauxirinte la monton, mi povus atingi la landon Sari
el alia direkto. Sed mi sxajne konfuzigxis pro la tordoj kaj
turnigxoj de la kanjonoj kaj ravinoj, cxar mi nek tiam venis al la
lando Sari, nek dum longa tempo poste.


Subnoto

[18] cxe bazopilko, kurado de unu bazo gxis alia.




14-a cxapitro

EN LA GxARDENO EDENA


Sen iu ajn orientigxo el la cxielo, ne estas mirige, ke mi
konfuzigxis kaj perdigxis en la konfuza labirinto de tiuj vastaj
montetoj. Fakte, mi tute trapasis ilin kaj elvenis super la valo cxe
la alia flanko. Mi scias, ke mi vagadis longan tempon, gxis laca kaj
malsata mi trovis malgrandan kavernon sur la suprajxo de la
kalksxtona formacio, kiu anstatauxis la antauxan granitan.

La kaverno, kiu ekplacxis al mi, trovigxis en la mezo de la apika
flanko de altega krutajxo. La vojo al gxi estis tia, ke mi sciis, ke
neniu besto povus frekventi gxin, kaj gxi ankaux ne estis suficxe
granda por esti komforta logxejo, krom por la pli malgrandaj mamuloj
kaj reptilioj. Tamen, kun la plej granda singardemo mi rampis en
gxian malluman internon.

Tie mi trovis kameron iom grandan, lumigitan de mallargxa fendo en la
roko, supre, kio lasis la sunlumon enfiltrigxi suficxe hele por
forigi la tutan senlumecon, kiun mi atendis. La kaverno estis tute
malplena, kaj mankis signoj de lastatempa logxateco. La aperturo
estis relative malgranda, tiel ke per konsiderinda penado mi sukcesis
alporti rokegon el la valo malsupre, kiu tute baris gxin.

Tiam mi reiris al la valo por preni brakplenon da herbo, kaj dum tiu
marsxo mi havis la bonsxancon faligi ortopion, kio estas la malgranda
cxevalo de Pelucidaro, eta besto proksimume tiel granda kiel
terhundo, abunda en cxiuj partoj de la interna mondo. Tiel, kun
mangxajxo kaj litajxo, mi reiris al mia logxejo, kie post mangxo de
nekuirita viando, al kio mi estis nun jam alkutimigxinta, mi trenis
la rokegon antaux la enirejon kaj volve ekkusxis sur lito el
herbo--nuda, pratempa kavernulo, tiel sovagxe primitiva kiel miaj
historiaj prapatroj.

Mi vekigxis ripozinta, sed malsata, kaj pusxinte la rokegon flanken,
mi elrampis sur la etan rokozan kornicon, kiu estis mia kvazauxa
antauxdoma portiko. Antaux mi etendigxis malgranda, sed bela valo,
tra kies centro klara kaj glimbrilanta rivero serpentumis al interna
maro, kies blua akvo apenaux videbligxis inter la du montocxenoj,
kiuj brakumis cxi tiun etan paradizon. La suprajxoj de la aliflankaj
montetoj estis verdaj pro vegetajxoj, kaj granda arbaro vestis ilin
gxis la bazoj de la rugxaj, flavaj kaj kuproverdaj altegaj apikajxoj,
kiuj estis iliaj pintoj. La valo mem estis tapisxita de denskreska
herbo, dum tie kaj aliloke areoj kun sovagxaj floroj estigis grandajn
buntomakulojn sur la fona verdo.

La fundon de la valo punktis aretoj de palmecaj arboj--plej ofte po
tri aux kvar. Antilopoj staris sub ili, dum aliaj furagxis for de la
arboj aux gracie vagis al proksima transvadejo por trinki. De tiu
belega besto estis kelkaj specioj, el kiuj la plej majesta iom
similis al la giganta elando de Afriko, escepte de la spiralaj
kornoj, kiuj komplete kurbigxas malantauxen super la oreloj kaj plu
kurbigxas antauxen, sube, finigxante per akraj kaj estiminde grandaj
pintoj du futojn antaux la vizagxo kaj super la okuloj. Ilia grandeco
memorigis pri tiu de purrasa herforda virbovo, sed ili estis tre
lertpasxaj kaj rapidaj. Pro la largxaj flavaj strioj sur la
malhelkasxtane koloritaj feloj, mi prenis ilin por zebroj, kiam mi
ilin unuafoje vidis. Entute, ili estas admirindaj bestoj, kiuj
aldonis perfektigan efekton al la stranga kaj bela pejzagxo sternita
antaux mia nova hejmo.

Mi jam decidis fari el la kaverno mian sidejon, kaj uzante gxin kiel
bazon, fari lauxsisteman esploradon de la cxirkauxa tereno, sercxante
la landon Sari. Unue mi finmangxis la restajxon de la kadavro de la
ortopio, kiun mi mortigis antaux mia lasta dormo. Poste mi kasxis la
Grandan Sekreton en profunda fendo en la malantauxo de mia kaverno,
rulis la rokegon antaux mian pordon, kaj kun miaj pafarko, sagoj,
glavo kaj sxildo, mi grimpis malsupren en la pacan valon.

La pasxtantaj gregoj movigxis flanken, kiam mi ilin trapasis, plej
multe la etaj ortopioj, kiuj montris la plej grandan malfidon,
galopante ekster dangxeron. Cxiuj bestoj cxesis mangxi, kiam mi
proksimigxis, kaj movigxinte al loko, kie ili sentis sin ekster
dangxero, ili staris kaj ekzamenis min per seriozaj okuloj kaj
etenditaj oreloj. Unufoje, unu el la maljunaj virantilopoj el la
striohava speco malaltigis sian kapon kaj kolere mugxis--ecx farante
kelkajn pasxojn en mia direkto, tiel ke mi kredis lin sturmonta; sed
post mia preterpaso, li dauxrigis mangxi, kvazaux nenio lin gxenis.

Cxe la malsupera ekstremo de la valo mi preterpasis kelkajn tapirojn,
kaj trans la rivero mi vidis grandan sadokon, la enorman dukornan
praulon de la nuntempa rinocero. Cxe la fino de la valo, la krutajxoj
maldekstraflankaj pluiris gxis la maro, tiel, ke por ilin
cxirkauxpasi kiel mi deziris, necesis suprengrimpi ilin por sercxi
kornicon, laux kiu mi povus dauxrigi mian vojagxon. Cxirkaux kvindek
futojn de la bazo, mi atingis elstarajxon, kiu prezentis naturan
vojon cxe la fronto de la krutajxo, kaj mi gxin sekvis super la maro
al la fino de la krutajxo.

Tie, la elstarajxo rapide deklivis al la supro de la
krutajxoj--evidentis, ke la tavolo, kiu formis gxin, suprenpusxigxis
tiel krutdeklive, kiam naskigxis la montoj malantaux gxi. Dum mi
zorge grimpis supren laux la deklivo, subite tiris mian atenton
supren ia stranga siblo, kaj io, kio similis svingegadon de flugiloj.

Kaj je la unua ekrigardo, trafis miajn teruroplenajn okulojn la plej
timinda afero, kiun mi iam vidis, ecx en Pelucidaro. Gxi estis
giganta drako, kian oni bildigas en la legendoj kaj fabeloj de Teraj
popoloj. Gxia grandega korpo estis lauxsxajne kvardek futojn longa,
dum la verpertecaj flugiloj, kiuj sxvebigis gxin meze de la aero,
etendigxis plenajn tridek futojn. Gxiaj plene malfermitaj makzeloj
estis armitaj per longaj, akraj dentoj, kaj gxiaj piedoj posedis
terurajn ungegojn.

La sibla sono, kiu unue altiris mian atenton, produktigxis el gxia
gorgxo, kaj sxajnis esti direktita al io preter kaj sub mi, kion mi
ne povis vidi. La elstarajxo, sur kiu mi staris, abrupte finigxis
kelkajn pasxojn antauxe, kaj kiam mi atingis la finon, mi vidis tion,
kio kauxzis la eksciton de la reptilio.

Iam en pasinteca epoko, tertremo kreis terfendon tiuloke, tiel ke
antaux la loko, kie mi staris, la tertavoloj forglitis dudek futojn
suben. Rezulte, la dauxrigo de mia elstarajxovojo kusxis dudek futojn
sub mi, kie gxia fino estis tiel abrupta kiel la fino, kie mi staris.

Kaj tie, lauxsxajne haltigita en sia fugxo pro la negrimpebla
rompigxo en la elstarajxo, staris la atakcelo de la kreitajxo--junulino
timkauxranta sur la mallargxa kornico, kun la vizagxo profundigita en
siaj brakoj, kvazaux por elfermi el sxia vidado la timindan morton,
kiu sxvebis tuj super sxi.

La drako rondflugis pli malalten, kaj sxajnis pretigxi por alsagi
sian predon. Mi ne povis perdi tempon; estis apenaux momento por ecx
pesi miajn sxancojn kontraux la terure armita bestego; sed la vido de
tiu timigita junulino sub mi elvokis cxion plej bonan en mi, kaj mia
instinkto protekti la alian sekson, kiu versxajne egalis la
instinkton de memprotekto cxe la prahomoj, tiris min kiel magneto al
la flanko de la junulino.

Preskaux sen pensi pri la eblaj sekvoj, mi saltis desur la fino de la
elstarajxo, sur kiu mi staris, al la eta kornico dudek futojn sube.
Sammomente, la drako sagatakis la junulinon, sed mia subita
surscenigxo sxajne ektimigis gxin, cxar gxi turnigxis flanken, kaj
tiam altigxis denove super nin.

La bruo, kiun mi faris, alterigxante cxe sxia flanko, konvinkis la
junulinon, ke sxia morto jam alvenis, cxar sxi kredis, ke mi estas la
drako; sed finfine, kiam neniuj kruelaj dentegoj krocxigxis al sxi,
sxi miroplene levis sian rigardon. Kiam gxi trafis min, la esprimo,
kiu venis en sxiajn okulojn estus malfacile priskribebla, sed sxiaj
sentoj apenaux povis esti pli komplikaj ol miaj propraj--cxar la
largxaj okuloj, kiuj rigardis en miajn, estis de Dian la Bela.

"Dian!" mi kriis. "Dian! Dank' al Dio, ke mi alvenis gxustatempe."

"Vi?" sxi flustris, kaj denove kasxis sian vizagxon, ne lasante min
vidi, cxu sxi gxojas aux koleras pri mia veno.

Denove la drako sin jxetis al ni, kaj tiel rapide, ke mi ne havis
tempon demeti mian pafarkon. Mi povis nur kapti sxtonon kaj jxetegi
gxin en la fie malbelan vizagxon de la besto. Refoje, mia celado
estis trafa kaj kun siblo de doloro kaj rabio, la reptilio ree
turnigxis kaj flugis for.

Nun mi rapide enmetis sagon, por ke mi estu preta cxe la venonta
atako, kaj farante tion, mi rigardis la junulinon, tiel ke mi sxin
surprizis, dum sxi faris kasxan ekrigardon al mi; sed sxi tuj denove
kovris sian vizagxon per la manoj.

"Rigardu min, Dian," mi petegis. "Cxu vi ne gxojas vidi min?"

Sxi rigardis rekte en miajn okulojn.

"Mi malamas vin," sxi diris, kaj kiam mi volis petegi sxin juste
auxskulti min, sxi fingromontris trans mian sxultron. "Venas la
tipdaro", sxi diris, kaj mi denove turnigxis por fronti la reptilion.

Do jen estis tipdaro. Mi povus esti diveninta. La kruela spurbesto de
la maharoj. La delonge malaperinta pterodaktilo de la ekstera mondo.
Sed cxi-foje, mi gxin atakis per armilo, kiun gxi neniam antauxe
frontis. Mi elektis mian plej longan sagon, kaj per mia tuta forto mi
fleksis la pafarkon, gxis la pinto de la sago restis sur la polekso
de mia maldekstra mano, kaj kiam la granda kreitajxo pafigxis al ni,
mi pafis rekte al tiu malmola brusto.

Siblante kiel la sekurvalvo de vapormasxino, la potenca bestego turne
kaj torde falis en la maron sube, kun mia sago komplete
profundigxinta en gxia kadavro. Mi turnigxis al la junulino. Sxi
preterrigardis min. Evidente sxi vidis la morton de la tipdaro.

"Dian," mi diris, "cxu vi ne diros, ke vi ne bedauxras, ke mi vin
trovis?"

"Mi malamas vin", estis la sola respondo; sed mi kredis auxdi malpli
da abomeno ol antauxe--sed eble mi nur imagis gxin.

"Kial vi malamas min, Dian?" mi demandis, sed sxi ne respondis al mi.

"Kion vi faras cxi tie?" mi demandis, "kaj kio okazis al vi de kiam
Hugxa vin liberigis de la sagotoj?"

Unue mi kredis, ke sxi min tute ignoros, sed fine sxi decidis alie.

"Mi denove forkuris de Jubal la Malbela," sxi diris. "Post mia
forfugxo de la sagotoj, mi revojagxis sola al mia propra lando; sed
pro Jubal mi ne kuragxis eniri la vilagxojn aux sciigi iujn el miaj
geamikoj pri mia reveno, pro timo, ke Jubal informigxos. Post
longedauxra gvatado mi malkovris, ke mia frato ankoraux ne revenis,
do mi dauxre logxis en kaverno apud valo, kiun mia popolo malofte
frekventas, atendante la tempon, kiam li povos reveni por liberigi
min de Jubal.

"Sed fine, unu el la cxasistoj de Jubal vidis min, dum mi rampis al
la kaverno de mia patro por kontroli, cxu mia frato jam revenis, kaj
li faris alarmon, kaj Jubal ekiris post mi. Li cxasis min jam tra
multaj landoj. Li ne povas esti tre malproksime malantaux mi nun.
Kiam li venos, li vin mortigos kaj reportos min al sia kaverno. Li
estis fia viro. Mi iris gxis la limo de mia povo, kaj ne eblas
eskapi," kaj sxi senespere rigardis supren al la dauxrigo de la
elstarajxo dudek futojn super ni.

"Sed li ne havos min," sxi subite kriis, kun granda malsxato. "Jen la
maro"--sxi fingromontris preter la randon de la krutajxo--"kaj la
maro havos min anstataux Jubal."

"Sed nun mi havas vin, Dian," mi kriis; "kaj nek Jubal nek alia vin
havos, cxar vi estas mia," kaj mi ekkaptis sxian manon kaj ne levis
gxin super sxian kapon kaj lasis gxin fali, por simboli liberigon.

Sxi levigxis sur la piedojn, kaj rigardis rekte en miajn okulojn per
neflankigxanta celemo.

"Mi ne kredas vin," sxi diris, "cxar se vi estus sincera, vi estus
farinta tion en la kunesto de aliaj, kiuj observus gxin--tiam mi vere
estus via virino; nun estas neniu, kiu vidis vin fari gxin, cxar vi
scias, ke sen observantoj via ago ne ligas min al vi," kaj sxi
fortiris sian manon de mia kaj forturnigxis.

Mi provis konvinki sxin, ke mi estas sincera, sed sxi nur ne povis
forgesi la hontigon, kiun mi metis sur sxin tiun alian fojon.

"Se vi sinceras pri cxio, kion vi diras, vi havos bonegan okazon por
pruvi tion," sxi diris, "se Jubal ne kaptos kaj mortigos vin. Mi
estas sub via povo, kaj la traktado, kiun vi faros al mi, estos la
plej bona pruvo pri viaj intencoj pri mi. Mi ne estas via virino, kaj
denove mi diras al vi, ke mi vin malamas, kaj ke mi estus felicxa
neniam revidi vin."

Dian ja estis malkasxema. Oni ne povus nei tion. Fakte, mi trovis, ke
senartifikeco kaj rektparolo estas tre rimarkebla trajto de la
kavernuloj de Pelucidaro. Fine, mi sugestis, ke ni faru provon atingi
mian kavernon, ke ni povus eskapi la sercxantan Jubal, cxar mi
volonte konfesas, ke mi ne tre deziris renkonti la potencan kaj
ferocan estulon, pri kies grandega batallerto Dian rakontis al mi,
kiam mi unue renkontis sxin. Estis li, kiu, armita per malgranda
trancxileto, renkontis kaj mortigis kavernurson en luktobatalo. Estis
Jubal, kiu je kvindekpasxa distanco povis jxeti sian lancon tra la
tuta kiraso de sadoko. Estis li, kiu frakasis la kranion de sturmanta
dirito per unusola klabobato. Ne, mi ne sopiris renkonti la
Malbelulon--kaj estis tute certe, ke mi ne eliros por lin postcxasi;
sed rapide la afero pasis el miaj manoj, kiel ofte okazas, cxar mi
renkontis Jubal la Malbelan vizagx-al-vizagxe.

Jen kiel gxi okazis. Mi estis retrokondukinta Dian laux la kornico,
per kiu sxi venis, cxar mi sercxis vojon, kiu kondukos nin al la
supro de la krutajxo, sciante, ke ni tiam povos transiri al la rando
de mia valeto, kie ni certe povus trovi manieron eniri desur la
krutajxosupro. Dum ni antauxeniris laux la kornico, mi donis al Dian
precizajn instrukciojn por trovi mian kavernon, pro la ebleco, ke io
povus okazi al mi. Mi sciis, ke sxi estus tute eksterdangxere kasxita
de postcxaso, atinginte mian logxejon, kaj la valo provizus al sxi
ampleksan vivtenajxon.

Multe incitis min ankaux sxia traktado de mi. Mia koro, malgxojis kaj
pezis, kaj mi volis cxagreni sxin, sugestante, ke io terura povus
okazi al mi--fakte, ke mi povus esti mortigita. Sed la efiko estis
nula, almenaux kiom mi povis percepti. Dian nur skuis siajn belegajn
sxultrojn kaj murmuris ion signifantan, ke oni ne tiel facile
senigxas je siaj problemoj.

Dum iom da tempo mi restis silenta. Mi estis komplete
malesperigxinta. Komprenu, ke mi dufoje sxin defendis de atako--la
lastan fojon kun risko al mia propra vivo por savi sxian. Estis
nekredeble, ke ecx idino de la sxtonepoko povus esti tiel
nedankema--tiel senkora--sed eble sxia koro posedis la atributon de
sxia epoko.

Fine, ni trovis fendigxon en la krutajxo, kiu largxigxis kaj
etendigxis pro la efiko de akvo versxigxanta tra gxi de la
altebenajxo, kiu etendigxis kelkajn mejlojn al la cxefmontaro.
Malantaux ni kusxis la largxa interna maro, kurbigxanta supren en la
senhorizonta malproksimeco kaj kunfandigxanta kun la bluo de la
cxielo, tiel ke gxi aspektis gxuste kvazaux la maro returnigxus kaj
formus kompletan arkon super ni, malaperante malantaux la foraj
montoj malantaux ni--la stranga kaj mistera aspekto de la pelucidaraj
marpejzagxoj estas nepriskribebla.

Dekstre staris densa arbaro, sed maldekstre la tereno estis maldensa
kaj senobstakla gxis la ekstera rando de la altebenajxo. Tiudirekte
kondukis nia vojo, kaj ni jxus turnigxis por dauxrigi la iradon, kiam
Dian tusxis mian brakon. Mi turnis min al sxi, pensante, ke sxi
inauxguros repacigxon, sed mi eraris.

"Jubal," sxi diris, kapgestante al la arbaro.

Mi rigardis, kaj jen, eliranta el la densa arbaro, venis vere balena
viro. Li sxajnis sep futojn alta, kaj estis same grandproporcia. Li
estis ankoraux tro malproksima, por ke mi distingu liajn trajtojn.

"Kuru," mi diris al Dian. "Mi kontrauxbatalos lin, gxis vi estos jam
bone ekirinta. Eble mi povos okupi lin, gxis vi estos tute for," kaj
tiam, sen ekrigardi malantauxen, mi antauxeniris por renkonti la
Malbelulon. Mi esperis, ke Dian diros al mi ion bonvolan antaux ol
foriri, cxar certe sxi sciis, ke mi iras al la morto pro sxi; sed sxi
ecx ne adiauxis min, kaj kun peza koro mi pasxis tra la florkovrita
herbo al mia morto.

Kiam mi venis suficxe proksimen al Jubal por rekoni liajn trajtojn,
mi ekkomprenis, kiel li gajnis la alnomon Malbelulo. Sxajne, iu
timinda bestego desxiris unu tutan flankon de lia vizagxo. Mankis
okulo, la nazo, kaj la tuta karno, tiel ke liaj makzeloj kaj tuta
dentaro montrigxis kaj ridetis tra la abomena cikatro.

Antauxe, li eble estis tiel bonaspekta kiel aliaj anoj de lia bela
gento, kaj povas esti, ke la terura rezulto de tiu alfrontigxo efikis
amarige al lia karaktero jam forta kaj bruteca. Kiel ajn, li nun ne
estis bela vidajxo, kaj nun kun vizagxtrajtoj, aux kio restis el
tiuj, tordigxintaj pro kolero je la vido de Dian kun alia viro, estis
terure vidi lin--kaj multe pli terure renkonti lin.

Nun li estis ekkurinta, kaj dum li proksimigxis, li levis sian
grandegan lancon, dum mi haltis, kaj metante sagon en mian arkon, mi
celis lauxeble sensxancele. Necesis pli longa tempo ol kutime, cxar
mi devas konfesi, ke vidi tiun abomenan viron tordis miajn nervojn
tiom, ke miaj genuoj igxis tute ne firmaj. Kian sxancon mi havis
kontraux tiu potenca militisto, kiun ecx ne timigas la plej sovagxa
kavernurso! Cxu mi povus esperi venki iun, kiu bucxis la sadokon kaj
la diriton propramane! Mi ektremegis, sed por esti justa al mi mem,
mi timis pli pro Dian ol pro mia propra sorto.

Kaj tiam la granda bruto jxetpafis sian masivan sxtonpintan lancon,
kaj mi levis mian sxildon por deteni la forton de gxia terura
rapideco. La frapo pusxis min sur la genuojn, sed la sxildo devojigis
la armilon, kaj mi estis nevundita. Jubal nun rapidis al mi kun la
sola restanta armilo, kiun li portis--murdaspekta trancxilo. Li estis
tro proksima por preciza sagpafo, sed mi pafis al li dum li venis,
sen celi. Mia sago enpikis la karnon de lia femuro, kauxzante
doloran, sed ne senkapabligan vundon. Kaj tiam li min atingis.

Mia lertmoveco pormomente min savis. Mi rapide kauxrigis min sub lia
levita brako, kaj kiam li cxirkauxpivotis por denove ataki min, li
trovis glavpinton cxe sia vizagxo. Kaj momenton poste, li sentis
colon aux du colojn de gxi en la muskoloj de sia trancxilbrako, tiel
ke poste li estis iom pli singarda.

Nun estis duelo de strategio--la granda, vila viro manovris por
trabrecxi mian memgardadon, kie li povus ekuzi siajn enormajn
muskolojn, dum mia mensa okupigxo estis restigi lin je braklonga
distanco. Trifoje li sturmis al mi, kaj trifoje mi trafigis lian
trancxilbaton sur mian sxildon. Cxiufoje, mia glavo trafis lian
korpon, unufoje enpenetrante lian pulmon. Nun li estis jam kovrita de
sango, kaj la interna sangado kauxzis paroksismojn de tusado, kiu
portis la rugxan fluajxon tra la fiaj busxo kaj nazo, kovrante liajn
vizagxon kaj bruston de sanga sxauxmajxo. Li estis vidajxo plej
malbela, sed li estis malproksima de la morto.

Dum la duelo dauxris, mi komencis havi esperon, cxar por esti tute
malkasxema, mi ne atendis postvivi la unuan alsturmon de tiu monstra
masxino de neregitaj rabio kaj malamo. Kaj mi kredas, ke Jubal,
anstataux absolute malestimi min, eksentis al mi respekton, kaj tiam
en lia primitiva menso evidente formuligxis la penso, ke li finfine
renkontis sian superonton kaj frontas sian pereon.

Almenaux sole per tiu hipotezo mi povas klarigi lian postan agon, kiu
estis kiel lasta provo--ia nereala espero, ke se li ne baldaux
mortigos min, mi mortigos lin. Gxi okazis cxe la kvara alsturmo,
kiam, anstataux ataki min per sia trancxilo, li faligis tiun armilon,
kaj ekprenante mian glavklingon per ambaux manoj, sxiris tiun armilon
el mia teno tiel facile kiel de infano.

Jxetante gxin malproksimen al la flanko, li staris senmova dum
momenteto, rigardante en mian vizagxon kun tia terura rikano de
malica triumfo, ke mi preskaux senkuragxigxis--kaj tiam li sin jxetis
al mi, armite nur per siaj manoj. Sed tiu estis la tago, en kiu Jubal
lernis pri novaj batalmetodoj. La unuan fojon li vidis pafarkon kaj
sagojn, neniam antaux tiu duelo li vidis glavon, kaj nun li lernis,
kion kapabla homo povas fari per siaj nudaj pugnoj.

Dum li alsturmis min kiel granda urso, mi ekkauxris sub lia etendita
brako, kaj kiam mi ekstaris, mi faris sur lian makzelon tiel trafan
baton kiel vi iam ajn vidis. Tiu granda monto de karno baraktis
malsupren sur la teron. Li estis tiel mirigita kaj kapturnigxa, ke li
kusxis kelkajn sekundojn tie, antaux ol li provis levigxi, kaj mi
staris super li, preta por doni alian dozon, se li surgenuigxus.

Fine li ja levigxis, preskaux mugxanta pro rabio kaj honto; sed li ne
restis surpieda--mi donis al li trafan baton per la maldekstra pugno
sur la pinto de la makzelo, kiu baraktigis lin sur la dorson. Nun
Jubal estis jam frenezigxinta pro malamo, cxar neniu sanmensa homo
estus levigxinta tiom da fojoj kiel li. Denove kaj denove mi
baraktigis lin, tiel rapide kiel li povis suprenstumbli, gxis fine li
kusxis pli longe sur la tero inter batoj, kaj cxiufoje levigxis pli
malforta ol antauxe.

Nun lia pulmovundo tre flue sangadis, kaj fine, terura cxekora bato
peze faligis lin surteren, kie li kusxis tute senmova, kaj iel mi
sciis, ke Jubal la Malbelulo neniam plu levigxos. Sed ecx rigardante
tiun kadavron, kusxantan tiel severe kaj abomene en la morto, mi ne
povis kredi, ke mi sen helpo venkis tiun mortiganton de timindaj
bestoj--tiun gigantan ogron de la sxtonepoko.

Prenante mian glavon, mi apogis min sur gxi, rigardante la kadavron
de mia malamiko, kaj kiam mi pensis pri la batalo, kiun mi jxus
batalis kaj pri mia venko, granda ideo naskigxis en mia
cerbo--rezulte de la venko kaj la propono, kiun Perry faris en la
urbo Futra. Se lerteco kaj scienco povis fari iun lauxkompare pigmean
homon la superanto de tiu potenca bruto, kio ne estus plenumebla de
la kolegoj de la bruto, se ili havus la samajn lertecon kaj sciencon.
Tuta Pelucidro kusxus cxe iliaj piedoj--kaj mi estus ilia regxo kaj
Dian la regxino.

Dian! Ondeto da dubo traversxis min. Estis tute laux la povoj de
Dian, ke sxi malsxatus min, ecx se mi estus regxo. Sxi certe estis la
plej superigxema persono, kiun mi iam renkontis--kun la plej konvinka
metodo sciigi iun, ke sxi estas supereca. Nu, mi povus iri al la
kaverno kaj diri al sxi, ke mi mortigis Jubal, kaj tiam sxi eble
sentus pli da favoro al mi, cxar mi sxin liberigis de sxia
turmentinto. Mi esperis, ke sxi facile trovis la kavernon--estus
terure, se mi denove sxin perdus, kaj mi turnigxis por preni miajn
sxildon kaj pafarkon kaj rapide postsekvi sxin, kiam je mia miro mi
trovis sxin starantan malpli ol dek pasxojn malantaux mi.

"Ino!" mi kriis, "kion vi faras cxi tie? Mi kredis, ke vi iris al la
kaverno, kiel mi ordonis al vi."

Levigxis sxia kapo, kaj la rigardo, kiun sxi donis al mi, forprenis
mian tutan majestecon, kaj igis min senti min kiel palacan
mastrumhelpanton--se palacoj havas mastrumhelpantojn.

"Kiel vi ordonis al mi!" sxi kriis, frapante per sia piedeto. "Mi
agas laux mia volo. Mi estas la filino de regxo, kaj krome, mi vin
malamas."

Mi estis konsternita--tiel sxi dankis min post kiam mi savis sxin de
Jubal! Mi turnigxis kaj rigardis la kadavron. "Eble mi savis vin de
pli malbona sorto, sinjoro," mi diris, sed sxajne Dian ne komprenis
tion, cxar sxi tute ne sxajnis rimarki.

"Ni iru al mia kaverno," mi diris, "Mi estas laca kaj malsata."

Sxi sekvis unu pasxon malantaux mi, kaj nek unu el ni parolis. Mi
estis tro kolera, kaj sxi ne sxajnis voli paroli kun ano de pli
malalta klaso. Mi estis tutplene kolera, supozinte antauxe, ke sxi
min rekompencos per ia dankesprimo, cxar mi sciis, ke ecx laux sxiaj
propraj normoj mi faris tre admirindan aferon, kiam mi mortigis la
timindan Jubal en permana batalado.

Sen malfacilajxoj ni trovis mian logxejon, kaj tiam mi iris en la
valon kaj sxtonmortigis malgrandan antilopon, kiun mi supentrenis
laux la kruta deklivo al la malkrutejo antaux la aperturo. Cxi tie ni
silente mangxis. Foje mi ekrigardis sxin, kredante, ke vidi sxin
sxiri karnon per siaj manoj kaj dentoj kiel sovagxa besto kauxzos en
mi abomenan sentimenton al sxi; sed je mia miro, mi trovis, ke sxi
mangxas same delikate kiel la plej civilizita virino konata al mi,
kaj fine mi trovis min gapanta kun stulta ravo al la beleco de sxiaj
fortaj, blankaj dentoj. Tia estas la amo.

Post nia mangxo, ni malsupreniris al la rivero kune kaj lavis niajn
manojn kaj vizagxojn, kaj tiam, gxissate trinkinte, ni reiris al la
kaverno. Senvorte, mi rampis en la plej foran angulon, kaj
kunvolvigxinta, mi baldaux ekdormis.

Kiam mi vekigxis, mi trovis Dian sidantan en la aperturo,
elrigardante trans la valon. Dum mi elvenis, sxi movigxis flanken por
lasi min pasi, sed ne unu vorton sxi havis por mi. Mi volis malami
sxin, sed mi ne povis. Cxiufoje, kiam mi sxin rigardis, io venis en
mian gorgxon, kaj mi preskaux sufokigxis. Mi neniam antauxe amis, sed
helpon mi ne bezonis por diagnozi mian kazon--pro amo mi nun akre
suferis. Je Dio, kiom mi amis tiun belegan, malsxatan, rave logan
praulinon!

Post kiam ni denove mangxis, mi demandis al Dian, cxu sxi intencas
reiri nun al sia tribo pro la morto de Jubal, sed sxi malgxoje
balancis la kapon kaj diris, ke sxi ne kuragxas, cxar oni ankoraux
devus konsideri la fraton de Jubal--ties plej agxan fraton.

"Kiel li rilatas al la afero?" mi demandis. "Cxu ankaux li deziras
vin, aux cxu la elektorajto je vi farigxis familia heredajxo, donota
de generacio al generacio?"

Sxi ne tute komprenis, kion mi celis diri.

"Estas probable," sxi diris, "ke ili cxiuj volos vengxi la morton de
Jubal--ili estas sep--sep teruraj viroj. Eble iu devos mortigi ilin
cxiujn, antaux ol mi povos reiri al mia popolo."

Eksxajnis, ke mi kontraktis por fari taskon tro grandan por
mi--sepoble tro grandan, fakte.

"Cxu Jubal havis kuzojn?" mi demandis. Preferinde estus scii cxion
plej malbonan komence.

"Jes," respondis Dian, "sed ili ne gravas--ili cxiuj havas virinojn.
La fratoj de Jubal ne havas virinojn, cxar Jubal povis akiri neniun
por si mem. Li estis tiel malbela, ke la virinojn forkuris de
li--kelkaj ecx jxetis sin desur la krutajxoj de Amoz en la Darel Az
prefere ol edzinigxi al la Malbelulo."

"Sed kiel rilatas tio al liaj fratoj--" mi demandis.

"Mi forgesis, ke vi ne estas el Pelucidaro," diris Dian, kun rigardo
kompata, sed samtempe malsxata, kun la malsxato emfazita iom pli ol
la cirkonstancoj postulis--kvazaux por certigi, ke mi ne
preteratentos gxin. "Komprenu," sxi dauxrigis, "pli juna frato ne
rajtas alpreni edzinon, gxis cxiuj liaj pli agxaj fratoj tion faris,
krom se la pli agxa frato nuligas sian privilegion, kion Jubal neniam
farus, sciante, ke tiel longe kiel li restigos ilin frauxlaj, ili des
pli volonte helpos lin akiri edzinon."

Rimarkante, ke Dian farigxas pli komunikema, mi komencis flegi la
esperon, ke sxi eble iom pli eksxatas min, sed baldaux mi eltrovis
kiel maldika estis la fadeno, de kiu pendis miaj esperoj.

"Cxar vi ne povos reiri al Amoz," mi sugestis, "kio farigxos el vi,
konsiderante, ke vi ne povas esti felicxa kun mi cxi tie, cxar vi
tiom malamas min?"

"Mi devos nur toleri vin," sxi respondis malvarme, "gxis vi decidos
iri al alia loko kaj lasi min negxenata; tiam mi tre bone elturnigxos
sola."

Mi rigardis sxin kun kompleta miro. Sxajnis nekredeble, ke ecx
prahistoria virino povus esti tiel malvarma kaj senkora kaj
nedankema. Tiam mi levigxis.

"Mi lasos vin _nun_," mi diris arogante, "Mi jam toleris gxislime
vian nedankemon kaj viajn insultojn," kaj tiam mi turnigxis kaj
pasxis majeste malsupren al la valo. Mi jam faris cent pasxojn en
absoluta silento, kiam Dian parolis.

"Mi malamas vin!" sxi kriis, kaj sxia vocxo rompigxis--pro rabio, mi
kredis.

Mi komplete malgxojis, sed mi ne iris tre malproksimen, kiam mi
ekpensis, ke mi ne povas lasi sxin sola kaj sen protekto, por ke sxi
cxasu sian propran mangxajxon meze de la dangxeroj de tiu sovagxa
mondo. Eble sxi malamos min kaj insultos min kaj sxutos unu
malhonorigon post la alia sur min, kiel sxi jam faris, gxis mi vere
ekmalamos sxin; sed restis la plorinda vero, ke mi sxin amis kaj ne
povus lasi sxin tie sola.

Ju pli mi pripensis tion, des pli mi kolerigxis, tiel ke kiam mi
atingis la valon, mi estis furioza, kaj rezulte de tio, mi
retroturnigxis kaj supreniris tiun krutajxon denove, tiel rapide kiel
mi malsupreniris. Mi vidis, ke Dian jam forlasis la kornicon kaj iris
en la kavernon, sed mi jxetis min internen al sxi. Sxi kusxis
surventre sur amaso da herboj, kiujn mi kolektis por sxia lito. Kiam
sxi auxdis mian eniron, sxi saltis sur siajn piedojn kiel tigrino.

"Mi malamas vin!" sxi kriis.

Veninte el la brila lumo de la tagmeza suno en la duonmallumon de la
kaverno, mi ne povis vidi sxian mienon, kaj mi estis iom kontenta pro
tio, cxar mi malsxatis pensi pri la malamo, kiun mi estus vidinta
tie.

Unue mi diris al sxi nek unu vorton. Mi nur transpasxis la kavernon
kaj kaptis sxin je la pojnoj, kaj kiam sxi luktis, mi cxirkauxmetis
al sxi mian brakon, tiel por fiksi sxiajn manojn cxe sxiaj flankoj.
Sxi batalis kiel tigrino, sed per mia libera mano mi retropusxis
sxian kapon--mi supozas, ke mi subite brutigxis, ke mi retroiris
miliardon da jaroj kaj igxis vera kavernohomo, kiu prenas sian
virinon perforte--kaj tiam mi kisis tiun bela busxon denove kaj
denove.

"Dian," mi kriis, krude skuante sxin, "Mi amas vin. Cxu vi ne
komprenas, ke mi amas vin? Ke mi amas vin pli ol cxion alian en cxi
tiu mondo aux en mia? Ke mi havos vin? Ke amo kiel mia ne estas
rifuzebla?"

Mi rimarkis, ke nun sxi tre kviete restas en miaj brakoj, kaj kiam
miaj okuloj kutimigxis al la mallumo, mi vidis, ke sxi ridetas--kun
tre kontenta, felicxa rideto. Mi miregis. Tiam mi sentis, ke tre
mildmove sxi klopodas liberigi siajn brakojn, kaj mi malkrocxis mian
tenon, por ke sxi povu. Malrapide ili levigxis kaj envolvis mian
kolon, kaj tiam sxi tiris miajn lipojn al siaj denove kaj tenis ilin
tie dum longa tempo. Fine sxi parolis.

"Kial vi ne ne faris cxi tion komence, David? Tion mi longe atendis."

"Kion?" mi kriis. "Vi diris, ke vi malamas min!"

"Cxu vi atendis, ke mi kuros en viajn brakojn kaj diros, ke mi amas
vin, antaux ol mi sciis, ke vi amas min?" sxi demandis.

"Sed konstante mi diris al vi, ke mi amas vin," mi diris.

"La amo parolas per faroj," sxi replikis. "Vi ja povus paroligi vian
busxon lauxplacxe, sed nun, kiam vi jxus venis kaj prenis min en
viajn brakojn, via koro parolis al mia en la lingvo, kiun komprenas
la virina koro. Kia komikulo vi estas, David."

"Do vi tute ne malamis min, Dian?" mi demandis.

"Mi cxiam amis vin," sxi flustris, "de la unua momento, kiam mi
ekvidis vin, kvankam mi ne sciis tion, gxis kiam vi forbatis Hugxan
la Ruzulon kaj tiam rifuzis min."

"Sed mi ne rifuzis vin, karulino," mi kriis. "Mi ne konis viajn
kutimojn--mi dubas, cxu ecx nun mi konas ilin. Sxajnas nekredeble, ke
vi povus tiom insulti min, dum vi amis min dum la tuta tempo."

"Vi povus esti sciinta," sxi diris, "kiam mi ne forkuris de vi, ke mi
ne pro malamo restis katenita al vi. Kiam vi batalis kun Jubal, mi
povus kuri al la rando de la arbaro, kaj sciigxinte pri la rezulto de
la batalo, tre facile mi povus eviti vin kaj reveni al mia propra
popolo."

"Sed la fratoj--kaj kuzoj--de Jubal," mi memorigis al sxi, "kio pri
ili?"

Sxi ridetis kaj kasxis sian vizagxon cxe mia sxultro.

"Mi devis diri al vi _ion_, David," sxi flustris. "Mi devis havi
_ian_ pretekston por resti apud vi."

"Vi pekulino!" mi kriis. "Kaj vi kauxzis al mi tiom da angoro pro
nenio!"

"Mi suferis ecx pli," sxi respondis simple, "cxar mi kredis, ke vi ne
amas min, kaj _mi_ estas senpova. Mi ne povis veni al vi por postuli,
ke vi reciproku mian amon, kiel vi jxus faris al mi. Kiam vi jxus
foriris, mia tuta espero foriris kun vi. Mi estis senkonsola,
terurigita, malgxojega, kaj mia koro sxirigxis. Mi ploris, kaj tion
mi ne antauxe faris de post la morto de mia patrino," kaj nun mi
vidis, ke estis malsekeco de larmoj cxirkaux sxiaj okuloj. Mi mem
preskaux ekploris, kiam mi pripensis cxion, kion tiu kompatindulino
trasuferis. Senpatrina kaj senprotekta; cxasata trans sovagxa,
pratempa mondo de tiu fiaspekta viracxo; elmetita al la atakoj de la
sennombraj timindaj enlogxantoj de gxiaj montoj, ebenajxoj kaj
gxangaloj--estis miraklo, ke sxi ecx travivis cxion cxi.

Al mi, gxi estis revelacio pri la aferoj, kiujn miaj prauloj
travivis, por ke la homaro de la ekstera mondo pluvivu. Mi fierigxis
je la penso, ke mi gajnis la amon de tia virino. Kompreneble, sxi ne
povis skribi aux legi; sxi estis neniel kulturita aux delikata, kiel
vi jugxus kulturitecon kaj delikatecon; sed sxi estis modelo de cxio
plej inda en virinoj, cxar sxi estis bona, kaj kuragxa, kaj nobla,
kaj virta. Kaj sxi estis cxio cxi malgraux tio, ke observi cxi tiujn
virtojn kuntrenis suferadon kaj dangxeron kaj eblan morton.

Kiom pli facile estus iri tuj komence al Jubal! Sxi estus lia
lauxlegxa edzino. Sxi estus la regxino en sia propra lando--kaj esti
regxino tiom signifis al virino de la sxtonepoko kiom al hodiauxa
virino; kiel ajn vi rigardas gxin, temas nur pri relativa gloro, kaj
se vivus nur duonnudaj sovagxuloj en la ekstera mondo hodiaux, oni
trovus, ke esti la edzino de dahomea cxefulo estas multe glore.

Mi ne povis ne kompari la faron de Dian kun tiu de unu splenda juna
virino, kiun mi konis en Nov-Jorko--splenda por rigardi kaj por
konversacii. Sxi plenkore enamigxis al unu amiko mia--pura, vireca
ulo--sed sxi edzinigxis al iu kaduka, malbonreputacia, maljuna
dibocxulo, cxar li estis grafo en iu tute eta euxropa princlando, al
kiu la atlaso de Rand McNally ecx ne atribuis propran koloron.

Jes, mi intense fieris pri Dian.

Post iom da tempo, ni decidis ekiri al Sari, cxar mi estis avida
revidi Perry kaj informigxi, cxu li bone fartas. Mi rakontis al Dian
pri nia plano emancipi la homaron de Pelucidaro, kaj sxi tre ravigxis
pro gxi. Sxi diris, ke se nur revenos Dakor, sxia frato, li facile
povus igxi la regxo de Amoz, kaj ke tiam li kaj Gak povus aliancigxi.
Tio ebligus al ni impetan starton, cxar kaj la sarianoj kaj la
amozanoj estis tre potencaj triboj. Ni fidis, ke, armitaj per glavoj
kaj pafarkoj kaj trejnitaj por uzi ilin, ili povos venki iun ajn
tribon, kiu malinklinus aligxi al la granda armeo de federaciigxintaj
sxtatoj, per kiu ni planis marsxi kontraux la maharoj.

Mi klarigis la diversajn detrupovajn militilojn, kiujn Perry kaj mi
povus konstrui post iom da eksperimentado--pulvon, fusilojn, kanonojn
kaj simile, kaj Dian kunfrapis la manojn kaj jxetis siajn manojn
cxirkaux mian kolon kaj diris la mi, kia mirindulo mi estas. Sxi
komencis kredi, ke mi estas cxiopova, kvankam vere faris nenion krom
paroli--sed tiel estas cxe virinoj, kiuj amas. Perry sxatis diri, ke
se viro estus dekone tiom kapabla, kiom lia edzino aux patrino kredas
lin, la mondo kusxus en liaj manoj.

Kiam ni la unuan fojon ekiris al Sari, mi surtretis neston de venenaj
vipuroj, antaux ol ni atingis la valon. Unu el la malgrandaj pikis
min cxe la maleolo, kaj Dian devigis min reveni al la kaverno. Sxi
ordonis, ke mi ne ekzercu la muskolojn, cxar tio povus esti
mortiga--sxi diris, ke se min pikus plenkreska serpento, mi ne
movigxus ecx unu pasxon for de la nesto--mi estus mortinta surpiede
starante--tiel mortiga estas la veneno. Sed kiel okazis, mi estis
senkapabligita dum longa tempo, kvankam la kataplasmoj, kiujn Dian
faris el herboj kaj folioj, fine reduktis la sxveladon kaj eltiris la
venenon.

La epizodo tamen montrigxis tre bonsxanca, cxar gxi donis al mi
ideon, kiu miloble plivalorigis miajn sagojn kiel armilojn de atako
kaj defendo. Tuj kiam mi denove kapablis eliri, mi sercxis kelkajn
plenkreskajn vipurojn de la speco, kiu pikis min, kaj mortiginte
ilin, mi eltiris de ili la venenon kaj sxmiris gxin sur la pintojn de
kelkaj sagoj. Pli poste mi pafis hienodonon per unu el tiuj, kaj
kvankam mia sago kauxzis nur suprajxan vundon, la besto falis morta
preskaux tuj post la trafo.

Ni nun reekiris al la lando de la sarianoj, kaj kun sentoj de sincera
bedauxro ni adiauxis nian belan gxardenon Edenan, en kies relativaj
paco kaj harmonio ni travivis la plej felicxajn momentojn de nia
vivo. Kiel longe ni estis tie, mi ne scias, cxar kiel mi diris al vi,
la tempo cxesis ekzisti por mi sub tiu eterne tagmeza suno--eble
estis unu horo, aux eble monato da surtera tempo--mi ne scias.




15-a cxapitro

REIRO AL LA TERO


Ni transiris la riveron kaj trapasis la montojn trans gxi, kaj fine
ni eliris sur grandan kaj platan ebenajxon, kiu disetendigxis gxis la
limo de la vidpovo. Mi ne povus diri al vi, en kiu direkto gxi
etendigxis, ecx se vi volus scii tion, cxar dum mia tuta restado en
Pelucidaro mi neniam eltrovis aliajn ol surlokajn rimedojn por indiki
direkton--estas nek nordo nek sudo nek oriento nek okcidento.
_Supren_ estas la sola bone difinita direkto, kaj tio, kompreneble,
estas _malsupren_ por vi sur la ekstera krusto de la Tero. Cxar la
suno nek levigxas nek subiras, mankas cxia rimedo por indiki direkton
krom videblajxoj kiel altaj montoj, arbaroj, lagoj kaj maroj.

La ebenajxo, kiu kusxas post la blankaj klifoj borde de la Darel Az
cxe la bordo plej proksima al la Montoj de la Nuboj, estas la afero
plej analoga al direkto konata al la pelucidaranoj. Se oni eventuale
neniam auxdis pri la Darel Az, aux la blankaj klifoj, aux la Montoj
de la Nuboj, oni sentas la mankon de io grava kaj sopiras al la
familiaraj kaj kompreneblaj "nord-oriento" kaj "sud-okcidento" de la
ekstera mondo.

Ni apenaux jxus surpasxis la grandan ebenajxon, kiam ni perceptis du
enormajn bestojn, kiuj proksimigxas al ni el la malproksimo. Tiel
malproksimaj ili estis, ke oni ne povis distingi, kiaj bestoj ili
estis, sed kiam ili pliproksimigxis, mi vidis, ke ili estas enormaj
kvarpieduloj, inter 80 kaj 100 futojn longaj, kun etaj kapoj sidantaj
supre de la tre longa koloj. Iliaj kapoj sxajnis esti 40 futojn super
la tero. La bestoj tre malrapide movigxis--tio signifas, ke iliaj
korpaj movigxoj estis tre malrapidaj--sed iliaj pasxoj estis tiel
longdistancaj, ke ili fakte iris signife pli rapide ol homo.

Kiam ili ankoraux pli proksimigxis, ni eltrovis, ke sur la dorso de
ambaux sidas homo. Tiam Dian sciis, pri kiu besto temas, kvankam sxi
neniam antauxe vidis tiajn.

"Ili estas lidioj el la lando de la torianoj", sxi kriis. "Toria
kusxas cxe la periferio de la Terura Ombrolando. Nur la torianoj
inter la gentoj de Pelucidaro rajdas lidiojn, cxar ili trovigxas en
neniu lando krom la malluma."

"Kio estas la Terura Ombrolando?" mi demandis.

"Gxi estas la lando, kiu kusxas sub la Morta Mondo", respondis Dian;
"la Morta Mondo, kiu porcxiame pendas inter la suno kaj Pelucidaro
super la Terura Ombrolando. Estas la Morta Mondo, kiu faras la
grandan ombron sur tiu parto de Pelucidaro."

Mi ne plene komprenis kion sxi diras, kaj mi dubas, cxu ecx nun mi
komprenas, cxar mi neniam estis en tiu parto de Pelucidaro, de kiu
videblas la Morta Mondo; sed Perry diras, ke gxi estas la luno de
Pelucidaro--planedeto interne de planedo--kaj ke gxi cxirkauxiras la
akson de la Tero koincide kun la rotacio de la Tero, kaj tial gxi
trovigxas cxiam super la sama loko en Pelucidaro.

Mi memoras, ke Perry tre ekscitigxis, kiam mi rakontis al li pri tiu
Morta Mondo, cxar li opiniis, ke gxi estas la kauxzo de la gxis tiam
neklarigeblaj fenomenoj de nutacio kaj precesio de la ekvinoksoj.

Kiam la du homoj sur la lidioj estis tre proksimaj al ni, ni vidis,
ke unu estas viro kaj la alia virino. La unua levis siajn du manojn
kun la polmoj direktitaj al ni, signante per tio pacdeziron, kaj mi
jam respondis sammaniere al li, kiam li subite eligis krion de miro
kaj plezuro, kaj glitinte desur sia granda rajdbesto, li kuris
antauxen al Dian kaj jxetis siajn brakojn cxirkaux sxin.

Post momento mi estis blanka pro jxaluzo, sed nur dum momento, cxar
Dian rapide tiris la viron al mi, dirante al li, ke mi estas David,
sxia edzo.

"Kaj jen mia frato, Dakor la Fortulo, David", sxi diris al mi.

Sxajnis, ke la virino estas la edzino de Dakor. Li trovis neniun,
kiun li sxatis, inter la sarianoj, nek en aliaj lokoj, gxis li
atingis la landon de la torianoj, kaj tie li trovis kaj batalakiris
sian tre belegan torian junulinon, kiun li gxuste nun venigis al sia
propra popolo.

Kiam ili auxdis nian historion kaj niajn planojn, ili decidis
akompani nin al Sari, por ke Dakor kaj Gak faru interkonsenton pri
alianco, cxar Dakor estis same tiel entuziasma pri la proponita
ekstermo de la maharoj kaj sagotoj kiel Dian kaj mi.

Post vojagxo, kiu estis laux pelucidaraj normoj tre seneventa, ni
venis al la unua el la sariaj vilagxoj, kiu konsistas el cent gxis
ducent artefaritaj grotoj elkavigitaj en la faco de granda kreta
krutajxo. Tie, je nia grandega gxojo, ni trovis kaj Perry kaj Gak. La
maljunulo estis tute superfortita de emocio, kiam li vidis nin, cxar
li delonge kredis min mortinta.

Kiam mi prezentis Dian kiel mian edzinon, li ne sciis gxuste kion
diri, sed li pli poste rimarkis, ke havinte la elekton en du mondoj,
mi ne povus pli bone trafi.

Gak kaj Dakor intertrakte atingis tre amikan arangxon, kaj cxe
interkonsiligxo de la cxefoj de la diversaj triboj de sarianoj oni
faris portempan interkonsenton pri la ebla estonta regadsistemo.
Proksimume dirite, la diversaj regxlandoj de Pelucidaro restus
preskaux sendependaj, sed estus unu granda superreganto aux
imperiestro. Oni decidis, ke mi estu la unua el la dinastio de la
imperiestroj de Pelucidaro.

Ni komencis instrui al la virinoj la faradon de pafarkoj kaj sagoj
kaj venenujoj. La junaj viroj sercxis la vipurojn, kiuj provizis la
venenon, kaj ili estis tiuj, kiuj minis la ferercon kaj laux la
instrukcioj de Perry fabrikis la glavojn. Rapide disvastigxis la
febro de unu tribo al alia, gxis reprezentantoj el nacioj tiel
malproksimaj, ke la sarianoj neniam ecx auxdis pri ili, venis por
jxuri la jxuron de lojaleco, kiun ni postulis, kaj por lerni la arton
fabriki la novajn armilojn kaj uzi ilin.

Ni dissendis niajn junajn virojn kiel instrukciistojn al cxiu nacio
de la federacio, kaj la movado jam akiris kolosajn proporciojn,
antaux ol la maharoj malkovris gxin. La unua eksuspekto, kiun ili
ekhavis, venis post la ekstermo en rapida sinsekvo de tri el iliaj
grandaj sklavkaravanoj. Ili ne povis kompreni, ke la malaltaj klasoj
subite ekhavis potencon, kiu faris ilin vere timindaj.

En unu el la bataletoj kun sklavkaravanoj kelkaj el niaj sarianoj
prenis plurajn sagotajn kaptitojn, kaj inter ili estis du anoj de la
gardistaro interne de la konstruajxo, en kiu oni tenis nin
malliberigitaj en Futra. Ili diris al ni, ke la maharoj estis
frenezaj pro rabio, kiam ili eltrovis, kio okazis en la kelo de la
konstruajxo. La sagotoj sciis, ke io tre terura trafis iliajn
mastrojn, sed la maharoj zorge klopodis, por ke neniu sugesto pri la
vera naturo de ilia pereiga afliko sciigxu ekster la propra specio.
Kiom da tempo necesos por ke la specio forpereu, oni tute ne povus
ecx diveni; sed sxajnis neeviteble, ke tio finfine okazu.

La maharoj oferis fabelan rekompencon al tiu, kiu kaptus unu el ni
viva, kaj samtempe minacis suferigi la plej timindan punon al tiu,
kiu farus fizikan malbonon al ni. La sagotoj ne povis kompreni tiujn
sxajne paradoksajn instrukciojn, kvankam ilia kialo estis suficxe
komprenebla al mi. La maharoj deziris la Grandan Sekreton kaj ili
sciis, ke nur ni povus havigi gxin al ili.

La eksperimentoj de Perry pri la fabrikado de pulvo kaj la konstruo
de fusiloj ne progresis tiel rapide kiel ni esperis--multege da
aferoj pri tiuj du artoj Perry ne sciis. Ni ambaux certis, ke la
solvo de tiuj du problemoj progresigus la civilizon interne de
Pelucidaro je miloj da jaroj en unu antauxensalto. Kaj estis diversaj
aliaj artoj kaj sciencoj, kiujn ni deziris enkonduki, sed niaj
komunaj scioj ne ampleksis la mehxanikajn detalojn, kiuj solaj povas
doni al ili komercan aux praktikan valoron.

"David", diris Perry tuj post sia plej lasta malsukceso produkti
pulvon, kiu ecx brulus, "unu el ni devos reveturi al la ekstera mondo
kaj reporti la informojn, kiuj mankas al ni. Cxi tie ni havas la
laboristojn kaj materialojn por reprodukti ion ajn, kion oni iam
produktis supre--ni malhavas nur la necesan scion. Ni reveturu kaj
kunprenu tiun scion en la formo de libroj--tiam tiu cxi mondo vere
kusxos en niaj manoj".

Kaj tial oni decidis, ke mi reveturu en la borveturilo, kiu ankoraux
kusxis cxe la rando de la arbaro, tie, kie ni unue penetris gxis la
suprajxo de la interna mondo. Dian rifuzis ecx auxskulti iun planon
pri mia foriro, kiu ne inkluzivas sxin, kaj mi ne bedauxris, ke sxi
volas akompani min, cxar mi deziris, ke sxi vidu mian mondon, kaj mi
deziris, ke mia mondo vidu sxin.

Kun granda eskorto ni marsxis al la granda fera talpo, kiun Perry
baldaux jam repoziciigis kun gxia nazo redirektita al la ekstera
krusto. Li zorge ekzamenis la tutan mekanismon. Li replenigis la
aer-rezervujon kaj produktis oleon por la motoro. Finfine cxio pretis,
kiam niaj pikedanoj, el kiuj longa, maldika vico cxiam cxirkauxis
nian kampadejon, informis, ke granda amaso da lauxsxajne sagotoj kaj
maharoj proksimigxas el la direkto de Futra.

Dian kaj mi pretis ekiri, sed mi estis avida spekti la unuan
alfrontigxon inter du ne malgrandaj armeoj de la sin kontrauxantaj
specioj de Pelucidaro. Mi komprenis, ke tio markos la historian
komencon de enorma lukto por la posedo de tuta mondo, kaj kiel la
unua imperiestro de Pelucidaro, mi kredis, ke estas ne nur mia devo,
sed ankaux mia rajto esti en la mezo de tiu decida batalo.

Dum la kontrauxa armeo proksimigxis, ni vidis, ke estas multaj
maharoj kun la sagotaj soldatoj--indiko pri la vastetenda graveco,
kiun la dominanta specio atribuis al la rezulto de tiu kampanjo, cxar
ne estis ilia kutimo aktive partopreni la sklavkaptajn atakojn, kiujn
faris iliaj servobestoj--la sola speco de milito, kiun ili faris
kontraux la malaltaj estajxoj.

Gak kaj Dakor estis ambaux kun ni, veninte antaux cxio por vidi la
borveturilon. Mi metis Gak kaj kelkajn el liaj sarianoj cxe la
dekstra flanko de nia batallinio. Dakor enlokigxis maldekstraflanke,
dum mi komandis la centron. Malantaux ni mi postenigis suficxe
grandan rezervon sub unu el la cxefoj de Gak. La sagotoj senhalte
antauxenmarsxis kun minacaj lancoj, kaj mi lasis ilin veni, gxis ili
estis facile atingeblaj per pafarko, antaux ol mi ordonis pafi.

Je la unua salvo de venenpintaj sagoj, la unua linio de gorilohomoj
falis teren; sed la malantauxuloj atakis super la sternitaj figuroj
de iliaj kamaradoj en furioze rapida atako por povi trafi nin per
siaj lancoj. Dua salvo haltigis ilin dum momento, kaj tiam mia
rezervo saltis tra la brecxoj en la paflinio por kontrauxbatali ilin
per lancoj kaj sxildoj.

La ne oportunaj lancoj de la sagotoj ne estis egalaj al la lancoj de
la sarianoj kaj amozanoj, kiuj flankenigis la lancpusxojn per siaj
sxildoj kaj impetis proksimen por batali per siaj pli malpezaj kaj
oportunaj armiloj.

Gak kunprenis siajn sagpafistojn lauxlonge de la flanklinio de la
malamiko, kaj dum la glavistoj kontrauxbatalis ilin antauxe, li
eljxetigis salvon post salvo en ilian nesxirmitan maldekstran
flankon. La maharoj faris malmulte da vera batalado kaj pli gxenis ol
helpis, kvankam foje unu el ili ekkaptis per siaj potencaj makzeloj
la brakon aux kruron de sariano.

La batalo ne dauxris tre longe, cxar kiam Dakor kaj mi kondukis niajn
trupojn al la dekstra flanko de la sagotoj kun nudaj glavoj, ili
estis jam tiel demoralizitaj, ke ili turnigxis kaj fugxis de ni. Ni
cxasis ilin dum iom da tempo, prenante multajn kaptitojn kaj
regajnante cxirkaux cent sklavojn, inter kiuj estis Hugxa la Ruza.

Li diris al mi, ke oni kaptis lin, dum li estis survoje al sia propra
lando; sed ke lian vivon oni indulgis pro la espero, ke de li la
maharoj lernos la kasxlokon de sia Granda Sekreto. Gak kaj mi havis
inklinon kredi, ke la Ruzulo gvidis tiun ekspedicion al la lando
Sari, pri kiu li kredis, ke tie oni povus trovi la libron en la
posedo de Perry; sed ni ne havis pruvon pri tio, do ni akceptis lin
kaj traktis lin kiel unu el ni, kvankam neniu sxatis lin. Kaj kiel li
rekompencis mian grandanimecon, vi baldaux sciigxos.

Estis kelkaj maharoj inter niaj kaptitoj, kaj niaj propraj homoj tiom
timis ilin, ke ili rifuzis proksimigxi al ili, krom se komplete
kovritaj per peco de felo. Ecx Dian kredis je la popola supersticxo
pri la malbonaj efikoj de elmetigxo al la okuloj de koleraj maharoj,
kaj kvankam mi priridis sxiajn timojn, mi tute pretis toleri ilin, se
tio ecx iomete forigus sxiajn malbonajn antauxsentojn, do sxi sidis
fore de la borveturilo, apud kiu la maharoj estis katenitaj, dum
Perry kaj mi denove ekzamenis cxiun eron de la mekanismo.

Fine, mi alprenis mian lokon en la stirsegxo kaj alvokis iun el la
viroj ekstere, por ke li venigu Dian. Okazis, ke Hugxa staris tute
proksima al la pordo de la borveturilo, do estis li, kiu sen mia scio
iris por venigi sxin; sed kiel li sukcesis plenumi la diablan aferon,
kiun li faris, mi ne povas diveni, krom se aliaj helpis lin en la
komploto. Kaj tion mi ne povas kredi, cxar cxiuj miaj homoj estis
lojalaj al mi kaj tuj mortigus lin, se li estus proponinta la
senkoran intrigon, ecx se li havus tempon por konigi gxin al aliulo.
Cxio estis farita tiel rapide, ke mi povas kredi nur, ke gxi estis la
rezulto de subita impulso, helpita de kelkaj por Hugxa bonsxancaj
cirkonstancoj okazintaj akurate je la gxusta momento.

Mi scias nur, ke estis Hugxa, kiu portis Dian al la borveturilo,
ankoraux envolvitan de la kapo gxis la piedo en la felo de enorma
kavernleono, kiu kovris sxin, de kiam oni kondukis la maharajn
kaptitojn en la kampadejon. Li metis sian sxargxon sur la segxon
flanke de mi. Mi estis preta ekveturi. La adiauxoj estis diritaj.
Perry kaptis mian manon por la lasta, longa adiauxo. Mi fermis kaj
riglis la eksteran kaj internan pordojn, denove eksidis cxe la vetura
mekanismo, kaj ektiris la startigilon.

Kiel antauxe, dum tiu nokto longe pasinta, en kiu okazis nia unua
elprovo de la fera monstro, estis terura mugxado sub ni--la giganta
framo tremis kaj vibris--okazis ekbruego, kiam la malfirma grundo
ekjxetigxis supren tra la kavajxo inter la interna kaj ekstera
blendoj kaj redeponigxis malantaux ni. Duan fojon la masxino
ekveturis.

Sed en la momento de la forveturo mi preskaux jxetigxis el mia segxo
pro la subita skuigxo de la borveturilo. Komence mi ne sciis, kio
okazis, sed baldaux mi ekkomprenis, ke tuj antaux ol gxi eniris la
terkruston, la tureca masxino trafalis tra sia apoga skafaldo, kaj ke
anstataux eniri la teron vertikale, ni plongxas en gxin je alia
angulo. En kiu loko ni eliros sur la ekstera terkrusto, mi ne povis
ecx konjekti. Kaj tiam mi turnigxis por konstati la efikon de tiu
stranga sperto cxe Dian. Sxi ankoraux sidis vualita en la granda
felo.

"Montru vin," mi kriis ridetante, "venu el via sxelo. Neniuj maharaj
okuloj povas atingi vin cxi tie," kaj mi klinis min tien kaj ekkaptis
de sxi la leonan felon. Kaj tiam mi retirigxis sur mian segxon, tute
hororigita.

La afero sub la felo ne estis Dian--gxi estis abomeninda maharo. Tuj
mi komprenis la ruzon, kiun Hugxa uzis kontraux mi, kaj gxian celon.
Foriginte min porcxiame, kiel li sendube kredis, Dian estus senhelpa
kontraux li. Furioze mi tiris je la stirilo, penante returni la
borveturilon al Pelucidaro; sed kiel tiun alian fojon, mi povis
moveti gxin ecx ne unu harlargxon.

Ne necesas rakonti pri la terurajxoj aux la tedeco de tiu vojagxo.
Gxi diferencis tute malmulte de la antauxa, kiu portis nin de la
ekstera al la interna mondo. Pro la angulo, je kiu ni eniris la
teron, la vojagxo dauxris preskaux unu tagon pli longe kaj elportis
min sur la sablojn de la Saharo, anstataux al Usono, kiel mi esperis.

Jam de monatoj mi atendas cxi tie la alvenon de blankulo. Mi ne
kuragxis forlasi la borveturilon, pro timo, ke mi neniam plu povos
retrovi gxin--la movigxantaj sabloj de la dezerto baldaux kovrus
gxin, kaj mia sola espero pri reveno al mia Dian kaj sxia Pelucidaro
estus por cxiam for.

Ke mi iam revidos sxin, sxajnas nur malgranda ebleco, cxar kiel mi
sciu, en kiu parto de Pelucidaro mia revena vojagxo finigxos--kaj
kiel, sen nordo aux sudo aux oriento aux okcidento, mi esperu iam
trovi la vojon trans tiu vasta mondo al la loketo, kie restas mia
perdita amatino kaj funebras pro mi?

Jen la historio, kiel David Innes rakontis gxin al mi en la kaprofela
tendo cxe la rando de la granda Sahara Dezerto. La venontan tagon, li
gvidis min por vidi la borveturilon--gxi estis precize tia, kia li
priskribis gxin. Gxi estis tiel grandega, ke gxi povus esti
transportita al tiu malfacile alirebla mondoparto per neniu
transportrimedo, kiu ekzistis tie--gxi povus esti veninta nur tiel,
kiel David Innes diris--tra la kruston de la Tero el la interna mondo
Pelucidaro.

Mi pasigis semajnon kun li, kaj tiam, forlasinte mian leoncxasadon,
reveturis rekte al la marbordo kaj rapidis al Londono, kie mi acxetis
grandan kvanton da ajxoj, kiujn li deziris kunporti kun si al
Pelucidaro. Estis libroj, fusiloj, revolveroj, pafajxoj, fotiloj,
kemiajxoj, telefonoj, telegrafiloj, drato, iloj kaj pliaj
libroj--libroj pri cxiu temo sub la suno. Li diris, ke li deziras
libraron, per kiu ili povos reprodukti la mirindajxojn de la dudeka
jarcento en la sxtonepoko, kaj se kvanto gravas, mi bone priservis
lin.

Mi reportis la aferojn mem al Algxerio, kaj akompanis ilin gxis la
fino de la fervojo; sed de tie mi estis revokita al Usono pro gravaj
aferoj. Tamen, mi povis dungi tre fidindan viron por ekestri la
karavanon--la saman gvidiston, fakte, kiu akompanis min dum mia
antauxa vojagxo en la Saharon--kaj skribinte longan leteron al Innes,
en kiu mi donis mian usonan adreson, mi vidis la ekspedicion ekvoji
suden.

Inter la aliaj aferoj, kiujn mi sendis al Innes, trovigxis pli ol
kvincent mejlojn da duobla, izolita drato de tre maldika dikeco. Mi
pakigis gxin cxirkaux speciala bobeno je lia propono, cxar estis lia
ideo, ke li povus fiksi unu finon cxi tie antaux ol foriri, kaj
ellasante gxin tra la malantauxo de la borveturilo, krei
telegraflineon inter la ekstera kaj interna mondoj. En mia letero, mi
petis lin nepre marki la finon de la linio tre klare per alta
sxtonamaso por la okazo, ke mi ne povus atingi lin antaux ol li
ekveturus, por ke mi facile trovu gxin kaj komunikigxu kun li, se
okazos, ke li bonsxance atingos Pelucidaron.

Mi ricevis kelkajn leterojn de li post mia reveno al Usono--fakte, li
utiligis cxiun al la nordo irantan karavanon por doni al mi ian
mesagxon. Lia lasta letero estis skribita la tagon antaux ol li
intencis ekveturi. Jen gxi:

  Mia kara amiko:

  Morgaux mi ekveturos por sercxi Pelucidaron kaj Dian. Kondicxe, ke la
  araboj ne mortigos min. Ili kondutis tre malamike lastatempe. Mi
  ne scias la kauxzon, sed en du okazoj ili minacis mian vivon. Unu,
  pli amika ol la ceteraj, diris al mi hodiaux, ke ili intencas ataki
  min cxi nokte. Estus bedauxrinde, se tiuspeca afero okazus nun, kiam
  mi estas tiel baldaux forveturonta.

  Tamen, eble estus egale bone, cxar ju pli proskimigxas la horo, des
  pli malgrandaj sxajnas miaj sxancoj sukcesi.

  Alvenis la amika arabo, kiu portos cxi tiun leteron norden por mi,
  do adiaux, kaj Dio benu vin pro viaj komplezoj al mi.

  La arabo diras, ke mi rapidu, cxar li vidas sablonubon sude--li
  kredas, ke gxi estas la bando, kiu venas por murdi min, kaj li ne
  deziras esti trovita kun mi. Do adiaux denove.

  Via David Innes

Post unu jaro mi denove trovigxis cxe la fino de la fervoja linio,
veturanta al la loko, kie mi forlasis Innes. Mia unua seniluziigxo
okazis, kiam mi eksciis, ke mia maljuna gvidisto mortis kelkajn
semajnojn antaux mia reveno, kaj mi povis trovi neniun alian membron
de mia iama grupo, kiu povus konduki min al la sama loko.

Dum monatoj mi trasercxis tiun brulvarman landon, pridemandante
sennombrajn dezertajn sxejkojn, esperante, ke finfine mi trovus unu,
kiu auxdis pri Innes kaj lia mirinda fera talpo. Konstante miajn
okuloj esploris la blindigan amason da sablo por ekvidi la
sxtonamason, sub kiu mi trovus la dratojn irantajn al Pelucidaro--sed
cxiam mi malsukcesis.

Kaj cxiam molestas min cxi tiuj terurigaj demandoj, kiam mi pensas
pri David Innes kaj liaj strangaj aventuroj.

Cxu finfine la araboj murdis lin tuj antaux lia ekveturo? Aux cxu li
redirektis la nazon de sia fera monstro al la interna mondo? Cxu li
atingis gxin, aux cxu li kusxas ie enterigita en la mezo de la granda
terkrusto? Kaj se li revenis al Pelucidaro, cxu li trapenetris cxe la
fundo de unu el gxiaj grandaj internaj maroj aux inter iu sovagxa
popolo tute malproksime de la lando de lia korsopiro?

Cxu la respondo kusxas ie sur la sino de la vasta Saharo, cxe la fino
de du etaj dratoj, kasxitaj sub perdita sxtonamaso? Mi scivolas.

Fino







End of Project Gutenberg's Ce la koro de la tero, by Edgar Rice Burroughs

*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK CE LA KORO DE LA TERO ***

***** This file should be named 20802.txt or 20802.zip *****
This and all associated files of various formats will be found in:
        http://www.gutenberg.org/2/0/8/0/20802/



Updated editions will replace the previous one--the old editions
will be renamed.

Creating the works from public domain print editions means that no
one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
(and you!) can copy and distribute it in the United States without
permission and without paying copyright royalties.  Special rules,
set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark.  Project
Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
charge for the eBooks, unless you receive specific permission.  If you
do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
rules is very easy.  You may use this eBook for nearly any purpose
such as creation of derivative works, reports, performances and
research.  They may be modified and printed and given away--you may do
practically ANYTHING with public domain eBooks.  Redistribution is
subject to the trademark license, especially commercial
redistribution.



*** START: FULL LICENSE ***

THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK

To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
distribution of electronic works, by using or distributing this work
(or any other work associated in any way with the phrase "Project
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
Gutenberg-tm License (available with this file or online at
http://gutenberg.org/license).


Section 1.  General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
electronic works

1.A.  By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
and accept all the terms of this license and intellectual property
(trademark/copyright) agreement.  If you do not agree to abide by all
the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.

1.B.  "Project Gutenberg" is a registered trademark.  It may only be
used on or associated in any way with an electronic work by people who
agree to be bound by the terms of this agreement.  There are a few
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
even without complying with the full terms of this agreement.  See
paragraph 1.C below.  There are a lot of things you can do with Project
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
works.  See paragraph 1.E below.

1.C.  The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
Gutenberg-tm electronic works.  Nearly all the individual works in the
collection are in the public domain in the United States.  If an
individual work is in the public domain in the United States and you are
located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
are removed.  Of course, we hope that you will support the Project
Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
the work.  You can easily comply with the terms of this agreement by
keeping this work in the same format with its attached full Project
Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.

1.D.  The copyright laws of the place where you are located also govern
what you can do with this work.  Copyright laws in most countries are in
a constant state of change.  If you are outside the United States, check
the laws of your country in addition to the terms of this agreement
before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
creating derivative works based on this work or any other Project
Gutenberg-tm work.  The Foundation makes no representations concerning
the copyright status of any work in any country outside the United
States.

1.E.  Unless you have removed all references to Project Gutenberg:

1.E.1.  The following sentence, with active links to, or other immediate
access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
copied or distributed:

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org

1.E.2.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
and distributed to anyone in the United States without paying any fees
or charges.  If you are redistributing or providing access to a work
with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
1.E.9.

1.E.3.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
with the permission of the copyright holder, your use and distribution
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
terms imposed by the copyright holder.  Additional terms will be linked
to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
permission of the copyright holder found at the beginning of this work.

1.E.4.  Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
License terms from this work, or any files containing a part of this
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.

1.E.5.  Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
electronic work, or any part of this electronic work, without
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
active links or immediate access to the full terms of the Project
Gutenberg-tm License.

1.E.6.  You may convert to and distribute this work in any binary,
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
word processing or hypertext form.  However, if you provide access to or
distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
form.  Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
License as specified in paragraph 1.E.1.

1.E.7.  Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.8.  You may charge a reasonable fee for copies of or providing
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
that

- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
     the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
     you already use to calculate your applicable taxes.  The fee is
     owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
     has agreed to donate royalties under this paragraph to the
     Project Gutenberg Literary Archive Foundation.  Royalty payments
     must be paid within 60 days following each date on which you
     prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
     returns.  Royalty payments should be clearly marked as such and
     sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
     address specified in Section 4, "Information about donations to
     the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."

- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
     you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
     does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
     License.  You must require such a user to return or
     destroy all copies of the works possessed in a physical medium
     and discontinue all use of and all access to other copies of
     Project Gutenberg-tm works.

- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
     money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
     electronic work is discovered and reported to you within 90 days
     of receipt of the work.

- You comply with all other terms of this agreement for free
     distribution of Project Gutenberg-tm works.

1.E.9.  If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
electronic work or group of works on different terms than are set
forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark.  Contact the
Foundation as set forth in Section 3 below.

1.F.

1.F.1.  Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
collection.  Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
works, and the medium on which they may be stored, may contain
"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
your equipment.

1.F.2.  LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
liability to you for damages, costs and expenses, including legal
fees.  YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
PROVIDED IN PARAGRAPH F3.  YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
DAMAGE.

1.F.3.  LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
written explanation to the person you received the work from.  If you
received the work on a physical medium, you must return the medium with
your written explanation.  The person or entity that provided you with
the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
refund.  If you received the work electronically, the person or entity
providing it to you may choose to give you a second opportunity to
receive the work electronically in lieu of a refund.  If the second copy
is also defective, you may demand a refund in writing without further
opportunities to fix the problem.

1.F.4.  Except for the limited right of replacement or refund set forth
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.

1.F.5.  Some states do not allow disclaimers of certain implied
warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
the applicable state law.  The invalidity or unenforceability of any
provision of this agreement shall not void the remaining provisions.

1.F.6.  INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
with this agreement, and any volunteers associated with the production,
promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
that arise directly or indirectly from any of the following which you do
or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.


Section  2.  Information about the Mission of Project Gutenberg-tm

Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
electronic works in formats readable by the widest variety of computers
including obsolete, old, middle-aged and new computers.  It exists
because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
people in all walks of life.

Volunteers and financial support to provide volunteers with the
assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
remain freely available for generations to come.  In 2001, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.


Section 3.  Information about the Project Gutenberg Literary Archive
Foundation

The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
Revenue Service.  The Foundation's EIN or federal tax identification
number is 64-6221541.  Its 501(c)(3) letter is posted at
http://pglaf.org/fundraising.  Contributions to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
permitted by U.S. federal laws and your state's laws.

The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
throughout numerous locations.  Its business office is located at
809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
business@pglaf.org.  Email contact links and up to date contact
information can be found at the Foundation's web site and official
page at http://pglaf.org

For additional contact information:
     Dr. Gregory B. Newby
     Chief Executive and Director
     gbnewby@pglaf.org


Section 4.  Information about Donations to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation

Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
spread public support and donations to carry out its mission of
increasing the number of public domain and licensed works that can be
freely distributed in machine readable form accessible by the widest
array of equipment including outdated equipment.  Many small donations
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
status with the IRS.

The Foundation is committed to complying with the laws regulating
charities and charitable donations in all 50 states of the United
States.  Compliance requirements are not uniform and it takes a
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
with these requirements.  We do not solicit donations in locations
where we have not received written confirmation of compliance.  To
SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
particular state visit http://pglaf.org

While we cannot and do not solicit contributions from states where we
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
against accepting unsolicited donations from donors in such states who
approach us with offers to donate.

International donations are gratefully accepted, but we cannot make
any statements concerning tax treatment of donations received from
outside the United States.  U.S. laws alone swamp our small staff.

Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
methods and addresses.  Donations are accepted in a number of other
ways including checks, online payments and credit card donations.
To donate, please visit: http://pglaf.org/donate


Section 5.  General Information About Project Gutenberg-tm electronic
works.

Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
concept of a library of electronic works that could be freely shared
with anyone.  For thirty years, he produced and distributed Project
Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.


Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
unless a copyright notice is included.  Thus, we do not necessarily
keep eBooks in compliance with any particular paper edition.


Most people start at our Web site which has the main PG search facility:

     http://www.gutenberg.org

This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.
